La unua libro tute skribita en la Esperanto estas la Dua Libro, aperinta komence de 1888, do eĉ ne jaron post la Unua Libro de 1887. Ĝi servis plurajn taskojn. I.a. ĝi estas kolekto de "Lingvaj Respondoj". Reage al sia Unua Libro, Zamenhof ricevis multajn prilingvajn demandojn. Tiom, ke li decidis respondi ilin ne (nur) korespondante individue, sed kolektante ilin en la Dua Libro por respondi kolektive. Tiel la ekzercoj en la Dua farigis nia pra-Ekzercaro, malgrand-parte laŭvorte, plejparte nur laŭsence, grand-parte enhave senŝanĝita, et-parte alia. Unu sola ekzemplero:
En § 12 de la Ekzercaro (1894/1898) ni trovas la frazon: "Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [FE 12, mankas en UV].
La sama ekzemplo estas en DL 1888 (p. 18): Georg,o Vaŝington,o est,is nask,it,a la du,dek du,a,n Februar,o,n (aŭ: je l’ du,dek du,a Februar,o) de l’ jar,o mil sep,cent tri,dek du,a.
En 1888 Georgo Vaŝingtono do estis plene esperantigita (kun o-finiĝo ĉe Vaŝington'), en 1894 ne plu (detalo, kiu kaŭzis multajn diskutojn). Cetere ĉiuj propraj nomoj en la Dua estas zorge aŭ esperantigita aŭ ricevis apostrofon, se la o mankas.
Sed la Dua Libro estas ankoraŭ multe pli riĉa. En § 18 ĝi enhavas areton de 15 "popoldiroj", kiuj kune formas nian unuan proverbaron. Jen ili:
- Ĉiu "tial" havas sian "kial."
- Popolo diras—Dio diras.
- Kia patrino, tia filino.
- Kiu vivos, tiu vidos.
- Se infano ne krias, patrino ne scias.
- Pelu muŝon tra l' fenestro, ĝi venos tra l' pordo.
- En sia urbeto neniu estas profeto.
- Kiu iras trankvile, iras facile.
- Post la faro venas saĝo.
- Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo.
- Ne diru "hop" antaŭ salto.
- Antaŭe intencu kaj poste komencu.
- Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.
- Kia la festo, tia la vesto.
- Restu tajloro ĉe via laboro.
La aglo kaj la pasero tamen tie mankas, same kiel la ovo kaj la bovo: "Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota" [FE 22] - "Pli valoras tuj ovo ol poste bovo" [Proverbaro, n-ro 2008].
Sign-in to write a comment.