La ĉefa (ne sola) trovloko de la principo de efektiva neceseco estas en la naŭa alinio de la Antaŭparolo (miaj substrekoj):
_______________________________________________________________________
[9] Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole
riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam
multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].
_______________________________________________________________________
Viaj taskoj
1. A 9.1 priskribas antagonismon, ŝajnan kontraŭdiron de du celoj de la Fundamento ("ne malhelpante tamen"). Skizu la du kontraŭajn, inter si rivalantajn interesojn de la Fundamento.
2. A 9.2 - A 9.3 preskribas, ke por ĉia "perfektigado" devas ekzisti "efektiva neceseco". Klarigu la nocion "perfektigado". -- Noto: Tio estas facila demando, ĉar la senco estas rekte konkludebla el la vort-senco.
3. En pluraj Lingvaj Respondoj Zamenhof parafrazas la nocion "efektiva neceseco" per (i.a.) jenaj vortoj: „neniam konsilus uzi [iun vorton] tute senbezone“, „tre grava bezono“, „ekzistas absolute nenia neceseco“, „ekzistas nenia grava kaŭzo“ k.s. En 1906 li skribis pri "... reformoj, kiuj prezentas plibonigon ne sole efektivan kaj senduban,sed ankaŭ sufiĉe gravan por la praktika uzado de la lingvo ...". Klarigu la signifon de la nocio "efektiva neceseco". -- Noto: Tio estas malfacila demando, ĉar la intencita senco estas deduktebla nur el la tuta sistemo de la Fundamento kaj el la cititaj Zamenhofaj klarigoj. Komencu viajn pripensojn per la demandoj: Grava bezono je "perfektigado" ekzistas, se per ĝi oni atingas kion? Inverse: Ne ekzistas grava bezono je "perfektigado", se per ĝi oni atingas nur kion? "efektiva" en rilato al kio?
4. La Akademio ricevis leteron de sinjorino Bonin-Novemul el Berlino, en kiu ŝi "urĝe kaj energie postulas, ke la Akademio finfine oficialigu la vortojn dojĉo, dojĉino kaj Dojĉlando kaj elĵetu la ĝisnunajn fuŝajn formojn germano, germanino, kaj Germanujo el la Fundamento." "Jam venis la tempo," ŝi daŭrigas, "ke en nia interfratiĝa lingvo ni nomu la popolojn per la nomoj, kiujn ili uzas por si mem." Kaj plue: "Pro mia multjara sperto kiel Esperanto-instruistino mi estas firme konvinkita, ke estas ĉefe tiu konstanta malrespekto al la sentoj de ĉiu dojĉino kaj dojĉo, kiu ĝis nun malhelpis la finan venkon de nia kara lingvo en Dojĉlando".
Por prepari oficialan respondon de la Akademio, vi estas taskigita verki ekspertizeton, kiu respondu (nur) la demandojn, ĉu la "postulo" de sinjorino Bonin-Novemul konformas al la principo de "efektiva neceseco" en la senco de A 9 kaj ĉu la Akademio rajtas plenumi ĝin laŭ la vidpunkto de tiu principo.
Kromaj taskoj
5. Krom en A 9 la Fundamento alludas la principon de "efektiva neceseco" ankoraŭ plurloke. Notu la vortumojn kaj precizajn trovlokojn de ĉiuj trafoj.
6. Kiun alian principon de la Fundamento la "postulo" de sinjorino Bonin-Novemul eble tuŝas? -- Noto: La vorto "german-" / "German-" troveblas plurloke en la Fundamento, i.a. en FE 34: Germano - Allemand | German | Deutscher | Нѣмецъ {de 1918: немец (minuskle)} | Niemiec [FE 34]. Detalojn vd. en BK II.
7. Ĉu la Akademio rajtas plenumi la "postulon" el la vidpunkto de tiu principo? Se ne, kion alian ĝi rajtas fari? Motivigu vian respondon per argumentoj (citaĵoj) el la Fundamento.
8. Imagu, ke la saman leteron skribis sinjoro Probal Modernul el Mumbajo. Li tamen postulas oficialigon de Barato anstataŭ la ĝis nun kutima Hindujo / Hindio. Ĉu la "postulo" malkonformas al iu principo de la Fundamento? Ĉu la Akademio rajtas plenumi la "postulon"?
9. Verku proponojn por respondleteroj de AdE al sinjorino Bonin-Novemul kaj sinjoro Modernul.
Bonan amuziĝon kaj sukceson!
"... 'efektiva neceseco' por "ĉia 'perfektigado' ..."
