La lecion-finaj vort-listoj en la Ekzercaro (FE 1898) estas kvin jarojn pli junaj ol la Universala Vortaro (UV 1893). Kiel sciate UV estas eĉ pli maljuna, nome ĝi - kun nur malmultaj devioj - baziĝas sur la Meza Vortaro Esperanto-Germana de 1889 kaj tiu sur la samjara Rusa-Internacia. Nia unua supozo pro tio rajte povas esti "en dubo pro FE". Kaj tiel ofte estas:
Unua ekzemplo
UV: ĝentil' - gentil, poli | gentle | höflich | вѣжливый | grzeczny.
FE: ĝentila - gentil, poli | polite, gentle | höflich | вѣжливый | grzeczny [§ 15].
Krom la kutima difino de la vortklaso (ĝentila) tipa ekzemplo de plibonigita traduko al la angla, polite aldonita, eĉ (ĝuste) unualoke. FE - UV 1:0 do. Tio cetere ne estas ĉio, kion FE instruas pri ĝentil'. Jen la kompleta informo:
ĝentil' - gentil, poli | gentle | höflich | вѣжливый | grzeczny. — ĝentila - gentil, poli | polite, gentle | höflich | вѣжливый | grzeczny [FE 15].
o ĝentila - “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero [FE 19].
o ĝentile - Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile [FE 17]. Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min [FE 20].
o ĝentileco - ... ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino [FE 15].
o malĝentila - “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki? [FE 19]
o malĝentile - “Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!” [FE 19]
o malĝentilulino - “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon.
o neĝentila - Knabo, vi estas neĝentila ― Sinjoro, vi estas neĝentila. ― Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. [FE 16].
Dua ekzemplo
Pri plibonigita franca traduko:
UV: grav' - grave | important | wichtig | важный | waźny.
FE: grava - grave, important | important | wichtig | важный | ważny [§ 22].
Kaj jen la ekzemplo-frazoj por grav':
Mono havata estas pli grava ol havita [FE 22]. Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda [FE 41]. Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris [FE 42].
Tria ekzemplo:
UV: ---
FE: Germano - Allemand | German | Deutscher | Нѣмецъ | Niemiec [§ 34].
Popol-nomoj tute mankas en UV, FE kontraŭe havas tutan serieton (germano, ruso, franco, turko, hebreo ...). 3:0 por FE do. Tamen rimarku la misajn majusklojn en la franca kaj rusa (popol-nomojn oni skribas minuskle en tiuj du lingvoj, majuskle en angla, germana kaj pola). Ankaŭ la majusklo en Esperanto ne bone sidas apud la minuskla uzo en la ekzemplo-frazoj. Jen ĉio pri Germano / germano:
Germano - Allemand | German | Deutscher | Нѣмецъ | Niemiec [FE 34, mankas en UV]. Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37]. La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40].
o germana - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [FE 34].
o Germanujo - La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40].
Ni povas konkludi, ke ĝenerale FE estas pli fidinda kaj krome registras aldonajn radikojn mankantajn en UV (UV tamen havas multajn pliajn radikojn, kiujn FE ne uzas, ekzemple ĝib', gips', ĝiraf', gitar', glad', glan' ktp. ktp.). Tion vi aŭ devas kredi al mi aŭ vi mem kontrolas en la Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vort-stoko kaj rifutas mian unuan provizoran tezon. Tamen ne ĉiam FE estas fidinda:
UV: ho! - oh! | oh! och! | о! охъ! | o! och!.
FE: ho - oh! | oh! | o! och! | о! охъ! | o! och! [§ 21]
“Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo”.
Tre duba, ĉu "o!" estas ĝusta germana, mi ĉiukaze skribus "oh!" kun -h-. Sed rigardu la artikolon el UV. Kio mankas? Ĝuste, vertikala streketo, tiel ke temas nur pri kvar lingvoj: franca | ? ? | rusa | pola. Probable la mankanta lingvo-disigilo devas esti enmetita inter "oh!" por la angla kaj "och!" por la germana (tiel faris la elektronika eldono en la retejo de la Akademio, sed tio ne estas la originalo, kie precize mankas la streketo). Bone do, ke FE aldonis "oh!" al la germana, malbone ke ĝi skribas ĝin neoportune per "o!".
Ho kaj ve!, Bernĉjo tute perdiĝas en streketoj, komoj kaj aliaj bagateloj - vi plendas (se vi eltenis legi ĝis tiu ĉi linio) - kaj - hm - vi probable pravas. Sed vi en viaj sunaj landoj eĉ ne imagas, kia aĉa vetero estas hodiaŭ mia-vilaĝe. Kvazaŭ kiel en §§ 39 kaj 42 de la Ekzercaro:
veter' - temps (température) | weather | Wetter | погода | pogoda. – vetero - temps (température) | weather | Wetter | погода | pogoda [FE 34]. Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti [FE 34]. En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston [FE 39]. En malbona vetero oni povas facile malvarmumi [FE 42].
Mi iros sekigi mian pantalonon [*] kaj purigi miajn ŝuojn nun. Ĝis la!
------
[*] pantalon' - pantalon | pantaloon, trowsers | Hosen | брюки | spodnie. -- pantalono - pantalon | pantaloons, trowsers | Hosen | брюки | spodnie [FE 40]. En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon [FE 40].
-- La korekto de FE al pantaloons (plurale) estas ĝusta, ne ekzistas singularo de tiu historia kaj nuntempe ĝenerale ne plu uzata vorto. La Akademia Korekto (AK) de 1914 sugestas "legu: trowsers (sen la arkaa pantaloons)". Nek FE 40, nek AK tamen korektis la germanan tradukon: Devas esti Hose (singularo), ne Hosen (pluralo), ĉar en la germana la vorto ja havas singularon!
Sign-in to write a comment.