Keyword: Fundamento de Esperanto
-
Ĉiuj Oficialaj Aldonoj nun konsulteblaj en Interneto
-
La manskribo en la Fundamento
-
Akademia Dokumentaro (1905-2015) aperinta
-
Nova eldono de klasika verko pri la Fundamento
-
La alfabeta ordo en la Fundamento
-
Vortaro Oficiala en nova vesto
-
Reguloj kaj Rekomendoj
Disputoj pri lingva ĝusteco en Esperanto ofte premisas komprenon pri tio, ĉu iu teksto estas deviga „regulo“ (en la lingvaĵo de la Antaŭparolo „leĝo“) aŭ nura imitinda „rekomendo“. Malgraŭ la graveco fari la distingon, diskutantoj ofte pelmelas ambaŭ konceptojn - kaj ankoraŭ pliajn ...
-
Homonimoj - tute normale en Esperanto
Unu "eterna" miskoncepto pri Esperanto estas, ke ne ekzistas samformaj, sed malsamsignifaj vortoj (homonimoj) en la lingvo. Tamen ili troviĝas jam en la Fundamento laŭ stato de 1905 kaj certe en la aktuala FdE de 2007 ...
-
Ĉu (daŭre) indas verki Oficialajn Aldonojn?
Okaze de la apero de OA 9 en 2007 ekestis diskuto pri tiu demando. Ni rigardu kritikan pozicion tra la lupeo de la Fundamento, ĉar ĝi taŭgas kiel instru-materialo pri la Fundamento (FdE) ...
-
Haŝima Reĝolando Jordanio
Amiko demandis, kiel oni traduku la plenan oficialan nomon de tiu ŝtato al Esperanto, kiu en la angla nomiĝas Hashemite Kingdom of Jordan . Mi proponas la supran tradukon "Haŝima Reĝolando Jordanio" ...
-
La ĝentila kaj iom ruza d-ro Z
Longe antaŭ la Fundamento, en 1892, Z ankoraŭ allasis diskutojn pri sia lingvo, tiam nur kvinjaraĝa. Sed vidu kiel elegante li kontraŭargumentis iujn proponojn por pli mallongaj, nome unusilabaj tabelvortoj ...
-
Eminentuloj kaj bonaj verkistoj
La esprimo "eminentuloj" estas ĝenerallingva blabla' . La esprimo "bonaj verkistoj" havas precizan signifon en la sistemo de Bulonja Deklaracio kaj Fundamento. Ni iom rigardu ĝin de proksime ...
-
... ĉar estas tiel bela instru-materialo ...
... ni ankoraŭ traktu alian aspekton en la respondo de la Konsultejo de l' Akademio , aspekton, kiun oni kutime nomas per la frapvorto " idol-kulto " ...
-
Jesuo, jezuito kaj junkro
Per la Unua Oficiala Aldono (OA 1, 1909) fariĝis Fundamenta la vorto jezuit' , per la Tria (OA 3, 1921) la vorto Jesu' (kun -s-). Malpli konate estas, ke ankaŭ la formo Jezu' (kun -z-) estas Fundamenta ...
-
duonoficiala - duongraveda
Lastan fojon ni vidis, ke por esti "bona esperantisto" laŭ la Fundamento plej grava estas unu sola afero: Bone koni kaj akcepti la Fundamenton. Ni do aŭskultu al la eminenta Direktoro pri la Komuna Vortaro de la Akademio , Grosjean-Maupin ...
-
Samrangeco
Preterpase mi jam menciis la principon de samrangeco de la partoj de l' Fundamento, sed ne jam klarigis ĝin. Ĝin reformemuloj, sed ankaŭ AdE aparte ofte lezis - kio ne "plaĉas" en FdE, oni simple "preterlegas" ...
-
Se Zamenhof aperas aŭ kio estas tiu Fundamento?
Ni jam vidis, ke la Kromdeklaro de AdE pri la nomoj Zamenhof kaj Vaŝington (2013) lezas la principon de klareco kaj ke ĝia mallerta vortumo ridindigas siajn aŭtorojn . Sed ĉu ĝi almenaŭ enhave estas ĝusta? ...
