Ĉi-foje do ne temas pri problemo de publikigo, sed pri io alia. Ni unue relegu la Fundamenton pri la principo de klareco:
"... por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi ..." [A 3.3]
Kaj nun komparu tion kun la decido (mi ellasas la procedurajn informojn):
_____________________________________________________________________
"PREPOZICIAĴO POR LA SUBJEKTA SUPLEMENTO
1. Post ita/ata/ota-vorto, la aganto estas indikita per DE. Ekz-e, ŝi estas amata de ĉiuj. (6-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko).
2. Post o-vortoj DE povas indiki la aganton, se neniu alia koncernato estas ebla. Ekz-e, la kanto de la birdoj, la projekto de la inĝenieroj (Fundamento), la parolado de la oratoro, k.s.
3. Por indiki la aganton post o-vortoj en aliaj kazoj, la plej ĝenerale akceptita formo estas FARE DE. Ekz-e, la akcepto de la kongresanoj fare de la urbestro; la traduko de Hamleto fare de Zamenhof."
______________________________________________________________________
Alineoj 1 kaj 2 konstatas (malprecize, sed ĝuste) nur tion, kion la Fundamento diras. La decidindan novan demandon (ĉu far aŭ fare de) traktas alineo 3.
Via tasko:
1. Klarigu, kial la vortumo de alineo 3 estas malmodela.
2. Revortumu alineon 3 tiel, ke ĝi estas konforma al la sistemo kaj lingvaĵo de la Fundamento.
Bonan amuziĝon kaj sukceson!
La principo de klareco kaj la kromdeklaro pri la nomo Zamenhof
-
Se vi sekvis la antaŭajn blogerojn pri la Fundamenta principo de klareco la nuna tasko estos fac…
-
07 Sep 2015
La sufikso -ism: ĉu oficiala jam de 1914?
-
En mia lasta blogero mi parolis pri la rilatoj inter la Fundamentaj principoj de unueco kaj kla…
-
07 Sep 2015
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
538 visits
La principo de klareco kaj la decido pri far / fare de
La decido alludita en la titolo estas de 1986 kaj laŭorde publikigita en Okt. 1987, poste (per iom ŝanĝita vortumo) denove publikigita en 1992. Malgraŭ tio ĝi kaŭzas demandojn, tuŝantajn la Fundamentan principon de klareco ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
La kerna punkto estas, ke AdE en alineo 3 faras nur iun konstaton aŭ aserton ("plej ĝenerale akceptita formo estas"). Sed mankas la konkludo, nome la rekomendo: "(pro tio) estas rekomendate" aŭ per aliaj vortoj "(pro tio) AdE rekomendas" aŭ io simila.
Tute banala paralelo: AdE kvazaŭ diras "morgaŭ pluvos". Sed laŭ la principo de klareco, ĝi eksplicitu la konkludon el tio, nome: "morgaŭ pluvos, mi rekomendas, ke vi kunportu pluvombrelon".
Pkt. 3 diras "la plej ĝenerale akceptita formo estas 'fare de'". Tion oni povas interpreti kiel "la plej ĝenerale akceptita - kaj pro tio de AdE sole rekomendata - formo estas 'fare de'".
En la unua publikigo en "La Letero de l' Akademio de Esperanto" (LAE Okt. 1987, n-ro 1, p. [2]) mankas la interpreta noto. Ĝi estas aldonita nur en la denova publikigo en Aktoj III, 1992, p. 73 kaj tekstas:
------------------------------------
"Oni cetere notu jenon:
La voĉdonota teksto (C 151, Aldono B) entenis jenan kvaran artikolon:
4. La uzo de FAR en la sama funkcio estas ankaŭ akceptebla. Ekz-e, la akcepto de la kongresanoj far la urbestro.
Sed dum la tri unuaj artikoloj estis akceptitaj de granda plimulto, la kvara ricevis nur unu voĉon super la tiama absoluta plimulto: **neniu do povas pretendi, ke la Akademio rifuzis la prepozicion FAR**, des pli ke la artikolo 3 aludis aliajn formojn ol FARE DE.
Tamen la pozitive voĉdoninta Prezidanto [Albault] decidis apliki la regulon de la 2/3 al tiu demando, kiel al lingva novaĵo (art. 23 de la Statuto); efektive li volis per tio eviti senfinajn diskutojn, ĉar pluraj forte deklaris sian oponon al oficialigo de FAR, pro tio ke estas tute nekutime retroderivi kaj krei prepozicion el „verba radiko“ aŭ el kiu ajn alia radiko; aliaj dume kaj ne malpli forte subtenis la ideon, ke por tiu evidenta kaj escepta bezono la lingvo sukcesis krei al si oportunan kaj taŭgan rimedon el si mem, t.e. sen elekstera deprunto.
Aliparte la Direktoro de la Gramatika Sekcio [Duc Goninaz] kontestis, ke temas pri lingva novaĵo."
------------------------------------------
La kerno de tiu tohuvabohuo estas "neniu do povas pretendi, ke la Akademio rifuzis la prepozicion FAR".
Ankaŭ tiu klarigo estas malklara. AdE ne "rifuzas" vorton, ĝi (sole kaj nur) "malrekomendas" ĝin - kaj nenio alia. Pli trafa cetere estas "aserti" anstataŭ "pretendi" (?!). Supozeble Albault volis diri:
"neniu do povas *aserti, ke la Akademio *malrekomendis la prepozicion FAR"
Se tiel estas, tiu noto estas rekte kontraŭa al la supozenda interpreto de pkt. 3:
"la plej ĝenerale akceptita - kaj pro tio de AdE sole rekomendata - formo estas 'fare de'".
Aŭ AdE rekomendas nur FARE DE, kaj do malrekomendas FAR, aŭ ĝi diras, "ni ankaŭ ne scias, faru laŭ vetero kaj cetero", t.e. ambaŭ formoj estas egale bonaj.
Sed - damne - ne estas nia tasko pene eltrovi, kion AdE eble aŭ eble ne volis diri al ni. Estas la "sankta devo" de *AdE* esprimi sin klare. Tiun devon la Fundamento preskribas al ĝi.
*AdE* "metu finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi ..." [A 3.3]
Tiun celon AdE sendube ne atingis per la decido pri FARE DE / FAR. Pro tio la tuta decido taŭgas al preskaŭ nenio. Kaj oni povas nur skui la kapon, ke 45-kapa "lingva elito" ne kapablis ekkoni (kaj eviti) tian fuŝon.
;-)) Mi jam estus kontenta, se plimulto de akademianoj konus kaj aplikus la Fundamenton "kune kun la ideoj de sia antaŭparolo" (A 11). Sed pli probabe Z "aperos" sur la paĝoj de la Fundamento, ol la bedaŭrinda Kiselman-Corsetti-cirklo lernos almenaŭ ĝiajn plej bazajn principojn. :-((
Sign-in to write a comment.