La ekzempleron, kiun skanis Guglo, posedas la Universitato de Kalifornio. Jen ĝia interna titol-paĝo: ...

Ni jam scias, ke Albault "... de la volumo de 1905, ... forigis ĉion, kio ne strikte apartenas al la Fundamento difinita de Zamenhof mem en la Antaŭparolo (A 11, 2): Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro kune kun la Antaŭparolo. Do, ni devis elĵeti reklampaĝon kaj la ĝeneralan titolpaĝon, reklamteksteton pri la Fundamenta Krestomatio ... kaj fine la Tabelon de enhavo ... Ilia ĉeesto klarigas, kial Wüster (1923) kaj pli frue Stojan (1912) erare alkalkulis unu kaj eĉ du pliajn vortojn (krestomatio kaj kompanio) al la nombro de la Fundamentaj vortoj. ..." (10-a eld. Pizo 1991, p. 26-27).

En la Guglo-skanaĵo tamen ne ekzistas "reklamteksteto pri la Fundamenta Krestomatio" (!). Ĉu nekompleta ekzemplero? Ĉu misskanado? Ĉu alia eldono? La Guglo-teksto surhavas la eldon-jaron 1905, indiko pri eldono mankas same kiel iu indiko kiel "unua milo" aŭ simile. Probable ĝi estas la unua eldono prezentita en Bulonjo-apud-Maro. Sed kiun eldonon (ŝajne same de 1905) do uzis Stojan, Wüster kaj Albault? Ĉu ekzistas diversaj samjaraj eldonoj, al kiuj la kompanio Hachette foje kunbindis reklamon pri la Krestomatio, foje ne? Kaj se Wüster kaj Stojan alkalkulis la vorton krestomatio el reklamo, kial ili ne same alkalkulis la vorton revuo, mankantan en la Fundamento, sed troveblan en la reklamo por Internacia Scienca Revuo (kaj poste oficialigita per OA 2)? Apenaŭ eblas dubi: ĉar ili uzis alian eldonon, en kiu tiu reklampaĝo pri la Jarlibro kaj la Scienca Revuo mankas.

Feliĉe la demando estas pli akademia ol praktika, ĉar en la Fundamenta tekstaro mem mi ne trovis iujn malsamaĵojn. Ili koncernas nur la kromaĵojn kunbinditajn al la diversaj eldonoj. En la titolpaĝo (supre dekstre) temas pri: dan-, ital- kaj sved- (malsupre en Danujo, Italujo kaj Svedujo). Ĉiujn tri la "ordiga" oka OA 1974 laŭ iniciato de Albault oficialigis en la formo dano, italo, svedo (oficialigitaj landano-nomoj). Krome estas la mallongigo D° (doktoro) en "Kolekto aprobita".

Surprize multaj nefundamentaj radikoj troveblas en la mallonga reklam-paĝo maldekstre. En krampoj mi aldonas indikojn, ĉu kaj kiam la elementoj estis oficialigitaj: K° (--), D-ro (--), propagand- (OA 1), broŝur- (OA 1), revu- (OA 2), patron- (OA 1), elektr- (OA 1), G-al (--), akademi- (OA 1), administraci- (OA 3) kaj jon- (--) [!].

Tiu sola reklam-paĝo kunbindita al la Fundamento de 1905 en la "kalifornia eldono" imprese montras, kiun gigantan salton antaŭen Esperanto faris jam ĝis la sama jaro, kiam aperis la minimumo de la Fundamento. Unu elemento jon- (elektre ŝargita formo de molekulo aŭ de atomo, kiu akiris aŭ perdis elektronojn) eĉ en 2012 ne estas oficialigita!

Eĉ se ni ne povis respondi nian demandon, "kiu estas la originala unua eldono de la Fundamento", ni provizore povas kontentiĝi per tio, ke la Fundamenta tekstaro de la "kalifornia eldono" ŝajne estas la originala.