Ĉu? Kiel povas esti? Pro § 15 de la Gramatikoj. Mi citas ĝin laŭ la traduko de Zamenhof en la Fundamenta Krestomatio (1903) [1]:
"15. La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto."
Tiu regulo, tute senŝanĝe, jam aperas en la kvin lingvo-eldonoj de la Unua Libro (UL) de 1887 kaj tie havas la numeron C7. Kion ĝi signifas? Zamenhof mem interpretas ĝin en la kvin UL. La kernan frazon mi denove citas laŭ lia traduko en la Fundamenta Krestomatio (1903) [2]:
"Krom tio mi donis komunan regulon, ke ĉiuj vortoj, kiuj jam fariĝis internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo internacia neŝanĝataj, akceptante nur la internacian ortografion; tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superfluaj por la lernado; ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro, formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati, deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p."
Por laŭeble minimumigi lernadon la tiel nomataj fremdaj vortoj do aŭtomate estas esperantaj vortoj, eĉ se ili ne estas eksplicite menciitaj en la Fundamento. Pro tio Zamenhof tute konsekvence ellasis ĉiujn "sultano-vortojn", nome ĉiujn internaciajn fremd-vortojn, kiuj facile "akceptas" aŭ "ricevas" la esperantan ortografion. Pro tio tragedio mankas en UV kaj nur aperas en § 15 FG franca, teatro ne estas registrita en UV, sed nur en § 15 FG angla, germana, rusa, pola kaj krome en § 32 FE ("Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn."), telegrafo nur en § 36.4 FE, sed ne en UV.
Aliaj internaciaj vortoj - konsekvence - tute mankas ne nur en UV, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj partoj de la Fundamento, ekzemple botaniko el UL 1887. Tamen ĝi dekomence estas Fundamenta - ĉar esperanta vorto laŭ la 15-a regulo.
Kaj same estas pri nia titola aligatoro, registrita unuan fojon en la Jürgensen-vortaroj 1904 kaj poste aldonita al la UV per la 1-a Oficiala Aldono de 1909 - kio neniel ŝanĝas sian "juran" karakteron, sed nur klarige konfirmas, eksplicitas ion, kion ni jam scias pro § 15 FG.
Sed kion pri agitatoro? Jam la zamenhofa vortaro Rusa-Internacia (RE) de 1888 havas agit-, kiun la 2-a OA en 1919 oficialigis jene: "agit- (fig.)" (neniu traduko aŭ difino, neniu plia informo). Kiel jam antaŭe internaciiĝita "fremda vorto" agit- tamen ne estis transprenita al la vortaro Esperanto-Germana (EG) de 1888 kaj pro tio mankas en UV 1893 kaj do en la Fundamento. PIV 2005 difinas ĝin jene: "Varbi por politika, sociala, religia k.s. celo, ekscitante la sentojn ...". Konstanta ago do estas agitado, la persono, kiu konstante tiel agas agitadanto aŭ agitadisto, eble ankaŭ agitanto aŭ agitisto. Kaj agitatoro? Nu, ĝi estas internacia vorto en la senco de § 15 FG - aŭ ĉu vi dubas pri tio? Jes, ĝi lezas la duan parton de la 15-a regulo ("... estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto"). Sed tiu parto estas nur rekomendo pri stilo ("pli bona"). Ĝi nek nuligas nek ŝanĝas la rezulton el la unua parto de § 15, nome ke agitatoro dekomence, eĉ sen eksplicita mencio estas esperanta, eĉ Fundamenta vorto. Cetere tuta aro de vortoj troveblaj en la UV sekvas la -(a)tor-tipon: aŭtor-, kantor-, kurator-, redaktor-. Kaj jen la -er-vortoj indikantaj personojn: inĝenier-, kancelier-, kelner-, kurier-, makler-, vizier-. En la Oficialaj Aldonoj estas pliaj, ekzemple konduktor- (6a), bankier- (6a), ŝofor- (8a) kaj ankoraŭ multaj aliaj ekster Fundamento kaj OA, ekzemple koĉer-.
