La afereto komenciĝis sukces-promese. Je 2015-05-22 mi sendis mian demandon, samtage venis konfirmo de Alexander Shlafer, "Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto", ke "la Lingva Konsultejo [...] bonorde ricevis vian demandon kaj nun pridiskutas ĝin".

Post kvin semajnoj mi demandis: "intertempe pasis pli ol kvar semajnoj. Ĉu la Konsultejo jam havis eblecon trakti mian demandon?" (2015-06-29). Post pli ol semajno denove venis afabla reago, ke "la respondo al via demando ankoraŭ ne estas finpretigita" (2015-07-06). Intertempe estas preskaŭ Septembro, pasis pli ol tri monatoj, iu respondo ne venis kaj "la resto do — silento!" (Hamleto, lastaj vortoj).

Ĉu vi faris similajn spertojn pri la Konsultejo?

Ĉu vi povas respondi mian demandon? Jen ĝi:

____________________________________________________________________

Ĉu difina artikolo antaŭ mallongigo?

Ĉu la difina artikolo restas, se oni uzas mallongigojn en jena frazo:

- En 1908 oni kreis la Akademion kiel "Supera Komisiono" de la Lingva Komitato.

Ĉu la frazo fariĝas:

1. En 1908 oni kreis la AdE kiel "Supera Komisiono" de la LK.



2. En 1908 oni kreis AdE kiel "Supera Komisiono" de LK.
__________________________________________________________________

Lingva noto (ĉefe por komencantoj):

Bona esperanta stilo estas laŭeble simpla kaj klara. Laŭ mia lingvo-sento estas pli elegante skribi

- "La Konsultejo ricevis vian demandon" anstataŭ "La Konsultejo bonorde ricevis vian demandon" (troa "bonorde" - se estus alie, tiurilata atentigo sekvus en tuj sekva frazo - "bedaŭrinde perdiĝis parto de via mesaĝo"; en ĉiuj aliaj okazoj "bonorde" estas subkomprenita kaj pro tio superflua.
- "kaj nun diskutas ĝin" aŭ "kaj nun diskutas pri ĝi" anstataŭ "kaj nun pridiskutas ĝin" (troa "pri").
- "la respondo ankoraŭ ne estas preta" anstataŭ ""la respondo ankoraŭ ne estas finpretigita".

Tion Zamenhof rekomendis jam en la Dua Libro (DL 1888):

"La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi estis farinta ... kaj ceterajn) oni devas uzi sole tian, kian [de 1888: tiam, kiam] la senco ĝin [nun: ilin] necese postulas." (DL 5.36)