[1] Estimata,
[1] La ĝenerala stilo estu ĝentile aferece, kiel tiu de ĉiu alia "oficiala" institucio aŭ aŭtoritato. Mi tial malrekomendas alparolojn kiel "kara".
Se la respondo estos publikigita, ĝi estu anonima, do sen la nomo de la demandinto.
[2] vi proponas, ke la Akademio (AdE) oficialigu la prefiksan uzadon de la Fundamenta vorto ĉu.
[2] Respondokomence oni koncize resumu tion, kion la demandinto volas, alivorte la temon de la demando, kaj respondo, la t.n. "deziron" . Tio servas du celojn:
- Ĝi devigas / memorigas la respondanton zorge klopodi kompreni, pri kiu deziro entute temas (responda disciplino).
- Ĝi ebligas al la demandinto konstati, ĉu AdE entute komprenis, kion li volis (kontrolo).
Nenio estas pli ĝena ol respondo al demando ne demandita!
En nia ekzemplo, tiu resumo povas esti tre konciza, ĉar la demando estas nekutime klara (tial mi elektis ĝin kiel ekzemplon) kun difino-propono kaj aplikekzemploj. Ofte tamen oni unue devas iom pene eltrovi, kion la demandinto fakte volas kaj eble revortumi sian demandon.
[3] Ekzemplo por prefiksa uzo de ĉu ne ekzistas en la Fundamento de Esperanto (FdE) laŭ la aktuala stato de 2007. Nek AdE, nek la iama Lingva Komitato (LK, 1905-1948) iam okupiĝis pri la demando.
[3] Tiu konstato servas al pluraj celoj:
- La demandanto atendas respondon pri jes aŭ ne. Por doni tian respondon necesas kriterioj, iu mezurilo, iu normo, iu komparaĵo. Jam tute ĉe la komenco AdE eksplicitas, ke ĝia (deviga, laŭstatuta) mezurilo estas FdE laŭ stato de 2007. Tio servas al la principo de klareco (simile kiel pluraj aliaj postaj elementoj de la respondo). Ofte estas pretervidate, ke la ĝusta mezurilo estas (nur) FdE 2007 (do la versio kun ĉiuj oficialaj aldonoj), kaj erare aplikata la (ne plu aktuala) versio de FdE 1905.
- La bezono je la konstato, ke FdE 2007 ne rekte respondas la demandon, sekvas el la hierarkio de aŭtoritateco en Bulonja Deklaracio kaj Fundamento: Oni ĉiam devas unue kontroli, ĉu eble BD kaj FdE jam solvis la demandon. Se tiel estas, la respondo komenciĝas per referenco al tiu Fundamenta solvo.
- En la hierarkio de aŭtoreco post FdE sekvas Akademiaj decidoj. Oni do devas ankaŭ kontroli ilin, ĉu jam enestas solvo pri la demando. En la praktiko tio estis malfacile ĝis nun, ĉar AdE neniam publikigis ĉiujn siajn decidojn en unu facile konsultebla kolekto. Tiun mankon nun forigas volumo 3 de la Berlina Komentario pri la Fundamento (aperonta).
- La referenco al LK sekvas el art. 1.2 de la statuto de AdE ("La Akademio transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa "Lingva Komitato" kaj de ĝia "Akademio", kaj daŭrigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj.").
[4] Oficialigo signifas, ke nova vorto aŭ regulo estas aldonita al la Fundamento de Esperanto. Per la publikigo de l'oficialigo, nova vorto aŭ regulo fariĝas "eterne ĝusta" Esperanto kaj eĉ AdE neniam plu povos nuligi sian decidon (vd. alineon 10 de la Antaŭparolo: [AdE] povas "pligrandigi (neniam ŝanĝi! [kaj do eĉ malpli nuligi]) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj" [A 10.4]).
[4] Post la konstato, ke temas pri "nova", ne jam solvita demando, en alineo 3 komenciĝas la detal-interpreto de la deziro. Nome la demandanto petas pri "oficialigo". Tre multaj homoj havas nur svagan ideon de tio, kio ĝi signifas laŭ FdE, nome estas la plej forta mezuro, kiun AdE povas apliki. En la lingvaĵo de FdE: Per oficialigo AdE kreas novan (lingvo-) "leĝon", neniam plu revokeblan.
[5] Pro tio FdE preskribas altan hurdon por enkonduko de novaĵoj en A 9. Nome devas temi pri "perfektigado de la lingvo", por kiu ekzistas "efektiva neceseco". Laŭ la klarigoj de la lingvo-iniciinto L.L. Zamenhof, novaĵo devas plenumi jenajn tri kondiĉojn, por esti aldonita al FdE:
- novaĵo devas esti klare pli bona ol ekzistanta formo aŭ regulo, alie ne temas pri "perfektigado"; "egale bona" ne sufiĉas;
- novaĵo devas esti klare grava por la lingva praktiko de la lingvo-komunumo, do ne nur por iuj teoriaj konsideroj aŭ personaj preferoj ("privataj kapricoj") aŭ koncernanta nur iun randan aspekton;
- devas jam ekzisti komuna interkonsento, ke la kondiĉoj „pli bona“ kaj „grava por la praktiko“ estas plenumitaj.
[5] Alineo 5 konkretigas la mezurilon pri jes aŭ ne, nome la principon de efektiva neceseco, vortumita ĉefe en A 9. Ĝi estas la aplikenda "normo". La unua paŝo estas konkretigo kaj klarigo de la senco de A 9 en la sistemo de FdE.
[6] AdE aplikas tiujn kriteriojn.
[6] En alineo 4 A 9 estas klarigita per referenco al interpreto de Z. Sed la demandanto ne atendas respondon de Z, sed de AdE. Tial la konstanto, ke AdE kiel institucia posteulo de Z komprenas A 9 tute same kiel li.
[7] Laŭ la opinio de AdE via propono ne plenumas ilin.
[7] Kiel ĉiu jes/ne-decido, baze temas pri io, kion oni en juro nomas "tribunala decido". Tial la interna strukturo estas tiu de "verdikto", nome la decido venas unue, la motivoj sekvas (en ekspertizo estas inverse, la rezulto staras ĉe la fino).
La sekvanta teksto ĉe ciferoj 1-3 aplikas la tiel konkretigitan normon al la proponinta novaĵo:
[8] 1. Jam estas dube, ĉu prefiksa uzo de ĉu estas klare pli bona ol la solvoj, kiuj ekzistas en Fundamenta kaj klasika Esperanto, kiel uzas ĝin niaj "plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj" (Bulonja Deklaracio, BD 3.3). Facile eblas esprimi viajn ekzemplo-frazojn per la tradiciaj lingvaj rimedoj, ekzemple:
"Tiu neklara dormo daŭris preskaŭ duonhoron, poste ĝi pasis. Vian dube pretan viandorostaĵon ni vere devis iom longe maĉi. Mi edziĝos kun ŝi, nur kiam mi konstatos transformiĝon de de ŝia necerta / duba / malklara amo en veran amon. La kunvenoj de nia E-klubo devus komenciĝi ĝustatempe, kvankam la veno de la prezidanto estas necerta. Mi konscias, ke mian diskuteblan / diskutindan opinion pri la prefiksigo de „ĉu“ ankaŭ interlingvistoj devas sendubigi."
[8] Enhave tio estas la kerno: la proponita novaĵo simple estas superflua. La esperantistoj ne bezonis ĝin dum 125 jaroj. Temas pri literatura ludaĵo nur. La sento, ke io "mankas" ĉi-rilate en Esperanto simple baziĝas sur ne sufiĉa kono de la klasika stilo (aŭ pelado fare de nacilingvaj kutimoj).
La sekva esplorado de la kondiĉoj 2 kaj 3 en strikta senco estas superflua, ĉar por la respondo "ne" sufiĉas la neplenumo de la unua kondiĉo. Oni tamen faru ĝin por ke la respondo ekhavu pli da konvinka forto.
2. Prefiksa uzo de ĉu ankaŭ ne estas klare grava por la lingva praktiko. Ĝi ne forigas iun urĝan mankon aŭ mison. Kiel ĵus montrite, Fundamenta kaj klasika Esperanto simple uzas aliajn rimedojn por esprimi tiun ideon, kiu laŭ via propono estu esprimita per prefiksa uzo de ĉu.
[9] 3. Iun jam ekzistantan komunan interkonsenton, ke prefiksa uzo de ĉu (jam) estas rigardata kiel "ĝusta" Esperanto, vi nek asertas, nek probabligas per citaĵoj el la literaturo. Ĝin ankaŭ AdE ne povis konstati. Neniu inter la gvidaj gramatikoj aŭ vortaroj rekomendas ĝin. Ĝi ĝis nun estas eksperimente uzata nur en kelkaj malmultaj literaturaĵoj.
[9] La petanto devas elmontri, ke kaj kial la novaĵo proponita de li estas necesa. En jura lingvaĵo oni diras, ke la petanto portas la ŝarĝon de pruvo. En strikta senco la ludreguloj estas: "vi ne pruvis la necesecon, do nia decido estas ne". Frazoj 2 kaj 3 do ĉefe servas por atingi pli altan konvinko-forton.
[10] Resume la de vi proponita novaĵo laŭ la konvinko de AdE ne plenumas la kondiĉojn de "perfektigado", por kiu ekzistas efektiva neceseco en la senco de A 9.
[10] Alineo 10 eksplicitas la rezulton de la aplikado de A 9, por esti laŭeble klara (principo de klareco). A 11 eksplicitas la konsekvencon el tiu rezulto.
[11] En tia okazo AdE laŭ la Fundamento ne rajtas aldoni ĝin per oficialigo al la komuna interkonsento de la esperantistoj pri ĝusta Esperanto, kiun dokumentas la Fundamento.
Tiu konstato ŝajnas utila, ĉar multaj esperantistoj ne havas klaran ideon pri tio, kion AdE rajtas kaj kion ne. Ĝi nome ne estas libera fari kion iu hazarda plimulto ene de ĝi opinias ĝusta, sed estas ligita per la preskriboj de FdE mem (t.n. "principo de leĝeco").
[12] Ĉar oficialigo jam pro neplenumo de la kondiĉoj de A 9 ne eblas, ne necesas esplori, ĉu la proponita novaĵo eble krome ne plenumas la kondiĉojn por formoj novaj (A 8) aŭ novaj vortoj (A 7).
[12] La respondo enhavu ĉiujn elementojn necesajn por veni al decido. Sed ĝi ne traktu demandojn superfluajn por veni al decido, "ĉar ĉiu decido katenigas" (Z). En nia ekzemplo estas iom dube, ĉu la proponita uzo de ĉu kiel prefikso estas formo nova laŭ A 8 aŭ (pli probable) nova vorto laŭ A 7. Necesas iom detala analizo por decidi tion. Kp. ĉef'o (estro) kontraste al ĉef-urb-o: ĉu unu aŭ du vortoj ĉef' / ĉef- ? Ĉar la decido en nia ekzemplo ne dependas de la decido pri tiu demando, ni ne respondu ĝin.
[13] Rezulte AdE nuntempe ne intencas oficialigi la prefiksan uzon de ĉu. Se en la estonteco ekestos ĝenerala konvinkiĝo de la esperantistoj, ke la proponita uzo tamen estas efektive necesa, ĉi tiu decido estas reviziebla.
[13] Alineo 12.1 eksplicitas la decidon: "ne" (principo de klareco). La dua frazo en alineo 12 enhavas rezervon: Pri "ĝusta" Esperanto, decidas la kolektiva volo de la esperantistoj dum iu historia momento. AdE nur konstatas ĝin kaj - cele al klareco - dokumentas ĝin en skriba formo. Tiu komuna opinio pri ĝusta Esperanto povas ŝanĝiĝi estontece. Nuntempa ne, povas fariĝi estonteca jes. Ĉar AdE "neniel malhelpas la evoluon de Esperanto" (Dresdena Deklaracio, 1908) kaj ĉar neniu konas la estontan evoluon, eksplicita atentigo pri la reviziebleco de la decido estas senchava.
Juĝdecido finus tie ĉi. Sed estas oportune doni rekomendon pri preferinda lingvouzo al la demandanto.
[14] Nur suplemente kaj informcele ni atentigas vin pri Lingva Respondo de Zamenhof el la jaro 1907 (LR 122), kiu koncernas similan demandon pri la uzo de ĉu. Zamenhof rekomendas "uzadi la vorton “ĉu” ..., kiom eble, nur en senco demanda". Esceptokaze, "ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton", sed li "neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone". Kiel montrite, tia bezono por prefiksa uzo de ĉu ne ekzistas.
[15] Sendepende de la demando de oficialigo, AdE rekomendas sekvi tiun konsilon de Zamenhof. Ĝi estas utila por fortigi la unuecon de Esperanto, kiu estas la plej supera principo de la Fundamento (vd. A 3.6, A 1.1).
[15] La vortumo "utila" estas vortidente transprenita el A 3.6: "ĉio alia, kion mi [Z] verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj ― se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero ― povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga."
[16] Tiu decido estos / ne estos publikigita en la oficiala kolekto de Akademiaj decidoj.
Kun sinceraj salutoj
[subskribo]
____________________________________________________________________
Ĉu konvinka aŭ kion oni faru pli klara, konvinka, ĝusta?
Sign-in to write a comment.