-
Iom pri la Akademia stilo
En la lasta blogero mi prezentis respondon de la Akademio al iu instrucele inventita demando de esperantisto. Mankas ankoraŭ la klarigoj, kial mi pensas, ke tia respondo estas la adekvata stilo de AdE. Jen ili ...
-
Se ĉuamiko donas ĉukonsilon
Iam iuj proponis uzi ĉu ne nur en senco demanda, sed ankaŭ en senco duba. Ĉu la Akademio rajtus oficialigi, t.e. aldoni al la Fundamento, tiun uzadon nuntempe? ...
-
"... 'efektiva neceseco' por "ĉia 'perfektigado' ..."
Alineo 9 de la Antaŭparolo al FdE, do de la "baza principaro" de Esperanto, estas la ĉefa bremso kontraŭ reform-proponoj. Tial reformemuloj preskaŭ ĉiam ignoras ĝin ...
-
Sinjorino Bonin-Novemul el Dojĉlando
En la venonta "leciono" mi parolos iom pri la Fundamenta principo de efektiva neceseco (A 9). Sed mi pensis, ke vi eble jam antaŭe ŝatus legi la koncernajn demandojn ...
-
... vortoj "komune uzataj de niaj plej bonaj verkistoj" ...
En sia raporto al la Pariza Kongreso 1914, la "Direktoro pri la Komuna Vortaro" Th. Cart uzas la supre cit. formulon de la "plej bonaj verkistoj" ...
-
La partoj de la Fundamento
La Fundamento konsistas el kvar partoj, verkitaj inter 1887 kaj 1905. Postaj partoj estas de 1909 ĝis 2007 ...
-
"Antaŭparolo" al la Fundamento
Zamenhof nomis la unuan parton de la Fundamento en 1905 "Antaŭparolo". Tio nur malprecize indikas, kion ĝi enhavas ...
-
"Institucio fondita de D-ro Zamenhof"
Per tiu ĉi tasko vi povas testi viajn konojn pri la historio de la Lingvaj Institucio j kaj de Esperanto ĝenerale ...
-
Akademio (ne) respondas - pri siaj laboroj kaj planoj
Ni jam vidis , ke AdE eĉ ne adekvate, nome skribe, prezentas al la esperantistoj siajn membrojn. La samo validas pri siaj faritaĵoj kaj farotaĵoj. Jen kelkaj demandoj neresponditaj ...
-
La principo de klareco kaj la kromdeklaro pri la nomo Zamenhof
Se vi sekvis la antaŭajn blogerojn pri la Fundamenta principo de klareco la nuna tasko estos facilega por vi. Temas pri la "fama" Kromdeklaro el 2013, do tute freŝa ankoraŭ ...
-
La principo de klareco kaj la decido pri far / fare de
La decido alludita en la titolo estas de 1986 kaj laŭorde publikigita en Okt. 1987, poste (per iom ŝanĝita vortumo) denove publikigita en 1992. Malgraŭ tio ĝi kaŭzas demandojn, tuŝantajn la Fundamentan principon de klareco ...
-
La sufikso -ism: ĉu oficiala jam de 1914?
En mia lasta blogero mi parolis pri la rilatoj inter la Fundamentaj principoj de unueco kaj klareco kaj la devo al laŭorda publikigo de Akademiaj decidoj. Jen la historia ekzemplo de la sufikso -ism , kiu bone ilustras la temon ...
-
... por ke ĉiu sciu tute klare, per kio li devas sin gvidi ...
La plej supera celo de la Fundamento estas la unueco de Esperanto. Je ĝia atingado servas la principo de klareco . La Akademio kreu klarecon pri disputitaj lingvaj demandoj. Por ke la esperantistoj konu kaj apliku ĝiajn decidojn, ili devas esti publikigitaj ...
-
Akademio (ne) respondas - pri siaj membroj
Antaŭ da dua mondmilito AdE tre precize raportis pri ĉio farita kaj farota al la esperantistoj en la Universalaj Kongresoj. La ŝajn-Akademio de Kiselman kaj Corsetti tion jam delonge ne plu faras. Jen la unua temo ...
