Po jam troveblas en la Unuaj Libroj de 1887 (UL). Jen apudmeto en la kvin referenc-lingvoj:

  • po - по (при числительныхъ) | по (при числительныхъ) | po (przy liczebnikach) | à (à deŭx etc.) | (bei Zahlwörtern) zu | formes dividive numerals; f. in. kvin - five; po kvin - five ... each

La ordo de la lingvoj estas iom malsimila al tiu, kutima al ni pro la Universala Vortaro (UV 1893). Ĝi nome sekvas la aper-ritmon, pro kiu oni ankaŭ parolas pri "N-ro 1 ĝis 5" de l' esperantaj libroj. Unue staras la 1-a eld. de la Unua Libro en la rusa. Sekvas la 2-a rusa eldono. Ŝanĝo pri po ne okazis, tiupunkte ambaŭ eldonoj estas identaj. Poste pola, franca, germana kaj angla UL, la angla estas la pra-eldono kun la multaj fuŝoj pri la angla. La etimologio de po evidente estas la rusa kaj pola по / po. Atentu, ke la germana jam estas duba. Anstataŭ zu devus esti je ("ich gebe jedem meiner Kindern je [do ne zu] drei Äpfel"). Aparte atentu la francan kaj anglan tradukojn.

Jaron poste ni trovas ĝin en la unua libro tute skribita en Esperanto, en la Dua Libro (DL 1888), nia "pra-Ekzercaro". Estas la unua apliko en frazo. Atentu jenajn tri punktoj:

  1. la ekzempla numeralo (kvin) estas la sama kiel en la angla UL (kvin);
  2. DL 1888 uzas la "strangan" vorton dolaro, kiu poste ne estos fariĝinta Fundamenta vorto (malsame kiel ekzemple centimo, pfenigo kaj kopeko k.a.);
  3. kaj ĉefe atentu la akuzativon de dolaroj:
  • Al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn [DL 3].

Apenaŭ dubo: Tiu estas "lingva respondo", probable al demando de usona korespondinto de Zamenhof, kiu demandis pri "formes dividive numerals; f. in. kvin - five; po kvin - five ... each" en la angla UL.

Ankoraŭ jaron poste, en 1889, aperas la Rusa-Esperanta (RE) kaj mallonge poste la (inversiga) Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV). La stranga zu anstataŭ je restas neŝanĝita [1]:

  • RE: по sur; post; po.
  • MV: po (bei Zahlwörtern) zu.

El MV 1889 fariĝis UV 1893, kiu fariĝis Fundamenta en 1905.

  • UV: numéral distributif qui a le sens de: par, au taŭx de, sur le pied de | by (with numbers) | (bei Zahlwörtern) zu | по (при числительныхъ) | po (przy liczebnikach).

Malmulte surprize la rusa kaj polaj rubrikoj estas senŝanĝe la samaj kiel en UL 1887. Iom strange ankaŭ la misa germana restis, korekto de zu al je ne okazis [1]. Sed la franca kaj angla tradukoj estas tute novaj.

En 1894 aperis la 1-a eld. de la Ekzercaro (FE), en 1898 la 2-a ŝanĝita. Ni plur-kaze vidis, ke Zamenhof uzis la lecion-finajn vortlistojn precipe de la 2-a eldono por korektoj, konkretigoj kaj disambiguigoj de vortoj el la UV 1893. Sed vortara artikolo pri po mankas en FE, troviĝas nek en la unua, nek en la dua eldono! En la du lastaj frazoj de § 14 FE temas pri po. Ĝi do devus aperi tute fine de § 14 inter ataki kaj paĝo. Sed tie estas nenio! La ŝancon ankoraŭfoje klarigi la vorton, nekutiman por parolantoj de okcidentaj, precipe latinidaj lingvoj, Zamenhof maltrafis. Ĉio, kion ni trovas estas tiuj du lastaj frazoj de § 14 kun la ŝanĝo de akuzativo al nominativo:

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.
  • Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

Denove apenaŭ dubo: Ankaŭ tio estas "lingva respondo", stato 1894 kaj neŝanĝita ĝis 1905. Ni povas esti tiel certa, ĉar ni fakte havas "Lingvan Respondon" en La Esperantisto 1891, p. 7 (= n-ro 79) pri la demando de la kazo post po:

"Inter la esprimoj “doni po 2 pecojn” kaj “doni po 2 pecoj” estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto “po” la “pecoj” jam ne dependas rekte de la “doni”, ni konsilas uzi post “po” (tiel same kiel post “da”) la nominativon (“doni po 2 pecoj”). Alia kaŭzo por tiu ĉi konsilo estas ankaŭ la cirkonstanco, ke laŭ nia opinio “ĉie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon”.

