Kutime oni nur rigardas en la Universala Vortaro (UV 1893), kiu fariĝis parto de la Fundamento (F-to 1905). Tie ni trovas:
man' - main | hand | Hand | рука | ręka. {ANAT}
Mi prenis ĝin el la UV, kiel ĝi eniris la Fundamenton de 1905, ne el la memstara verko UV 1893.
La indiko pri la fako {ANAT} (anatomio) estas eksterfundamenta. Ĝin mi aldonis, por ke mi facile trovas vortojn el la sama semantika kampo, tie ĉi "fundamentajn" korpopartojn, ekzemple
dors' - dos | back | Rücken | спина | grzbiet {ANAT}.
femur' - haut de la cuisse | thigh | Schenkel (Ober-) | бедро, ляшка | biodro. {ANAT} — [AK 1914] (Ober)schenkel, Keule.
ingven' - aine | groin | Leisten-, Weichengegend | пахъ | pachwina {ANAT}. ktp.
Tio estas tre helpa, ekzemple por trovi ĉiujn mezur-unuojn en la Fundamento, ĉiujn bestojn, plantojn, malsanojn ktp.
Sed la artikolo pri man' el UV ne estas ĉio, kion la F-to instruas pri man'. La vorto ankoraŭ plurloke aperas:
— mano - main | hand | Hand | рука | ręka [FE 7]. — man' - рука | ręka [UV eg’]. — mano - рука | ręka [FE 13 eg’]. — [UL] — [AK] рука (кисть)
nome en la vortara listo fine de § 7 de la Ekzercaro (FE 7 - tie en la formo mano kun -o), krome en UV en la artikolo pri eg' (UV eg' - tie nur la rusa kaj pola tradukoj, la aliaj lingvoj uzas aliajn ekzemplojn por klarigi eg') kaj fine ankoraŭ en § 13 de la Ekzercaro por klarigi eg' (FE 13 eg'). "[UL]" indikas, ke man' jam aperas en la divers-lingvaj eldonoj de la Unua Libro de 1887 kun precize la samaj tradukoj kiel en UV. Ĉe man' ĉiuj tradukoj estas identaj, sed en multaj kazoj - kiel mi jam montris - tiel ne estas, ofte FE korektas malĝustaĵojn de UV. Post "[AK]" sekvas la Akademiaj Korektoj (1914). Ofte temas pri disambiguigoj kiel tie ĉi en la rusa per aldono de "(кисть)". Foje ankaŭ estas veraj korektoj, ĉefe pri la anglaj tradukoj (ekzemplon vd. malsupre).
Poste sekvas la aplikoj de man' en la Antaŭparolo (A) kaj Ekzercaro (FE). Man' ni trovas en ses frazoj en la F-to, du en A, kvar en FE:
— Sed la «Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento [A 5.4]. La «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco [A 5.5]. — Al leono ne donu la manon [FE 7.3]. La mano de Johano estas pura [FE 8.7]. Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj [FE 12.4]. Mi metis la manon sur la tablon [FE 26.8].
Post tio sekvas la kunmetaĵoj kun man' en la F-to. Ĉar man' ja servas en UV kaj FE por klarigi eg' en la rusa kaj pola, ni do havas dufoje tradukojn de manego al tiuj lingvoj, tradukoj kiuj tamen ne estas troveblaj en UV apud man', sed ie kaŝite ĉe eg':
o man’eg’ — ручище | łapa [UV eg’]. — manego – ручище | łapa [FE 13 eg’].
Facile troveblaj estas man'plat' kaj man'um', ĉar ili staras rekte sub man' en la UV. Tamen ne facile troveblaj estas la du apliko-frazoj de man'um' en FE (ankaŭ FE mi citas laŭ la stato de 1905, ne laŭ la memstaraj eldonoj de 1894 kaj 1898):
o man'plat' - paume | palm | Handfläche | ладонь | dłoń. — [AK] palm (hand).
o man'um' - manchette | ruffle | Manschette | манжета | mankiet. — [AK] cuff (of sleeve), wristhand. — Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [FE 35.13]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la ... vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42.10].
Sed tio ne jam estas ĉio. En UV ĉe la artikolo pri ĉirkaŭ ni trovas plian kunmetaĵon kun man', nome tiun:
o ĉirkaŭ'man' - bracelet | bracelet | Armband | браслетъ | bransoletka [UV ĉirkaŭ].
Ankaŭ ĝin mi do kopiis en la artikolon pri man'.
Kaj jen tio fine estas ĉio, kion ni lernas pri man' en la Fundamento. Pliaj trafoj ne ekzistas.
Resume
Se vi kontrolas en UV vi trovas tion:
------
man' - main | hand | Hand | рука | ręka.
o man'plat' - paume | palm | Handfläche | ладонь | dłoń.
o man'um' - manchette | ruffle | Manschette | манжета | mankiet.
------
Sed fakte la Fundamento havas tion, kiel ni per unu rigardo konstatas en la Apudmeta Inventaro:
------
man' - main | hand | Hand | рука | ręka. — mano - main | hand | Hand | рука | ręka [FE 7]. — man' - рука | ręka [UV eg’]. — mano - рука | ręka [FE 13 eg’]. — [UL] — [AK] рука (кисть) — Sed la «Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento [A 5.4]. La «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco [A 5.5]. — Al leono ne donu la manon [FE 7.3]. La mano de Johano estas pura [FE 8.7]. Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj [FE 12.4]. Mi metis la manon sur la tablon [FE 26.8].
o man’eg’ — ручище | łapa [UV eg’]. — manego – ручище | łapa [FE 13 eg’].
o man'plat' - paume | palm | Handfläche | ладонь | dłoń. — [AK] palm (hand).
o man'um' - manchette | ruffle | Manschette | манжета | mankiet. — [AK] cuff (of sleeve), wristhand. — Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [FE 35.13]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la ... vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42.10].
o ĉirkaŭ'man' - bracelet | bracelet | Armband | браслетъ | bransoletka [UV ĉirkaŭ].
------
Sign-in to write a comment.