-
La Akademio (ne) respondas aŭ Konsultejo ne konsultas
Je la 22a de Majo mi demandis la "Konsultejon" de la "Akademio" pri difina artikolo antaŭ mallongigo (ĉu "tasko de la AdE estas" aŭ "tasko de AdE estas"?). Kvaronjare poste respondo ankoraŭ ne alvenis ...
-
Kio estas "vorto" en la senco de la Fundamento?
Laŭ mia scio la Akademio (AdE, de 1948) aŭ ĝia antaŭulo, la Lingva Komitato (LK, de 1905), neniam zorge analizis tiun nocion surbaze de la Fundamento mem (FdE, aktuale de 2007). Ĝi estas centra, ĉar ĝi (i.a.) estas uzata en § 15 de la Fundamenta Gramatiko (R 15: vortoj fremdaj ) kaj alineo 7 de la Antaŭparolo (A 7: novaj vortoj ), kontraste al alineo 8 (A 8: formoj novaj ) ...
-
Ĉu la kataluna estas referenc-lingvo de la Fundamento?
"Nu jes, kompreneble, ĝi ja estas uzata en la Kvara Oficiala Aldono de 1929", mi pensis ĝis antaŭ kelkaj tagoj. Sed tio estas malĝusta ...
-
La Kiselman-cirklo: Karikaturo de Akademio
La raporto de Andreas Kück pri la hontinda sinprezento de la t.n. "Akademio de Esperanto" en UK 2015 en Lillo plian fojon montras la mizeran staton de nia lingva institucio ...
-
Akademio plendas, ke esperantistoj citas la Fundamenton
Belan farson ludas la grupeto, kiu nomas sin "Akademio de Esperanto". Unue ĝi bojkotis la propran diskutejon, nun ĝi fermis ĝin. Unu el la motivoj: Esperantistoj citis la Fundamenton ...
-
Kunmetitaj vortoj en la Naŭa Oficiala Aldono
Per OA 9 de 2007 la Akademio oficialigis, t.e. aldonis al la Vortaro Oficiala , ne nur 209 lingvo-elementojn, sed ankaŭ kelkajn kunmetaĵojn. Jen la kompleta listo. ...
-
Valizo - Felleisen
-
Resti kun leono estas danĝere
La Akademio ĵus traktis la malnovan demandon, ĉu oni povas esprimi la titolan (kaj simil-specajn) frazojn ankaŭ per "Resti kun leono estas danĝera (afero)". Ĉu danger-e aŭ danĝer-a? Ambaŭ eblas kaj estas ĝustaj laŭ la Akademio ...
-
De kiam estas la Akademiaj Korektoj?
-
Kiu estas la originala Fundamento de Esperanto?
Mi alkutimiĝis kontroli dubajn okazojn en la eldono de la Fundamento de 1905, skanita de Guglo . Sed - ho ve! - ĝi ŝajne ne estas la sama, kiun uzis Albault kaj Wüster. Kiu do estas la originala originalo? ...
-
Kiom da vortoj estas en la Vortaro Oficiala?
Iom malpli ol 5.000 puraj radikoj. - Bone, sed kiom precize? - Tiun demandon ne eblas respondi per simpla cifero. Necesas kompleksa difino de la kriterioj pri nombrado. Sen tia elmontro ĉiu indiko de cifero estas tute arbitra kaj pro tio senvalora ...
-
La plej ampleksa artikolo ...
... pri Fundamenta lingvo-elemento estas tiu pri mal' . Ĝi sole bezonas tri kaj duonan paĝojn en Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala. Jen ĉiuj trafoj pri mal ' en la Fundamento ...
-
Slipo kaj bremso
En 1934 kaj 1935 respektive aperis la Kvina kaj Sesa Oficialaj Aldonoj (OA 5-6). Slipo kaj bremso estas el OA 5. Pri unu ne estas dubo pri ĝia oficialeco, pri la alia tamen ja ...
-
Tra la lando de sultanoj
Por bone kompreni zamenhofan Esperanton utilas iom koni la 1-an Oficialan Aldonon (OA 1909) al la Universala Vortaro (UV 1893). ...
