Kaj eĉ pli grave: Nur se ni scias, kio estas "vorto", ni scias, kion la netuŝebleco de FdE precize protektas.

Elirpunkto estas la enkonduka noto al la Universala Vortaro (UV - la noto jam de 1887):

"Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat'in'o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte [UV, enk. 2; miaj substrekoj]."

Fakte, "vorto" en la senco de FdE estas signifo-formo-kombinaĵo: unu ideo (signifo) estas esprimita per certa formo (ekstera fasado de vorto, nomo de la ideo). En terminologio la "ideo" (signifo, koncepto) estas nomita "nocio", la formo (ekstera fasado) "termino".

La nocio kutime estas fiksita per difino, ekz.:

"Mamulo (Canis lupus familiaris) el la genro kaniso, subordo de rabobestoj, tre inteligenta kaj fidela, kaj tial uzata kiel dombesto, ĉefe por gardado kaj ĉe ĉasado; multaj rasoj ..." (PIV 2005).

La termino por tiu nocio estas "hundo". Alivorte: La ideo (nocio) de "mamulo el la genro de kaniso ..." en Esperanto estas esprimita per la formo (termino) "hundo".

Se iu ŝanĝas la nomon, ekz. anstataŭ "hundo" diras *peroo (laŭ la hispana "perro"), A 8 estas aplikebla: "formo nova" por en FdE jam registrita "ideo", kiu tie tamen havas la jam fiksitan formon malnovan "hundo".

Dum A 8 koncernas do nur la eksteran fasadon, la nomon de "vorto", R 15 kaj A 7 koncernas la "ideo-formo-kombinaĵoj" (vortoj) mem: Iu klare difinita nocio ankoraŭ ne estas registrita en FdE per fiksita formo.

El tiuj konsideroj sekvas i.a. ke la Fundamentaj "Aŭgusto (monato)" kaj "Aŭgusto (vira nomo)" estas du vortoj (ideo-formo-kombinaĵoj). Ili (pro etimologiaj kaŭzoj) havas la saman formon "Aŭgusto", tamen estas du tute malsamaj "vortoj", ĉar ili havas du malsamajn signifojn.

Unu el la multaj misoj de la t.n. "Akademia Vortaro" (AV - malgraŭ la erariga nomo, privata verko de Bertil Wennergren, neniel oficiala verko de AdE) estas la indikoj pri la nombro de "vortoj" en la Vortaro Oficiala (VO - AV nomas ilin malprecize "elementoj"): Fakte AV tamen ne nombras "vortojn" (ideo-formo-kombinaĵojn), sed "formojn" (Aŭgusto estas nombrita nur unufoje, ne dufoje).

Nu, la preciza nombro de vortoj en VO estas relative negrava kaj randa demando (ĉ. 5000). Grava estas la preciza signifo de "vorto" por - ekzemple - la demando, ĉu -logi / -log kaj aliaj "pseŭdoafiksoj" (ekz. tele-) estas "vortoj" laŭ la sistemo de FdE.

La respondo dependas de tio, ĉu al tiuj formoj estas atribuebla klare difinebla, distingebla kaj memstara "ideo". "Memstara" signifas, ke (ekz.) la formo -logi ĉiam reprezentas la saman ideon, sendepende kun kiuj aliaj vortoj ĝi estas kombinita. Kaj - kompreneble - la formo de la vorto devas esti ĉiam sama, do ne foje -logi, foje -ologi.

PIV 2005 klopodis fiksi la ideon (signifon) de -logi / -log per jena difino:

"-olog/. Sufikso, indikanta specialiston pri la fako, montrita de la radiko: esperantologo, psikologo, sociologo, zoologo. ☞ -ist/, -graf/.
ologio. Sufikso, indikanta la fakon de la koncerna specialisto: esperantologio, psikologio, sociologio, zoologio; ĉiu -ologo konas nur sian -ologion [W. Auld]. ☞ -i/ 2, ik/. Rim. La vortfino olog(i)o aperas en iuj neanalizeblaj sciencaj terminoj (biologio, ekologio, geologio, topologio k.a.)."

Nek tre klara, nek tre konvinka, ĉu? Ankaŭ 110 jarojn post la unua eldono de la Fundamento, ni staras ankoraŭ je la komenco de niaj pripensoj.