Hodiaŭ mi telefonis kun kolego en Vieno. Subite li uzis la vorton unmündig (neplenaĝa).
- Kio? Ĉu vi povas ripeti?
- He? Nu, unmündig, kompreneble - li ripetis en sia ĉarma onda akĉento viena.
- Ach so! - mi raŭke prusis.
Kiam mi remetis la aŭskultilon sur la aparaton, en mia menso ekformiĝis bildo de saĝa, afabla profesoro japana, kies prelegojn mi vizitis antaŭ multaj jaroj. Li mirinde bone parolis la germanan, tamen kun facile aŭskultebla melodio de Vieno, ĉar tie li lernis ĝin. Krome en liaj lecionoj daŭre iuj Rauchfangkehrer stumplis en Stiegenhaus, akcidentoj, kiujn miavilaĝe oni priskribus per Schornsteinfeger kaj Treppenhaus (kamen-purigistoj en ŝtuparejo). Kiam la memoro estis fariĝinta tute klara, mia iama instruisto rigardis min rekte en la okuloj.
- Zamenhof studis en Vieno, Bernardo, ne en Berlino - li trankvile kaj enigmo-vizaĝe diris.
- Eh ..., aligato, sinjoro profesoro - mi murmuris, sed li jam estis for.
Jes, en Vieno, do. Tie de post 1812 ĝis hodiaŭ validas la Ĝenerala Civila Kodo (ABGB). Kaj ĝi ankaŭ validis en tiuj partoj de nuntempa Polando, kiu apartenis al la Habsburga Monarkio ekde 1772 kaj 1795. Eĉ pli: Ĝi restis valida leĝo en Polando ĝis 1965! § 21 ABGB 1812 difinas
- Kinder: homoj malpli aĝaj ol 7 jaroj
- Unmündige: homoj malpli aĝaj ol 14 jaroj
- Minderjährige: homoj malpli aĝaj ol 24 jaroj
Nuntempe Minderjährige laŭ ABGB estas homoj malpli aĝaj ol 18 jaroj, Unmündige malpli aĝaj ol 14 jaroj. Sed ĝis nun la termino mündig ekzistas en la aŭstra (kaj svisa) leĝoj, sed ne en la germana [1]. Nu, Zamenhof ne estis juristo kaj certe ne volis imiti la sistemon de la aŭstra ABGB per plen'aĝ'. Sed ja la termino mündig estis ankoraŭ aktuala termino en la 1890-aj jaroj - se ne en Germanio, ja en la germana de Aŭstrio!
Uf! Ek, ni do relegu la germanan de la Fundamento, ĉu ni eble trovos pliajn aŭstrismojn. Ĉu "selbander" vere estis ĝenerale arkaa jam fine de la 19-a jarcento aŭ arkaa nur en Germanio, tamen ne jam en Aŭstrio? Kaj kion pri vezir' Vezier? Ĉu arkaismo aŭ aŭstra lingvo-uzo?
Rezoninte ĝis ĉi tie, mi komprenis, kial mia ŝatata japana profesoro rigardis min tiel enigmo-vizaĝe ... kaj kial li malaperis tiel rapide. Kiu helpos al mi nun?
-----
[1] Escepto estas nur la titolo de § 1303 BGB: "Ehemündigkeit".
Pri la jida: mi certas ke la vorto mündig ne ekzistas en ĝi. Almenaŭ la tradukilo de Google tradukas la germanan mündig al la jida kiel FUN CAJT.
Bernardo has replied to Milokula KatoRigardu: por signifi manĝejon kie oni estas priservata Z. prenis la rusan fremddevenan vorton restoracija => restoracio. Dume la rusa forĵetis ĉi tiun formon kaj alprenis iom alian restoran. Do la verda lingvo restis kun la antikvaĉa fundamentaĵo.
La samo okazis kun la vorto kupeo (=vagonero). La germana forĵetis (favore al Abteilung) la francdevenan vorton, dum la nuntempaj francoj eĉ ne komprenas ĝin tiusence (compartiment). Nur la rusoj (eble iuj aliaj) uzas tiuforman vorton.
Mi supozas, ja scias, ke Zamenhof lernis la germanan unue el libroj, parte tial, ĉar ankaŭ lia patro jam regis ĝin, do L. L.Zamenhof okupiĝis pri la lernado de la germana longe antaŭ ol li praktikis ĝin ankaŭ parole en Vieno, sed influon tiu viena tempo sendube havis al li, kompreneble.
Mia precipa laŭdo pri tiu ĉi artikolo, kiu repensigas min pri ofte malatentata flanko de lingvoj. Mi trovis multajn faktojn pri B.Traven per tio, ke mi sekvis al liaj biografaj spuroj, foje foje mi ankaŭ kvazaŭ
perdiĝis en ĝangalo de veroj kaj duonveroj, de mensogoj kaj fantaziaĵoj, kaj tamen la historia kaj biografia fonoj estas tre gravaj por pli bone kompreni homon.
Salutas Cez!
Bernardo has replied to Hans-Georg Kaiser clubCetere tute klara nord-germana vorto estas:
sabat' - samedi | Saturday | **Sonnabend** | суббота | sobota. — sabato - samedi | Saturday | **Sonnabend** | суббота | sobota [FE 20]. ― Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo [FE 20].
Du fojojn "Sonnabend" anstataŭ la sud-germana "Samstag" (nuntempe probable pli kutima, almenaŭ tiu vorto, kiun oni kutime uzas en la televidaj novaĵelsendoj).
Restas malklara bildo, eble Jens pravas.
kamen' - cheminée | fire-place | Kamin | каминъ | kominek. — kameno - cheminée | fire-place | Kamin | каминъ | kominek [FE 25]. ― Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono [FE 25]
o kamen'tub' - cheminée | chimney | Schornstein | дымовая труба | komin.
tub' - tuyau | tube | Röhre | труба | rura. — tubo - tuyau | tube | Röhre | труба | rura [FE 40].
o tubeto - ... tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo [FE 40].
o kamen'tub' - cheminée | chimney | Schornstein | дымовая труба | komin [UV kamen’].
Sign-in to write a comment.