-
Feino rakontas
Feino estas du-rilate rimarkebla vorto en la Universala Vortaro (UV 1893). I.a. ĝi instruas pri la rilato inter UV kaj Fundamenta Ekzercaro (FE 1894) ...
-
Ĉu "specio" estas oficiala vorto?
Ni jam ofte parolis pri la "kaŝitaj vortoj" de la Fundamento, t.e. tiuj vortoj, kiuj ne troveblas en la alfabeta vic-ordo de la Universala Vortaro, sed en aliaj partoj, precipe en la Ekzercaro. Io simila ankaŭ ekzistas en tiuj Oficialaj Aldonoj (OA), kiuj ne nur tradukas vortojn, sed difinas ilin en Esperanto ...
-
Mult-instrua supo
Desespero prezentis al ni " la plej fundamentan supon " el ruĝa beto barĉo , tradicie kuirita en Polando, Rusio, Litovio kaj najbaraj landoj. Ĝi surprize multe instruas pri la Fundamento de Esperanto ...
-
Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto
Ĉu estas ĝuste uzi "pli poste" aŭ ĉu devas esti simpla "poste" aŭ ĉu dependas de la situacio kaj de tio, kion oni volas esprimi? ...
-
La Feino
"Unu vidvino havis du filinojn ...". La sola literatura teksto en la Fundamenta Ekzercaro estas fabelo en §§ 11, 13, 15, 17, 19, 21 kaj 23. Ĝi memorigas pri Maljunulino Holle de fratoj Grimm , sed ĝia origino tamen estas alia ...
-
Pli blanka ol neĝo
Ni vidis , ke la Fundamenta Gramatiko uzas tiun frazeron por klarigi la konjunkcion ol . Ĉu ĝi enhave tamen ne estas iom stranga? Pli blanka ol blanka fizike ne eblas. Evidente temas do pri metaforo. Sed de kie ĝi venas kaj kion ĝi signifas? ...
-
Elsarku ni erarojn
Ĉu vi vintro-prepare jam sarkis vian ĝardenon? Ĉu vi jam elsarkis ĉiujn trud-herbojn kaj finis la laboron? Ĉu vi do elsarkis vian ĝardenon? - La - lingve ĝustaj - respondoj povas esti nur jes, jes, ne ! Jen kial ...
-
Packapo kaj pachoro
Antaŭ jaro ni jam miris pri tiuj du strangaj vortoj el §§ 2 kaj 4 de la Fundamenta Ekzercaro kaj iom klopodis diveni, kion ili probable signifas. Intertempe la enigmeto probable estas solvita ...
-
Mankas en Universala Vortaro
Kiel ni scias, oni trovas aron da vortoj en la Fundamento, kiu tamen mankas en la Universala Vortaro (UV de 1893). Jen la kompleta listo.
-
Aligatoro kaj agitatoro
Nek aligator- nek agitator- aperas en la Fundamento de 1905, nek en la Universala Vortaro (1893), nek en la Ekzercaro (1898), nek en la kvin Gramatikoj aŭ la Antaŭparolo (1905). Kaj tamen ili estas Fundamentaj vortoj, ĉu? ...
-
La Fundamento ĉemane
De tempo al tempo mi jam raportis pri la Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vorttrezoro (AI). Pro demandoj de kelkaj kolegoj jen la ekzemplo de man- kun klarigoj ...
-
... ĉion per la dek fingroj de siaj manoj
Ni jam vidis , ke en § 18 de la Dua Libro de 1888 enestas listeto de proverboj ("popoldiroj"). Io simila mankas en la Fundamento. Tamen la Ekzercaro jen kaj jen havas fiks-formajn frazojn, kiujn oni povas rigardi proverbojn, sentencojn aŭ aforismojn ...
-
Iom pri la pola en la Fundamento
Mi petas vian helpon pri ortografiaj ŝanĝiĝoj en la polaj tradukoj de la Fundamento laŭ la modelo histori' - historya [UV] → historja [FE 10] → historia [nuna]. Jen eta listo de (eblaj) tiaj vortoj ...
-
Scropheln - stranga malsano
Averaĝ-klera germano de la 21-a jarcento probable neniam aŭdis la vorton Scropheln , troveblan en la Universala Vortaro (UV 1893). Temas pri historie grava, sed nuntempe tre malofta malsano, per kiu kuracisto Z. instruas transskribon de latinaj medicinaj terminoj ...
