Ankaŭ pri la multmerita literatur-profesoro kaj Ak-prez. Waringhien oni povas nur miri. Eĉ reviziitan statuton li publikigis nur jarojn poste - sen dato. Ke li ne vere intimiĝis kun eĉ plej bazaj reguloj de leĝdona proceduro (prilingva) ankaŭ montras alia "formalaĵo". Laŭ la statuto reviziita de li mem, AdE publikigu siajn decidojn en eksplicite tiel nomitaj "Oficialaj Informoj" (OI) - kio ne malhelpis, ke la sama Waringhien liberecane nomis la publikigaĵojn de AdE "Komunikaĵoj de la Akademio". - Formalaĵo nur, kompreneble, tamen malkaŝanta nekomprenon pri la strikte formala karaktero de publikigado, kiu sekvas el la fundamenta Fundamenta principo de klareco.
Simile ankaŭ Albault pekis: Li nomis decidojn de AdE "rezolucioj". Nu, verki rezoluciojn eble apartenas al la taskoj de UEA, sed ne al tiuj de AdE. Ĝi nome verkas nur decidojn pri ĝusta aŭ malĝusta Esperanto, rekomendojn aŭ malrekomendojn pri la lingvo-uzo, aprobojn aŭ malaprobojn pri iuj verkoj el lingva vidpunkto. Punkto fino, nenio alia.
Eĉ pli strange agis la "Direktoro pri la Komuna Vortaro", la instruisto ("profesoro") Grosjean-Maupin en la 1920-aj jaroj. El farita decido de la "lingvo-parlamento", la tiama LK, li publikigis nur tion, kio ŝajnis al li ĝusta kaj simple forstrekis la reston. Neniu publikigo, neniu ekvalido de decido, neniu klareco por la esperantistoj.
Estas ankoraŭ longa listo de tiaj misoj en la historio de AdE, sed ankaŭ modele bonaj periodoj, ekz. dum la prezidantecoj de Boirac (1905-1917) aŭ de Rollet de l'Isle (1930-aj) - malsame kiel en la nuna Corsetti-tempo. Pri ili eble poste. Ĉiu esperantisto - kaj nepre ĉiu akademiano - tamen konu kaj akceptu la celon kaj bazajn decidojn de la Fundamento:
- gardi la unuecon de la lingvo
- al tio servas klareco, "por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi" (A 3.3)
- klareco necesigas laŭordan publikigon de decidoj de AdE
La principo de klareco estas menciita ankoraŭ plurloke en la Fundamento. Oficialaj Aldonoj celas krei klarecon:
"Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2]", t.e. ili fariĝas (samranga) parto de FdE.
Plie: "devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn" (prilingvajn) [A 3.1] - esperantisto "havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos [...] ia klare difinita verko [A 3.2].
_____________________________________________________________________
Pri ĉio ĉi vd. pli detale en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK I).
Sign-in to write a comment.