Plej multaj kunmetaĵoj estas kombinoj el bazaj radikoj kun vort-kreaj "sufiksoj". Kelkaj malmultaj estas kombinaĵoj el du radikoj, nome kun arb', ok, scienc' kaj tabl'.

aĵ’

beletr/aĵ/o. Verko beletra.

fek/aĵ/o. Ekskremento eligita el la anuso.

grafik/aĵ/o 1 Bildo grafika: grafikaĵoj ilustris la poemaron. 2 Desegnaĵo prezentanta fenomenojn aŭ abstraktajn rilatojn per kurboj, surfacoj k.s., ofte kun nombraj indikoj: la grafikaĵo prezentis la dividon de la membraro laŭ profesioj.

kod/aĵ/o. Grupo da signoj, prezentanta koditan informon.

pis/aĵ/o. Urino.

ar’

burokrat/ar/o. Tuto de la burokratoj 1 (en unu ŝtato k.s.).

koment/ar/o. Komentario. Kolekto aŭ serio da komentoj 2, precipe tiaj, kiuj celas komprenigi la malfacilaĵojn de teksto aŭ verko: eldono de Korano kun komentaro.

ej’

pic/ej/o. Restoracio aŭ simila ejo, kiu ĉefe vendas picojn.

em’

agres/em/a. Ĉiam preta ataki, aŭ inklina kutime ataki, eĉ ne provokite.

et’

kapsik/et/o. Malgranda ordinare tre akra kapsiko 2. {BOT}

majuskl/et/o. Litero (en alfabeto posedanta majusklojn kaj minusklojn) majuskloforma sed malpli alta ol normala majusklo de la sama serio (proksimume samalta kiel la plej malaltaj minuskloj).

il’

glis/il/o. Senmotora aviadilo, kies flugado dependas de aerfortoj kaj aerfluoj.

komput/il/o. Maŝino por aŭtomata komputado.

ŝalt/il/o. Aranĝaĵo por ŝalti aŭ malŝalti: baskula ŝaltilo; butonŝaltilo.

ism’

burokrat/ism/o 1 Sistemo de (kvazaŭa) regado fare de la burokrataro; administra sistemo, en kiu la burokratoj 1 havas tro da povo aŭ influo. 2 (malŝate) La procedo-troigaj tendencoj de burokrato 2; sistema flegado aŭ apogado de tiaj tendencoj.

skolt/ism/o. La idearo de la skolta movado; tiu movado mem.

ist’

beletr/ist/o. Beletra verkisto aŭ specialisto.

grafik/ist/o. Grafika artisto; profesiulo pri grafiko.

mal’

mal/kod/i. Ekstrakti informon el koditaĵo: malkodi sendaĵon.

mal/konekt/i. Ĉesigi, rompi konekton: malkonekti aparaton.

mal/ŝalt/i. Ĉesigi funkciadon de aparato per tiucela regilo (ŝaltilo).

ne

ne/organik/a. Rilata al ĉiuj substancoj aliaj ol la karbonkombinaĵoj: neorganika ĥemio.

uj’ (arbo)

avokad/uj/o, avokad/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kies frukto estas avokado. (Persea americana.)

gujav/uj/o, gujav/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kreskigata pro sia frukto gujavo. (Psidium guajava.)

mandarin/uj/o, mandarin/arb/o. Arbeto, kies frukto estas mandarino. (Citrus reticulata.) {BOT}

mang/uj/o, mang/arb/o. Tropika fruktarbo indiĝena en suda Azio, kies frukto estas mango. (Mangifera indica.) {BOT}

uj’ (lando)

Brit/uj/o 1 Insulo en Eŭropo, inter Francujo kaj Irlando. 2 Regno, kiu inkluzivas Britujon 1 kaj Nord-Irlandon. Internacia landokodaĵo: GB. {GEO}

Ĉin/uj/o. Lando en orienta Azio, ĉe la Flava Maro, la Orientĉina Maro kaj la Sudĉina Maro, inter Rusujo kaj Birmo. Internacia landokodaĵo: CN. {GEO}

Japan/uj/o. Lando en orienta Azio, insuloĉeno inter Pacifiko kaj la Japana Maro. Internacia landokodaĵo: JP. {GEO}

ul’

ronĝ/ul/o. Tia mamula besto kiel ekz. muso, rato, hamstro, kastoro, sciuro aŭ histriko, kiu havas po du grandajn ĉizilformajn tranĉodentojn en la supra kaj malsupra makzeloj. (Rodentia.) {ZOO}

um’

cic/um/o. Longa cicoforma botelkovrilo kun truo ĉe la pinto, tra kiu infano suĉas lakton.

arb'

avokad/uj/o, avokad/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kies frukto estas avokado. (Persea americana.)

gujav/uj/o, gujav/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kreskigata pro sia frukto gujavo. (Psidium guajava.)

mandarin/uj/o, mandarin/arb/o. Arbeto, kies frukto estas mandarino. (Citrus reticulata.) {BOT}

mang/uj/o, mang/arb/o. Tropika fruktarbo indiĝena en suda Azio, kies frukto estas mango. (Mangifera indica.) {BOT}

ok

bit/ok/o. Grupo de ok bitoj traktata kiel tutaĵo (kiel unuo en komputado k.s.). {KOMP}

scienc'

komput/o/scienc/o. Scienco pri komputado, precipe pri la aŭtomata komputado per komputiloj. {KOMP}

tabl'

tabl/o/tenis/o. Tenisosimila ludo sur speciala tablo, en kiu oni uzas lignajn batilojn kaj tre malpezan plastan pilketon. {SPORT}