-
Kata medicino de kuracisto Z.
Kata- estas malnov-greka intensiga prefikso ( el- , fin- ), trovebla en multaj grek-latinaĵoj de la Fundamento (1905) aŭ ĉe Zamenhof: katafalko, katakombo, katalepsio, katalogo, kataplasmo ktp. Ni rigardu la medicin-rilatajn kata- vortojn. ...
-
Sana Esperanto
Jam delonge mi volis iom rakonti pri la multaj medicin-rilataj vortoj en la Fundamento. Ja Zamenhof estis kuracisto, eĉ se sen akademia grado de "doktoro de medicino". Sed, ho ve, estas tro da vortoj por kutim-longa artikoleto en Ipernity. Do, almenaŭ ni parolu pri unu sola, tamen plur-role specifa vorto ...
-
Bonlingvismo atakas Vikipedion
Marcos Cramer, administranto de Vikipedio, misuzas sian oficon por kontraŭbandi iun fantazian " bonlingvisman " varianton de Esperanto al la reta enciklopedio. Fiere kiel infano li prezentas al ni unu el siaj "atingaĵoj": Anstataŭigo de dualo per dunombro . Ŭaŭ!
-
Serpenta nesto
Jam ni ekkonis unu probleman serpenton en la Universala Vortaro (UV) de 1893: vipero / vipuro . Sed estas plia. Ankaŭ kolubr ' estas plur-rilate stranga kaj mistera serpento.
-
Po - kien fekas la diablo unu fojon ...
Michael atentigis pri misuzo de po en Vikipedio kaj ni iom ekdiskutis pri tiu "diabla vorto", kiu estas malfacila por multaj. Jen iom pri ĝia deveno.
-
Pra-, Fundamentaj kaj aliaj ekzercoj
Ni jam scias , ke nia Pra-Ekzercaro troviĝas en la Dua Libro de 1888. Ni iom apudmetu ĝin al nia Ekzercaro de 1894/1898, kiu fariĝis parto de la Fundamento de Esperanto en 1905.
-
Ĉiu "tial" havas sian "kial" - nia unua proverbaro
Ni scias pri la Proverbaro Esperanta kaj ni ekkonis proverbon pri aglo kaj pasero en la Ekzercaro de nia Fundamento. Sed kiu estas nia unua proverbar(et)o?
-
Amik,o ven,is – iom pri nia pra-Ekzercaro
Eble vi jam pensis, „ho, kiaj banalaj kaj infanecaj ekzemploj-frazoj troviĝas en la Ekzercaro“. Tiukaze vi devus koni nian pra-Ekzercaron, lingve pli kompleksan, sed pedagogie malpli rafinitan ...
-
Bone traktita
Kiu estas la plej ofte tradukita vorto de la Fundamento? Eta helpo: Ĝi aperas en ne malpli ol sep [!] diversaj lokoj. Ĉu vi scias? Nu, bone, mi malkaŝos ...
-
Se vi scius, kia ĝi estas, vi ĝin pli estimus
Estim' apartenas al la manpleno da vortoj, kiujn la Fundamento diversloke tradukas kvarfoje! Per apudmeto ni iom povas rigardi en la laborejon de Zamenhof ...
-
Pfenigo por Mario kaj Jozefo
Personaj nomoj en la Fundamento aperas nek alfabete en UV 1893, nek en la lecion-finaj vort-listoj de FE 1898, sed nur en kelkaj ekzemplo-frazoj kaj kaŝite en UV, la Gramatikoj ( Ŝillero ) kaj la Antaŭparolo. Jen ĉiuj nomoj en la Fundamento ...
-
La germana de Zamenhof: ĉu prusa germana aŭ aŭstra germana?
Rakontinte pri la Zamenhofa traduko de plenaĝa per mündig , mi montris, ke tio jam estis malmoderna en la 1890-aj jaroj. Nu, bone, sed kie? Certe en Germanio, sed ĉu ankaŭ en Aŭstrio?
