I.
OA 5 kaj OA 6 estas samspecaj [1]. Ambaŭ traktas nur malmultajn vortojn, 8 kaj 21 respektive. Post - maloportuna kaj "nenatura" - tutmajuskla kap-vorto sekvas esperanta difino kaj tradukoj al ses lingvoj, nome al angla, franca, germana, hispana, itala kaj pola. Jen kiel specimenoj niaj titolaj vortoj:
SLIPO [OA 5.1] Kartona aŭ papera folieto, facile ordigebla, sur kiun oni skribas iun noton – slip, card (for index) | fiche (de classement) | (Kartei-)Zettel | ficha (cédula de cartulina o papel) | scheda | kartka.
BREMSO [OA 5.2] (Mekaniko). Mekanika aŭ elektra aparato por malakceli, haltigi aŭ reguligi movon aŭ funkciadon de maŝino | brake | frein | Bremse | freno (de una máquina) | freno | bremzo.
Kvankam la listoj estas tiel mallongaj, ili en ambaŭ Aldonoj estas disigitaj en du partoj. SLIPO estas la lasta vorto sub la unua sekcio titolita:
"1-e -- Oficialaj Vortradikoj aldonitaj al Universala Vortaro"
Kontraŭe BREMSO estas la dua vorto en la dua rubriko titolita:
"2-e -- Teknikaj Vortradikoj enkondukitaj en la Komunan Vortaron"
Pri SLIPO el la unua grupo ni povas esti tute certaj, kion la Akademio volis esprimi en 1934: Oficialigo kaj aldono al UV, tiel ke ĝi fariĝu netuŝebla kaj "eterna", same kiel ĉiuj aliaj vortoj en UV.
Sed kion pri BREMSO el la dua? Kiun formalan statuson ĝi havas? Evidente devas esti iu alia, alikaze ne necesus distingi en du grupoj. Kaj probable estas iu malpli forta statuso. Ĉu BREMSO do ne estas netuŝebla kaj "eterna"?
II.
Nia unua demando estas, kio estas la "Komuna Vortaro", menciita en la rubrik-titolo, kontraste al la Universala Vortaro? Dum UV estas konkreta objekto, iu specifa tuŝebla libro kun nombreblaj lingvo-elementoj, Komuna Vortaro en tia senco ne ekzistas. "Vortaro" tie ĉi signifas abstraktaĵon, nome "komuna vort-trezoro de la lingvo Esperanto". La termino devenas el la ĵargono de la Akademio. La dua Universala Kongreso (UK) en Ĝenevo en 1906 kreis la Lingvan Komitaton (LK). La 4-a UK en Dresdeno 1908 aprobis la fondon de “Supera Komisiono aŭ Akademio” el maksimume 18 membroj kun la sama estraro kiel la LK, kaj la starigon de kvar konstantaj komisionoj por la Komuna Vortaro, la Gramatiko, la Teknika Vortaro kaj la Internaj Aferoj. Nuntempe tio nomiĝas "sekcio pri la Ĝenerala Vortaro" (direktoro Bertilo Wennergren).
La Akademio en 1934 do "enkondukis" la elementon BREMSO en la ĝeneralan vort-trezoron de Esperanto. Ĉu vere? Kompreneble ne. La difinoj de OA 5 kaj OA 6 estas etparte laŭvortaj, grandparte nur inspiritaj de la difinoj de Plena Vortaro (PV) 1930. Tie ni legas:
bremso. Mekanika aparato por malakceli, haltigi aŭ reguligi movon aŭ funkciadon de maŝino: aerprema ~o por trajnoj.
Sola diferenco en OA 5: Aldono de la fako "(mekaniko)" kaj de la vortoj "aŭ elektra" en Mekanika aŭ elektra aparato, fine forstreko de la aplik-ekzemplo. Do, se entute, ne OA 5 de 1935 "enkondukis" BREMSO-n en la Komunan Vortaron, sed PV 1930. Erst en ties 2-a eld. de 1934 estas aldonita font-indiko: vorto ĉerpita el la vortaro Germana-Esperanta de Bennemann, do registrita jam en 1926:
Bremse [tekniko] bremso, haltigilo de vagono.
