La plej faman homonimon vi ĉiuj konas, ĝi estas eĉ triobla:

-uj [kesto]
-uj [arbo]
-uj [lando]

Tradicie kaj ankaŭ en la Universala Vortaro (UV 1893) de la Fundamento, plej multaj homonimoj estas prezentataj en unu vortara artikolo. Pro tio oni ofte (malprecize) parolas pri unu vorto kun du signifoj. Ekzemplo:

akord’ [OA 1] * accord (mus., gram., etc.) | accord | Akkord | аккордъ (муз.), согласованіе (грамм.) | akord.

Ĉar vorto estas nenio alia ol specifa regulo pri kombino de formo kun signifo, fakte temas pri (almenaŭ) du vortoj:

akord' [en muziko]
akord' [en gramatiko, ekz. la bonaj patroj]

Eĉ pli kaŝita estas la homonimeco en jena vortara enskribo:

artikol’ - article | article | Artikel | статья, членъ | artykuł. — artikolo - article | article | Artikel | членъ, статья | artykuł, przedimek [FE 27]. — La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [FE 27.1].

Jam la francaj Akademiaj Korektoj (AK 1914 / 1922) tamen ĝuste interpretis tion:

[AK] article (litt., gram.).

En la senco de FdE do temas pri du vortoj (formo-senco-kombinoj):

artikol' [gramatika difinilo, ekz. "la"]
artikol' [teksto por gazeto]

Ke tiel dekomence estis, montras la uzado en la Dua Libro (1888):

[DL 1888]: artikul’. La vorto „la“ estas nomata „artikulo“ {nun: artikolo}; ĝi estas uzata tian, kian {de 1888: tiam, kiam} ni parolas pri objektoj konataj. Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „l‘ “ , se ĝi ne estos malbonsone [DL 1.7]. Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo, li povas tute ĝin ne uzi, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa [DL 1.8].

Kontraste al:

[DL 1888]: artikul’. Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn {nun: artikolojn} [DL I.3.b]. Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikulojn {nun: artikolojn} pri mia afero ... [DL I.3.c].

Kaj ĉar la Fundamento enhave ja nenion ŝanĝis, sed faris nur el "silenta interkonsento" eksplicitan, skriban (principo de kodeksigo), ni do havas du "vortojn".

Escepte ni vere havas du vortarajn artikolojn en la Vortaro Oficiala (VO):

Aŭgust’ [UV] - Août {de 1990: aout} | August | August | Августъ | Sierpień.
Aŭgusto ― Aŭgusto estas mia plej amata filo [FE 22.11, mankas en UV]. — Aŭgust’ {Fundamenteco konfirmita per} [OA 7] (vira antaǔnomo).

kub’ [UV] - cube | cube | Kubus {en 2012 pli kutima: Würfel} | кубъ | sześcian.
Kubo [OA 8].

Kaj Kubo [OA 8] kompreneble ankaŭ estas du "vortoj", nome

Kubo [insulo en centra Ameriko]
Kubo [ŝtato en tiu Amerika insulo]

Kiu volas, povas okul-promeni tra VO kaj eble miros, kiom da homonimoj ekzistas en nia oficiala vortaro.

Se venontfoje iu (ekz. la sekretario de la #sajnAdE) alvenas kun la malnova, sed tamen malĝusta rekantaĵo "Esperanto ne havas homonimojn" - vi scias pli bone: Ĝi ĉiam havis, jam de la komenco. -- Kaj ili tute ne ĝenas la komunikadon en la praktiko. Kaj nur tio gravas, ne iuj teoriaj konsideroj pri "devus esti", "malkonsekvenca", "nedezirinda" k.t.p. La Fundamento pravas - "efektiva neceseco" por la "praktiko" - ĉio alia estas por ludemuloj:

"Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; ..."

------

La tekston de VO vi trovas en BK II.