-
Alineo 9 de la Antaŭparolo al FdE, do de la "baza principaro" de Esperanto, estas la ĉefa bremso k…
-
10 Sep 2015
... vortoj "komune uzataj de niaj plej bonaj verkistoj" ...
-
En sia raporto al la Pariza Kongreso 1914, la "Direktoro pri la Komuna Vortaro" Th. Cart uzas la s…
-
08 Sep 2015
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
508 visits
Sinjorino Bonin-Novemul el Dojĉlando
En la venonta "leciono" mi parolos iom pri la Fundamenta principo de efektiva neceseco (A 9). Sed mi pensis, ke vi eble jam antaŭe ŝatus legi la koncernajn demandojn ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
"[8] 2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [A 8.1]."
kaj
"... aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj ... [A 10.4]".
AdE rajtas nur aldoni ("pligrandigi") al FdE, neniam ŝanĝi aŭ eĉ forstreki! (principo de netuŝebleco).
Do AdE rajte ne povus plenumi la "postulon" (deziron) de sinjorino Bonin-Novemul ("elĵeti"), eĉ se ĝi volus. Se ĝi tamen farus, ĝi lezus la principon de netuŝebleco. Post la principo de unueco, ĝi estas la eble dua plej grava principo de FdE.
Ankaŭ por AdE validas:
"Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! [A 1.4] Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto [A 1.5]."
A 1.5 ankaŭ kreas (moralan) devon de la esperantistoj: Ili devas "energie batali" kontraŭ AdE, kiu estas malfidela al la Fundamento. Alivorte: La komunumo de esperantistoj estas la "suvereno" pri "ĝusta Esperanto". AdE estas nur la "kelnero", kiu servu al la esperantistoj. La Fundamento nelaste ankaŭ protektas Esperanton kontraŭ malfidela AdE. Tio - bedaŭrinde - ne estas teoria demando, sed ekzistaj pluraj okazoj en la 110-jara historio de LK kaj AdE, en kiuj A 1.5 devis esti aplikata.
Nu, se AdE volus fari tion, la kondiĉoj de A 8.1 devus esti plenumitaj, t.e. laŭ la opinio de AdE la vorto "german-" devus esti "tro neoportuna".
Ĉu AdE (aŭ pli ĝuste hazarda plimulto ene de AdE) povus laŭ propa bontrovo libere decidi, ke la formo malnova "german-" estas "tro neoportuna"? --
Ne! La formulo "tro neoportuna" plusendas, referencas al la principo de "efektiva neceseco" en A 9. Ties kondiĉoj ne estas plenumitaj. AdE do eĉ ne rajtus (nur) rekomendi uzadi la formon novan "doĵc-" paralele kun la formo malnova "german-". AdE ne estas libera, decidi kion ĝi volas, sed ligita (submetita) al la preskriboj de la Fundamento.
Nur rande: Tiun ligitecon al la preskriboj de FdE oni nomas la "principon de leĝeco". Pri ĝi mi ankoraŭ ne verkis blogeron. Kiu jam nun interesiĝas pri ĝi, legu A 3.1:
"... ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la **kapricoj de tiu aŭ alia persono [eĉ ne de tiuj de AdE]**, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari **arbitre** **laŭ persona bontrovo** ian ŝanĝon aŭ aldonon [A 3.1]."
La studento ekkonu, ke -- malsame kiel en la okazo de german- -- hind- **ne** estas Fundamenta (sed nur "tradicia") vorto, do ne laŭdifine "eterne ĝusta" kaj aparte protektita. Tial aliaj reguloj de FdE estas aplikendaj. Pri ili mi ankoraŭ ne verkis blogerojn. Pro tio temas nur pri "kroma tasko", kiu transiras la sferon de la jam instruita. Tie ĉi pro tio nur kelkaj alludoj:
Oni povas diskuti, ĉu la proponita vorto Barat- estas vorto fremda en la senco de R 15 aŭ nova vorto en la senco de A 7 aŭ - eble tamen - formo nova en la senco de A 8. Oni devus referenci al la Dua Rekomendo pri Landnomoj el 2009, kie ĝi estas menciita kiel kromformo: "Hindujo/Hindio* (= Barato) IN" kaj konsideri eble ankoraŭ aliajn aspektojn.
Pro via respondo, Andreas, mi intertempe konvinkiĝis, ke la nuna vortumo de demando 8 estas tro vasta, ĉar la respondo tro kompleksa. Pli bone estus iel limigi ĝin tiel, ke la ĝusta respondo estos "Ne, ĉar malsame kiel "german-", "hind-" ne estas Fundamenta vorto". Sed kiel? Ĉu vi havas proponon?
Sign-in to write a comment.