Jen, kion la diversaj partoj de la Fundamento (1905) enhavas pri enu':
enu' - s’ennuyer | annoy, weary | sich langweilen | скучать | nudzić się.
enu’o - enu'o je la patr'uj'o, regret de la patrie | a longing for one’s fatherland | Sehnsucht nach dem Vaterlande | тоска по родинѣ | tęsknota za ojczyzną [G 14]
Kaj jen, kion ni trovas pri sopir':
sopir' - soupirer après | fain, long for | sich sehnen | тосковать | tęsknić. – sopiri - soupirer | sigh, long for | sich sehnen | тосковать | tęsknić [FE 29]. Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon) [FE 29].
La vortlisteto fine de § 29 de la Ekzercaro (1898) malsamas do kaj pri la franca kaj pri la angla traduko de sopir' en la Universala Vortaro (1893). En la franca forfalis la prepocizio "après", en la angla "fain" estis anstataŭigita per "sigh". La Akademiaj Korektoj en 1914 plie ŝanĝis la anglan rubrikon per "long for, yearn", la germanan per "sich sehnen, seufzen" kaj la polan per "tęsknić, wzdychać". En la nuntempa germana seufzen simple signifas (ek-)ĝemi kaj la aldono ŝajnas al mi pli konfuziga ol klariga por homoj el 2010. La neklareco evidente originas en la du sencoj de la franca etimo soupirer: soupirer - (ek-)ĝemi, soupirer après la paix, le calme, quelqu'un - sopiri je paco, trankvilo, iu. Tion jam ekkonis De Beaufront, kiu - ĉu post korespondado kun Zamenhof? - klarigis en sia vortaro Esperanto-Franca (1902-1904): "soupirer (pas au physique, c'est : ekĝemi ; mais dans le sens moral d'exprimer une peine, un regret, un désir)" [ne en la korpa senco, tio estas ekĝemi, sed en la morala senco esprimanta penon, bedaŭron, deziron].
Kaj tio perfekte kongruas kun la frazo en § 29 FE: "Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon)." Nenia dubo: Devus esti "sopiro je la patrujo", paralele al "sopiro je mia perdita feliĉo". Tion klare indikas la tradukoj en la kvin Gramatikoj. "Enuo" en tiu kunteksto estas nete "malĝusta". Nu, ni tamen scias, ke laŭ difino kaj Bulonja Deklaracio, nenio povas esti "malĝusta" en la Fundamento. Temas do pri norm-kolizio. Kiel solvi ĝin?
Tre surprize, eĉ André Albault ne prikomentas la detalon, nek en siaj Lingvaj Rimarkoj en la libro-forma eldono de la Fundamento (1963/1991), nek en sia tiea Kompara Teksto de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko. Ĝi baziĝas precipe sur la traduko de la Gramatiko fare de Zamenhof mem, aperinta en la Fundamenta Krestomatio. Jen specimeno el § 14 G:
"14. Ĉiu prepozico havas [39] difinitan kaj konstantan signifon [40] [ĉĉ]; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas [41] [dd]; ekz-e: ĝoj'i je tio (fagrp); rid'i je tio (fagr); enu'o je la patr'uj'o (fagrp); mal'san'a je la okul'o'j (p). ..."
La piednotoj estas de Albault:
[39] La franca aldonas: en Esperanto; la angla aldonas: en la internacia lingvo.
[40] La franca aldonas: kiu fiksas ĝian uzon. Pri prepocizio da, vd. ...
[41] Pri je, vd. ...
[ĉĉ] Pri prepocizioj ... vd. Lingvaj Respondoj ...
[dd] Pri je vd. Lingvaj Respondoj n-ro 111 (fino de la artikolo).
"fagrp" signifas en ĉiuj kvin Gramatikoj. Ni do unurigarde vidas, ke krom la Pola Gramatiko ĉiuj havas la ekzemplon "ridi je tio", dum la Pola havas anstataŭe "malsana je la okuloj". Sed nian "enuo je la patrujo" ĉiuj havas - dum Albault komenton pri ĝi malhavas.
enu' troveblas jam en la Unua Libro de 1887, kaj en la posta § 14 (t.e. ekzemple en la germana eldono C.6, p. 47), kaj en la aldonita Vort,ar,o por German,o,,j (unu folio): "enu sich langweilen". sopir' tie ankoraŭ mankas inter sonor kaj sort. Ĝi eniris la lingvon nur per la vortaro Rusa-Internacia de 1889: тосковать sopir' (p. 204, kaj poste laŭ la kutima vojo tra Meza Vortaro - MV - Esperanto-Germana 1889 en UV 1893). Kie do okazis la eraro pri enu'? En la unua Unua Libro, la rusa. Albault ne jam disponis pri la bonega Etimologia Vortaro de Esperanto de Ebbe Vilborg. Por ni la eta enigmo dank' al nia sveda erudiciulo estas solvita en eĉ ne du minutoj:
En volumo E-Ĵ (1991) ni legas sur p. 26:
"La semantika malakordo inter la gramatika parto kaj la vortaro en Unua Libro - Rusa ... (gramatiko [p. 39] enuo "toska" [тоска] = "'sopiro', vortaro enu' "skuĉat'" [скучать] = 'enui') fontas en kroma senco de Rusa skuĉat' / скучать (kun prepozicio po plus lokativo, dativo = 'sopiri je'). El Unua Libro - Rusa transiris la signifo 'sopiro' al la respondaj sekcioj en Una Libro - Pola, Franca, Germana, kie ĝi aperas neeksplikebla."
Jes, neesksplikebla, tamen nun klarigita dank'al doktoro Vilborg. "Eraro" en nia laŭdifine senerara Fundamento, dekomenca malkoheraĵo neniam korektita de Zamenhof kaj post la Bulonja Deklaracio nun "eterna". Zamenhof klare konsciis pri tio, tamen por li pli gravis kontinueco ol ĝusteco: "Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon" (Antaŭparolo).
Eble vi ekĝemas pri la malfacileco interpreti la Fundamenton, eble vi sopiras je pli kohera baza dokumentaro, malsama al nia, kie kerno estas kovrita per pluraj postaj tavoloj kaj historiaj eraroj konservitaj kvazaŭ sub sedimentoj. Sed espereble vi ne enuis pri nia eta arkeologiaĵo, per kiu ni volis satigi la enuon - aŭ prefere sopiron - je la ĝusta kompreno de l' Fundamento.
Sign-in to write a comment.