Ĉion, kion ni ekscias en la Fundamento (1905) pri kolubr', ni trovas en UV 1893:

kolubr' - couleuvre | adder, snake | Hausschlange | ужъ | wąż

La Apudmeta Inventaro montras, ke la radiko ne aperas en la aliaj partoj de la Fundamento, precipe do ne en la Ekzercaro de 1898 (FE). kolubr' iris la kutiman vojon al UV: unuan fojon ĝi estas registrita en la vortaro Rusa-Internacia (RE 1889: ужъ kolubr'; rusa ortografio de post 1918 уж, la -ъ forfalis), poste inversigita en la Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV 1889: kolubr' Hausschlange), fine la tradukoj al franca, angla kaj pola aldonitaj en UV 1893.

Etimologie ĝi devenas de la latina coluber, colubra, kiu donis francan couleuvre, italan colubro kaj hispanan culebra (probable el hind-eŭropa radiko kun la signifo "fleksiĝanta", "kurbiĝanta" [?]).

Simile kiel ĉe la "rusa serpento" elirpunkto de interpreto do estas la kompreno de la vorto en la rusa, kiel ĝi estis uzata en la 1880-aj jaroj. Jam la germana traduko en MV 1889 per Hausschlange ("doma serpento") estas duba. La Akademiaj Korektoj de 1914 proponas "Natter (giftlose ~)" [senvenena]. Hausschlange ne plu estas kutima, rekte komprenebla vorto, ĝi ekzemple mankas en la difin-vortaro de la germana lingvo de Wahrig (1975/1980). Eĉ pli: Jam la tiuepoka enciklopedio de Meyer (4-a eld. 1885-1892) ne havas propran artikolon pri ĝi nek klarigas ĝin ĉe Schlangen (serpentoj), sed uzas ĝin nur dufoje en kunteksto kun Afriko. Jen pri "afrika religio": "... kontraŭe la nigruloj buĉ-oferas al la spiritoj de siaj prauloj ..., kiujn ili kredas vidi en la formo de sendanĝeraj domaj serpentoj" [1]. Natter ankaŭ en la plej fidinda Enciklopedia Vortaro de Wüster (1928) kaj la moderna Esperanto-germana de Krause (1999).

Eĉ malpli helpas la francaj kaj anglaj tradukoj. La Esperanto-franca vortaro de Louis de Beaufront de 1901, kiu klarigas multajn dubajn kazojn surbaze de rekta korespondado kun Zamenhof, senkomente nur ripetas la enskribon de UV 1893: kolubro - couleuvre. La anglaj tradukoj de UV 1893 kiel (espereble) konate ĉiam estas la plej malfidindaj. Tiel estas ankaŭ ĉi-kaze: adder etimologie estas la sama vorto kiel la germana Natter; snake estas simple la supernocio serpento. Sed kiu(j)n serpentojn la angla traduko precize celas? La vortaro Esperanto-angla de Millidge (1912) tradukas per "common snake (harmless), coluber", tiu de Butler (1967) per "group of harmless snakes [grupo de sendanĝeraj serpentoj]" > whip (rat) snake (Coluber)", Wells 1969 per "(harmless) snake", 2010 per "coluber, racer (snake)". Neniu do havas "adder" el la UV 1893.

Fine ankaŭ la pola traduko ne helpas. La vortaro pola-esperanta de Antoni Grabowski de 1910 tradukas wąż simple per ... serpento (!?). La alidirekta Esperanto-pola de Michalski (1959, 1991) havas "kolubr/o zool. połoz (wąż)" (połoz ŝajne egalas al Natter [?]).

Okul-frapas la difinoj de la diversaj tradukoj en la koncernaj tiu-lingvaj Vikipedioj aŭ difin-vortaroj. Estas preskaŭ nur unu komuna elemento: Temas pri zoologie tre malprecizaj vortoj, kutime por senvenenaj serpentoj, foje tamen ankaŭ por venenaj. Kelkaj lingvoj kontrastas ĝin kun la venenaj viperoj, en kelkaj lingvoj ĝi havas kaj ĝeneralan, popularan kaj specifan sencon, jen celas specion, jen grupon de serpentoj. Nia unua difin-vortaro, tiu de Kabe (1911) havas "Kolubro (Zool.). Speco de nedanĝera serpento (Coluber)", kio estas rekta kontraŭa al la angla adder, sinonimo por la venena vipero (Fulcher kaj Long Angla-Esperanta 1921, 1985 konsekvence tradukas ĝin per "vipuro, vipero", Wells 2010 per sola "vipuro").

Simile kiel pri la malgrandaj fiŝoj ankaŭ pri la serpentoj estas iom senesperiga situacio en UV: nek ekzistas fidindaj tradukoj, nek unueca nocio-sistemo en la referenc-lingvoj. Ni do sidas en la pudingo, kie ni jam vidis, ke foje ni uzas etimologie similajn vortojn, kies komuna fasado trompas nin pri la malsamaj sencoj aŭ nociaj enhavoj, ligitaj al la similaj terminoj.

Kial entute tiu por ni ŝajne relative faka vorto en la Fundamento? Sergio Pokrovskij miaopinie indikas la ĝustan vojon: "Ĵus mi pensis, ke la enigma germana traduko en UV (= hejma serpento) ekzakte respondas al la antikva funkcio de ... mi diru ruse уж, ĉar la esperanta formo ne estas fidinda (Natrix natrix, angle "grass snake", PIVe "natriko"): ĝi iam estis "hejmbesto" kiu iam havis la rolon kiun poste transprenis katoj: ekstermadi la musojn en la domo kaj en la grenejoj. Pri tiu ĝia rolo konserviĝis spuroj en la rusa folkloro. ...". Jes, ni ne tro-interpretu la "zoologian taksonomion" de UV. Zamenhof tradukis vortojn el sia tiuepoka ĉiutagaĵo, eble el fabeloj, rakontoj, mitoj, sed li ne celis zoologian ekzaktecon. Indiko por tio estas, ke en la germana Vikipedio la stranga termino Hausschlange aperas ĉefe nur en kunteksto de litova mitologio.

Fine do nia kara PIV (2002, 2005) iel defendeble kaj argumenteble resumas centjarajn pripensojn: "Serpento (Coluber kaj parencaj genroj), senvenena, ... manĝanta precipe musojn, ranojn, fiŝojn k.s. ...". Kaj tio ŝajne estas pli-malpli la signifo de ужъ / уж. Dezirinde estas nur referenco al natriko.

-----

[1] Meyer-enciklopedio 1885-1892: ... dagegen schlachten die Kaffern den Geistern ihrer Vorfahren (Amahlozi), die sie unter der Gestalt unschuldiger Hausschlangen zu sehen glauben, Opfer. ...".