En la parto Esperanta-Germana de la sama Bennemann ni legas en 1923:
brems-o [tekniko] Bremse; ~i; ~o-ŝuo Bremsklotz, Hemmschuh.
Sed PV 1934 erarigas nin. Ne Bennemann enkondukis la vorton. Ĝi jam troviĝas en la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana de Eugen Wüster (manuskripto 1918-1920) kaj tiu transprenis ĝin el Vérax, Vocabulaire Technique et Technologique Français-Espéranto (VTT) de 1907 je
frein (techn.) * bremso [* = en 1907 ankoraŭ nur malofte uzata]
kiu inversigis ĝin en 1910 en sia Enciklopedia Vortareto Esperanta al
Bremso (Mek-a) frein, mekanika sistemo por malakceli, haltigi aŭ reguligi movon aŭ funkciadon.
Kaj tio estas - facile rekoneble - la "patrino" de ĉiuj postaj difinoj, ankaŭ tiu de OA 5.2.
La Akademio en 1934 do aprobis preskaŭ 30 jaran uzon kaj nomis tion "enkonduki en la Komunan Vortaron", sed ĝi ne oficialigis la elementon BREMSO, sed zorge kaj nete distingis ĝin de la grupo de oficialigitaj vortoj.
III.
Ĉu ĝi eble poste oficialigis la vortojn "enkondukitajn en la Komunan Vortaron"? Laŭ mia scio, ĝi neniam faris tion eksplicite, precipe ne en OA 7 (1958) kaj OA 8 (1974), kiuj precipe ankaŭ servis por iom "ordigi" kaj sistemigi la ĝistiamajn Fundamentajn kaj Oficialajn vortojn.
Ĉu ĝi eble silente laŭ pli ol 75 jara kutimo oficialigis la "bremso-vortojn"? Miaopinie ĝi ne povas fari tion. Ĝi devas klare esprimi sian volon. Tio sekvas el la kvazaŭ-leĝa statuso de Oficiala vorto. La Akademio, male, klare kaj eksplicite esprimis la kontraŭan pozicion. En la Sepa Aldono ĝi deklaris, ke “Fundamenta estas vorto trovebla en la 'Fundamento de Esperanto'“, kaj “Oficiala estas vorto aldonita al la 'Universala Vortaro' per decido de la Akademio aŭ de la antaŭa Lingva Komitato.“
Kion ajn signifas "enkonduki en la Komunan Vortaron", klare tio ĉiukaze ne signifas "aldoni Oficialajn Vortradikojn al Universala Vortaro". BREMSO estas utila, tradicia, bona vorto. Oficiala ĝi ne estas.
------
P.S.: Ankaŭ ne kontentigas la klarigo, ke la duaj grupoj en OA 5 kaj OA 6 celas vortojn internaciajn laŭ la 15-a regulo kontraste al ne-internaciaj vortoj en la unuaj grupoj. BREMSO neniel estas internacia kaj facile estas pensebla iu formo kiel *freno. Ĝi do devus aperi en OA 5.1, kion ĝi ne faras. Simila kazo estas grego, neniel internacia, tamen en la dua grupo:
GREGO [OA 6.2] (zoologio {legu: Zoologio}) kolekto {legu: Kolekto} da brutoj, birdoj au (fig.) da homoj | flock | troupeau | Herde | grey, rebano, manada | gregge | stado.
------
[1] Ne helpas kontroli en la datumbanko "Akademia Vortaro" en la retejo de la Akademio. Pro ĝia izoliga prezento-maniero de unuopaj elementoj perdiĝas la kunteksto, nome ke BREMSO aperas en la dua rubriko. Sed oni tuj vidas tion en OLEO de Andreas Kück, p. 12. Bedaŭrinde tie mankas transskribo de la piednoto (1) fine de la dua rubrik-titolo.
Oni ankaŭ povas klarigi tiel: OA 5 konsistas nur el la parto "1-e -- Oficialaj Vortradikoj aldonitaj al Universala Vortaro". La dua parto estas iu alia informo, nur pro konveno kunigita kun OA en unu sama dokumento. Ĝi tamen ne apartenas al OA 5 (komparu la similan demandon pri la Fundamenteco de la tiea enhavo-tabelo).
Sign-in to write a comment.