Kaj por praktike montri la konsekvencon de tiu opinio de 1891, ni havas la du frazojn en FE 1894.

Sed, ho ve!, ankoraŭ ne ĉio estis klara. Certe ne por franc-parolantoj, kiuj uzas aliajn strukturojn por esprimi tion, kion oni esprimas en slavaj lingvoj kaj en Esperanto per po. Kiel ni scias, De Beaufront, prepare al sia vortaro Esperanto-franca de 1901, insiste korespondis kun Zamenhof pri neklaraĵoj. Jen la rezulto (vidu la bildon, dekstre).

Ni unurigarde vidas, ke la tradukoj denove ŝanĝiĝis. Nek la à de 1887, nek la par de la UV 1893! Anstataŭe aldone à raison de. Kaj prave kaj lojale! (se mia limigita kono de la franca min ne trompas). Precipe la misa par de la UV estas misgvida kaj erariga por franc-lingvanoj. Sekvas du ekzemplo-frazoj, aplikoj, ĉar la verko de De Beaufront ja estas (miaimprese bona) vortaro, dum UV nur vortlisto. La unua ekzemplo evidente estas inspirita de la dolaro-frazo el la pra-Ekzercaro de la Dua Libro 1888. El dolaroj fariĝis frankoj, el laborantoj "ili", la nominativo restis. La dua ekzemplo estas iom revortumigita versio de la libro/paĝo-frazo el § 14 FE 1894. Nur la infanoj kaj la pomoj mankas.

Fino bona, ĉio bona, ĉu? Tamen ne! Kiel ni scias, Zamenhof ne plu adaptis la UV 1893, sed lasis ĝin tia-kia por la Fundamento en 1905. Jen kaj jen li ankoraŭ iom flikis, plibonigetis en la lecion-finaj vortlistoj de FE 1898 - iom kaŝite, sed tamen, almenaŭ ja. Tamen ne pri la "malfacila" po! Kaj ĉiukaze, la klarvido de Beaufront venis tro malfrue, en 1901 erst. Sed de 1898 Zamenhof ankaŭ frostigis la Ekzercaron. Neniu adapto plu ĝis Fundamentigo en 1905.

Restis do precipe la misgvida par el 1893 en la Fundamento. Kaj ĉar fidelaj verdstelanoj konsultis la Fundamenton, do la staton de 1893, sed ne la pli klaran kaj seneraran de De Beaufront de 1901/1904, ili estis ... erarigitaj. Dua Lingva Respondo de Zamenhof pri po fariĝis necesa en 1908. Fakte ĝi estas eĉ la pli baza, pli principa ol la respondo de 1891 pri la detal-demando de la ĝusta kazo post po:

"La vorto “po” antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj kune, sed al ĉiu aparte; ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiu el ili aparte ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; ili vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri “je 80 centimoj po funto” aŭ “30 mejlojn po horo”, sed oni devas diri “po 80 centimoj por (ĉiu) funto”, “po 30 mejloj en horo”.

La Revuo, 1908, Aŭgusto = LR 137; kursivigo en la originalo, do de Zamenhof.

Sed ankaŭ tio ne plu multe helpis, jam 'stis tro malfrue. La Respondo ofte ne estis ĉemane, eĉ lernolibroj kaj gramatikoj multfoje estas ne tre klaraj pri po kaj esperantistoj eraras ĝis nia epoko, kiel montras la ekzemplo de Michael. Ak. André Cherpillod skribis ne malpli ol 19 densaj paĝoj pri la temo, sed la broŝuro apenaŭ estas konata. Vulgare oni povas diri: Kien fekas la diablo unu fojon, tien li ankaŭ pliajn fojojn fekas.

Sed, ĉar vi nun konas la historieton de la eble plej fama Fundamenta akcidenteto, vi certe povas respondi jenan demandon de Cherpillod (kaj doni viajn argumentojn, por ke ni vidu, ke vi ne simple divenas). Kiu(j) el la sekvaj du frazoj kun politre estas malĝusta(j)?

  1. oni vendas tiun ĉi vinon nur politre
  2. enmiksi unu kuleron politre

Agrablan cerbumadon al vi!

------

P.S.: Legu ankoraŭ la daŭrigon tie ĉi: La kor-varmiga vorto.

------

[1] Stranga tio estas precipe, ĉar intertempe aperis la unua detala gramatiko de Esperanto, nome tiu de Ludwig Meier de 1891. Jam Meier ĝuste tradukis po per germana je, vd. la bildon (klaku ĝin por pligrandigi la tekston).