En la Apudmeta Inventaro ni trovas:
-----
ĉikan' - cancaner | chicane | Klatschereien machen | сплетничать | rozsiewac plotki.
o Ĉi-ká-no [FE 2]. Cikano [FE 4, pres-eraro, legu Ĉikano].
cipres' - cyprès | cypress | Cypresse | кипарисъ | cyprys. — Ci-pré-so [FE 3].
De-í-no [FE 2, pres-eraro, legu Fe-í-no aŭ Di-í-no].
-----
ĉikan' laŭ la UV 1893 do verbo. Substantive ĝi estas uzata kiel "Ekzerco de legado" en §§ 2 kaj 4 de la Ekzercaro (FE 1898). En § 4 tamen mankas la cirkumflekso super la majuskla -C-. Ni jam scias, ke FE 1898 estas la 2-a eldono de la Ekzercaro. En § 4 (p. 4) de la 1-a eld. de 1894 ankoraŭ estis ĝusta: Ĉikano [1], same en la 3-a eld. 1900 samloke: Ĉikano. Vorto "cikano" ne ekzistas.
De-í-no estas plia prononc-ekzerco en § 2 FE. Ankaŭ tiu vorto ne ekzistas, kunmetaĵo de la prepocizio "de" kun "-ino" estas sensenca. La 1-a eld. 1894 ĉi-kaze ne helpas: Jam tie ni trovas "De-í-no". Same ne helpas la kunteksto:
Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no.
Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i [FE 2].
Evidente oni tie ĉi lernu la prononcan diferencon inter -i- kaj -j-, pli precize ke oni ne elparolu -j- se du vokaloj staras unu apud la alia (ru-ino, de-ino, pere-i ktp.). Tio ne helpas por decidi, kion Zamenhof celis per "Deino". Kaj fe'in' kaj Di' (tiel majuskle) troviĝas en la UV kaj plurloke en FE.
ĉigan' ankaŭ signife estas duba kaj malfeliĉa vortara artikolo el UV. FE ne helpas, havas ĝin nek en la lecion-finaj vort-listoj, nek en ekzemplo-frazo. La Akademiaj Korektoj (AK 1914) anstataŭigis la anglan chicane per cavil at, gossip mischievously (nu, pli precize, ili ja ne povas anstataŭigi, sed nur rekomendi "anstataŭ chicane legu cavil at, gossip mischievously"). Albault klarigas en siaj Lingvaj Rimarkoj (p. 317):
Origine dusignifa: 1. (laŭ franca, germana, rusa kaj pola kaj laŭ la AK de la angla) en 1963 jam arkaa por klaĉi. 2. (laŭ la angla kaj la AK de franca, angla kaj germana) Laŭetimologie: Intence fari al iu malhelpojn, fari malagrablaĵojn al iu por montri sian superecon (Kabe).
Kaj fakte, la AK proponas por la franca "anstataŭ cancaner legu chicaner", por la germana "anstataŭ Klatschereien machen legu schikanieren".
Elir-punkto kiel tiom ofte estas la Rusa-Internacia (RE 1889), tie p. 191: Cплетничать [ĉiuj vortaraj artikoloj en RE komenciĝas per majusklo; en UV ŝanĝita al normala minusklo] ĉikan'. Poste sekvas la kutima inversigo en la Meza Vortaro (MV 1889): ĉikan' Klatschereien machen. Tio estas tre stranga kaj plene nekutima germana. Normale estus klatschen, kiu tamen estas dusignifa (klaĉi kaj aplaŭdi). Nu, eble iu povas rakonti al ni iom pli pri la rusa cплетничать de 1889 kaj la samjara pola rozsiewac plotki.
Kiel ajn: Se ekzistus premio por la plej malsukcesita vortara artikolo en la Fundamento, ĉikan' certe estus kandidato.
Ĉe cipres' kontraŭe ĉio iris glate. Eĉ la germana traduko Cypresse estas laŭ la reguloj de la 1890-aj jaroj. Surbaze de la decidoj de la Dua Ortografia Konferenco de 1901 oni povis skribi kaj Cypresse kaj Zypresse. La formo kun -Z- estas la nun nura ĝusta. Same estas pri multaj aliaj vortoj el la UV: cigar' Cigarre → Zigarre, cigared' Cigarette → Zigarette, cirkuler' Cirkular → Zirkular (tamen apenaŭ plu uzata, nuntempe "bonlingve" Rundschreiben), cimbal' Cymbel aŭ prefere Zimbel (la germana Zimbel povas signifi tutan aron da historiaj kaj nuntempaj muzikiloj, kiel ĉiutaga vorto nun prefere Becken, Zimbel nur plu historia aŭ Biblia [2]). ktp. Ankoraŭ nuntempe aktuala tamen estas ekzemple cifer' Ziffer, cinabr' Zinnober kaj cinam' Zimmt (nuntempe tamen Zimt kun nur unu -n-).
Por fini jen ankoraŭ BK (Bernarda Korekto) de la titolo:
Anstataŭ la Fundamenta "Ĉikani sub cipreso pri Deino" legu "Klaĉi sub cipreso pri Diino".
-----
[1] Rigardu la paĝon atente: Evidente la diakritoj super la majuskloj estis aldonitaj permane! Eĉ ne du estas identaj.
[2] Londona Biblio: Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. (Nova [!] Testamento, Al la korintanoj 1, 13). Elberfeld-a Biblio de 1871: Wenn ich mit den Sprachen (O. Zungen) der Menschen und der Engel rede, aber nicht Liebe habe, so bin ich ein tönendes Erz geworden oder eine schallende Zimbel. La Lutera Biblio (1545/1912) tamen tiuloke ne uzas Cymbel / Zimbel, sed Schelle [!]: Wenn ich mit Menschen- und mit Engelzungen redete, und hätte der Liebe nicht, so wäre ich ein tönend Erz oder eine klingende Schelle.
bar' - barrer | bar, obstruct | versperren | заграждать | zagradzać.
o bar'il' - haie | hedge | Zaum | заборъ | parkan.
Anstataŭ Zaum devas esti Zaun (kun -n). Ekzistas neniu AK, sed Albault jam vidis ĝin en siaj LIngvaj Rimarkoj, p. 315.
Sign-in to write a comment.