-
Internacia ĵurnalo de geografio en Eŭropo de juristoj
Kio komuna pri tiu kvin ĉefaj vortoj? Ili ĉiuj eksklusive kaj nure aperas en la "Ekzercoj de legado" de §§ 2 ĝis 4 de la Ekzercaro. Pli ol la vorto, la Fundamento do ne malkaŝas pri ili. Jen la kompleta listo ...
-
Ĉikani sub cipreso pri Deino
Ĉu vi jam divenis mian hodiaŭan temon, leginte la titolon? - ĉikani, Deino? Nu, temas pri ordinaraj, vulgaraj pres-eraroj en la Fundamento ... kaj iom pli.
-
Plena kruĉo, plena portreto, plena vortaro
La Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vorttrezoro ĝojige progresas, kvankam daŭre kaj ĉiam oni povus interrompi, miri kaj rakonti historietojn pri veziroj , plenaj kruĉoj, plenaj portretoj - kaj pri akra manko de fidinda komentario pri nia Fundamento ...
-
La sultano kaj lia veziro
Vezir ' estas Fundamenta radiko el la Universala Vortaro (UV 1893), sultan ' ja aperas en la vortaro Rusa-Internacia (RE 1889), sed ne estis transprenita al UV. Kial la osmana oficisto ja estas Fundamenta, lia ĉefo ne?
-
duope = selbander - la germana en la Fundamenta Gramatiko
Zamenhof surprize multe malkaŝas pri sia kono de la germana en la Germana Gramatiko: Li ne skribis la germanan de sia epoko, sed tiam jam arkaan version.
-
Li volas iri al balo de packapoj
Balo estas tiel simpla vorto, ke vi eble neniam dubus, ke ĝi ne estus Fundamenta. Kaj via PIV ja konfirmas tion per asterisko: " * bal/o . Plezurkunveno, en kiu viroj kaj virinoj dancas kune ...". Ĝuste, sed kie ĝi troviĝas en la Fundamento?
-
La knabinjo volas danci
La vort-trezoro de la Fundamento troviĝas en diversaj lokoj de tiu tekstaro. Kelkaj estas evidentaj, aliaj ne. Ni iom rigardu la "kaŝitajn" trezorojn.
-
Universala Vortaro aŭ Ekzercaro - kiun fidi pli?
Per apudmeto de la vortaraj informoj en la tekstaro "Fundamento" (1905) ni konstatis surprize multajn malkoheraĵojn inter Universala Vortaro kaj Ekzercaro. Al kiu ni do "kredu"? La respondo estas simpla, sed ne aparte ĝojigos vin: Dependas ...
-
Kara Bernarĉjo!
Bernarĉjo? Nu, malbon-stila, klare! Sed ĉu laŭ-Fundamenta? Laŭ la UV 1893 ni rajtas gardi nur la unuajn "1- 5 " literojn de vira antaŭnomo, ĉu ne? Kaj jen B-e-r-n-a-r / ĉj-o - 6 literoj! Tamen ...
-
Enuo je la patrujo? Ĝemu kaj sopiru!
Kiam mi hieraŭ prezentis al vi la unuan artikolon pri patr' el mia planita " apudmeta eldono de la Fundamenta vort-trezoro " mi jam miris pri "enuo je la patrujo", trovebla en la kvin Gramatikoj en § 14. Spontanee mi pensis: Ĉu ne devus esti "sopiro je la patrujo"?
-
Patro nia kaj la bopatrino
Eldono de nia Fundamento (1905), kiu apudmetas ĉiujn trafojn de ĉiu unuopa radiko el la Universala Vortaro (UV 1893), la Ekzercaro (FE 1898) kaj la kvin Gramatikoj (FG) ŝajne ne ekzistas . Jen mi skribis ĝin por unu sola radiko, nome por patr' . Eble vi same miros kiel mi mem.
-
Nia (preskaŭ) duobla Universala Vortaro
La Fundamento de Esperanto (1905) havas diversajn vort-listojn: La Universala Vortaro (UV 1893) kaj tiuj ĉe la fino de la 42 lecionoj de la Ekzercaro (FE 1894 / 1898). Ni iom apudmetu ilin.
Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter