I.

Tipa ekzemplo estas "specio". Ni trovas ĝin trifoje en la 8-a OA de 1974, nome en la difino de la planto lapo:

lap/o. Specio de arktio kun alkroĉiĝemaj globaj kapituloj (Arctium lappa). — A. burdock; F. bardane, glouteron; G. Klette; H. bardana, lampazo; I. bardana, lappa; P. bardana, pegamassa.

kaj krome ĉe lotuso (specio el zizifoj) kaj cepo (legomo, specio el la genro ajlo). Specio tamen mankas en la ĝusta alfabeta loko de la 8-a OA, same kiel en la Fundamento kaj en ĉiuj aliaj OA. ePIV 2012 klarigas ĝin tiel:

speci/o
1 Baza sistematika unuo (species), subdivido de genro aŭ de subgenro, konsistanta el la tuto de la individuoj, similaj inter si escepte de malgravaj karakteroj, kiuj povas kruciĝi k produkti idojn reproduktokapablajn.

II.

Pro la principo, ke ĉiuj partoj de la Fundamento principe estas samrangaj, t.e. samgrade leĝ-donaj, ni ne havas dubojn, ke vortoj troveblaj ekster la ĝusta alfabeta ordo de la UV tamen estas sam-rangaj Fundamentaj vortoj. La analoga demando stariĝas ĉe la OA. Ĉu fariĝis oficialaj nur la kap-vortoj de la vortaraj artikoloj (en nia ekzemploj do lapo, lotuso kaj cepo) aŭ male ĉiuj vortoj uzataj en la difinoj, eĉ se ili ne posedas propran vortaran artikolon, kiel ekzemple specio?

La demando havas iun kvantan signifon. En la nura difino de lapo ni trovas eĉ tri de tiuj "kaŝitaj vortoj": specio, arktio kaj kapitulo! Zizifoj en la difino de lotuso same mankas. Genro el la difino de cepo estas eksplicite oficialigita erst en la 9-a OA de 2007 (2 Subgrupo de zoologia aŭ botanika familio), mankis do en 1974.

Facile troveblas pliaj ekzemploj, jen kelkaj hazardaj trafoj (estas multaj pliaj)
  • arktio (vd. supre)
  • budhismo, budh-ismo (en la difino de lotuso)
  • entjero (ĉe multipliki)
  • Grenviĉo (en la difino de longitudo)
  • kapitulo (vd. supre)
  • legumenaco (ĉe lotuso)
  • lotofagoj (ĉe lotuso)
  • Nilo (ĉe lotuso)
  • nimfeo (ĉe lotuso)
  • nimfeaco (ĉe lotuso)
  • parieto (i.a. ĉe luko, vegetalo)
  • produto (ĉe multipliki)
  • specio (vd. supre)
  • zizifoj (vd. supre)
Kiel okazis? André Albault, kiu preparis la 8-an OA enkonduke klarigas: "Pro simpleco la suba listo donas por ĉiu radiko: la kategorion (per la finaĵo), difinon (plej ofte prenitan el “Plena Ilustrita Vortaro”) kaj tradukon en ses lingvoj: angla, franca, germana, hispana, itala kaj portugala (indikitaj per la kutimaj simboloj, respektive A.F.G.H.I.P.)". La difinoj kun la multaj nek Fundamentaj, nek Oficialaj vortoj baziĝas do precipe sur PIV 1970.

III.

Teorie ekzistas do (minimume) tri respondoj al nia titola demando, depende de nia kompreno pri la statuso de Oficialaj Aldonoj ĝenerale kaj pri la "kaŝitaj" "specio-vortoj" speciale.

1. Specio-vortoj estas Fundamentaj vortoj:
a.) ĉar la Akademio estas la "aŭtoritata centra institucio", pri kiu parolas la Antaŭparolo de la Fundamento kaj pro tio vortoj de la Oficialaj Aldonoj fariĝas leĝ-done samrangaj vortoj de la Universala Vortaro kaj do de la Fundamento, kaj
b) ĉar ni ne pridubas, ke ĉiuj elementoj enestantaj en la Fundamento principe estas samrangaj, tute egale, en kiu parto aŭ en kiu pozicio ili aperas.

2. Specio-vortoj estas Oficialaj vortoj:
a.) ĉar la Akademio ne estas la "aŭtoritata centra institucio", pri kiu parolas la Antaŭparolo de la Fundamento (ĝi nek estas "centra", ĉar ne sufiĉe legitimita demokrate, nek probable "aŭtoritata") kaj pro tio vortoj de la Oficialaj Aldonoj estas nur "(fortaj) rekomendoj", sed neniel fariĝas parto de la Fundamento;
b.) tamen analoge al la pritrakto de la vortoj ekster la ĝusta alfabeta loko en la Universala Vortaro, la sama principo estas ankaŭ valida por la Oficialaj Aldonoj; ja, tiuj tekstoj estas aparte zorge preparitaj post longa kaj profunda interkonsentiĝo. Ne ekzistas kialo, kial oni ĉe Fundamentaj vortoj akceptas la principon, dum ĉe OA-vortoj oni ne akceptu ĝin.

3. Specio-vortoj estas nek Fundamentaj, nek Oficialaj Vortoj:
a.) Ili ne estas Fundamentaj, ĉar la Akademio ne estas la "aŭtoritata centra institucio" de la Antaŭparolo, demokrate nesufiĉe legitimita, sed nur iu "nekontrolebla kardinala kolegio".
b.) Ili ankaŭ ne estas Oficialaj, ĉar tiu kolegio eksplicite decidis nur pri la kap-vortoj de la vortaraj artikolaj. Ne estas duboj, ke la tradukoj al la kvin referenc-lingvoj en la Fundamento ne ĝuas la statuson de neŝanĝebleco. Samo validas ankaŭ por la fremdlingvaj tradukoj de esperantaj vortoj en la diversaj OA. Analoge oni devas prijuĝi la difinojn en la OA. Same kiel la tradukoj al aliaj lingvoj ili estas nur ilo por komprenigi la fiksotan lingvo-elementon, nome la aldonotan vorton. Nur ĝi ekhavas la statuson de Oficiala vorto. Ĉio alia, ĉu tradukoj, ĉu difinoj ne. Tio sekvas ankaŭ el komparo kun la 2-a OA, kiu konsistas grandparte nur el la oficialigontaj vortoj, plej ofte sen iu aldona informo kiel tradukoj aŭ difino.

IV.

Tri eblaj respondoj de nigra ĝis blanka. Kiu estas la ĝusta?