Oni eble ne ŝatas tian vortojn kiuj indikas profesiulojn ("istojn") per fremdaj pseŭdosufiksoj, oni eble preferas koĉisto al koĉero, maklisto al maklero, kelnisto al kelnero [3], sed tio jam estas demando de stilo, do de gusto. Fundamentaj tiaj vortoj kiel agitatoro tamen estas.
------
[1] Fundamentaj estas nur jenaj tekstoj en franca, angla, germana, rusa kaj pola. Kiel oni facile vidas, ili iom malsimilas inter si. En la franca estas la ekzemplo tragedio, tragedia, en la aliaj lingvoj la ekzemplo teatro, teatra, en la ekster-Fundamenta esperanta traduko de 1903, ekzemplo tute mankas.
15. Les mots "étrangers" c.-à-d. ceŭ que la plupart des langues ont empruntés à la même source, ne changent pas en Esperanto. Ils prennent seulement l’orthographe et les terminaisons grammaticales de la langue. Mais quand, dans une catégorie, plusieurs mots différents dérivent de la même racine, il vaut mieŭx n’employer que le mot fondamental, sans altération, et former les autres d’après les règles de la langue internationale. Ex.: tragédie ― tragedi'o, tragique ― tragedi'a.
15. The so-called „foreign” words, i. e. words which the greater number of languages have derived from the same source, undergo no change in the international language, beyond conforming to its system of orthography. ― Such is the rule with regard to primary words, derivatives are better formed (from the primary word) according to the rules of the international grammar, e. g. teatr'o, „theatre”, but teatr'a, „theatrical”, (not teatrical'a), etc.
15. Sogenannte Fremdwörter, d.h. solche Wörter, welche die Mehrheit der Sprachen aus einer und derselben fremden Quelle entlehnt hat, werden in der internationalen Sprache unverändert gebraucht, indem sie nur die internationale Orthographie annehmen; aber bei verschiedenen Wörtern, die eine gemeinsame Wurzel haben, ist es besser, nur das Grundwort unverändert zu gebrauchen, die abgeleiteten Wörter aber ― nach den Regeln der internationalen Sprache zu bilden; z.B. Theater, teatr'o; theatralisch, teatr'a.
15. Такъ называемыя „иностранныя” слова, т.е. такія, которыя большинствомъ языковъ взяты изъ одного чужого источника, употребляются въ международномъ языкѣ безъ измѣненія, принимая только орѳографію этого языка; но при различныхъ словахъ одного корня лучше употреблять безъ измѣненія только основное слово, а другія образовать по правиламъ международнаго языка (Примѣръ: театръ ― teatr|o, но театральный ― teatr|a).
15. Tak zwane wyrazy „cudzoziemskie” t. j. takie, które większość języków przyjęła z jednego obcego źródła, nie ulegają w języku międzynarodowym żadnéj zmianie, lecz otrzymują tylko pisownię międzynarodową; przy rozmaitych wszakże wyrazach jednego źródłosłowu, lepiéj używać bez zmiany tylko wyrazu pierwotnego, a inne tworzyć według prawideł języka międzynarodowego (np. teatr/o ― teatr, lecz teatralny ― teatr/a).
[2] Ankaŭ la kvin lingvo-versioj de la UL 1887 iom varias inter si. En a germana versio de 1887 kompare al la esperanta traduko de 1903 ekzemple mankas la ekzemplo teatro, anstataŭe ĝi krome havas la ekzemplon astronomio.
[3] La mekanismo, jam antaŭ multaj jaroj priskribita de Ak. Karolo Piĉ, estas jena:
- kelner-o ⇒ keln-i ⇒ keln-ist-o
- ŝofor-o ⇒ŝof-i ⇒ŝof-ist-o
- agitator-o ⇒ agit-i ⇒ agit-ist-o
- koĉer-o ⇒ koĉ-i ⇒ koĉ-ist-o
La fremdlingvaj person-sufiksoj -er, -or, -ator- estas fortranĉitaj. La restanta radiko ricevas verban karakteron. Al la verbo estas aldonitaj la kutimaj esperantaj "sufiksoj".
Sign-in to write a comment.