La eraro estas tradicia kaj troveblas ekz. ankaŭ en la privata verko "Akademia Vortaro" de Bertil Wennergren (AV; bv. atenti, ke malgraŭ sia nomo, AV ne estas oficiala verko de la Akademio kaj bedaŭrinde ankaŭ pri multaj aliaj punktoj nefidinda kaj erariga). Mi mem bedaŭrinde ankaŭ ripetis ĝin en la ĝisnunaj eldonoj de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK).
La Kvara Aldono (OA 4) estis preparita de E. Grosjean-Maupin (GM) kiel "Direktoro de la Sekcio por la Komuna Vortaro" kaj submetita al la Akademio (AdE) en 1928 aŭ 1929. AdE antaŭ 1948 estis "Supera Komisio" de ĉ. 15 membroj de la Lingva Komitato (LK) de pli ol 100 membroj. AdE diskutis pri la propono de GM, kun kelkaj ŝanĝoj aprobis ĝin kaj submetis ĝin al la pleno de LK por fina aprobo. Tiu "Proponata Listo" estas trilingva, kun tradukoj al franca, angla kaj germana. 23 vortoj el la originaj 148 krome havis difinon en Esperanto. Jen kiel specimeno la unuaj du vortaraj artikoloj:
-------
Abiturient-o, élève ayant terminé ses études secondaires, bachelier ; top-form boy in secondary school, who obtained his leaving-certificate examination ; Abiturient ; mezgrada lernanto, kiu finis la gimnazian kursaron, sukcese plenuminte la koncernan ekzamenon.
Abstin-i, être abstinent ; to abstain ; enthaltsam sein, abstinent leben.
-------
"Granda plimulto" de LK aprobis tiun trilingvan liston. La tasko de GM estis nun publikigi tiun decidon de LK. Sed tion li ne faris. Li faris du ŝanĝojn: Li kontraŭstatute kaj arbitre forstrekis 30 vortojn jam aprobitajn de LK kaj li aldonis al la listo tradukojn en la italan, hispanan, portugalan kaj katalunan.
Nu, tiuj tradukoj neniam estis submetita al LK, ĝi neniam vidis ilin, kiam ĝi decidis pri la "Proponata Listo", ĝi simple ne decidis pri la tradukoj al tiuj lingvoj. Nek la tiama statuto rajtigis la Direktoron por la Komuna Vortaro ŝanĝi decidon de LK post ties alpreno, nek LK komisiis GM tiel agi. Decida tamen estas nur la volo de la "aŭtoritata institucio", do de LK, ne tiu de GM.
Kiel konsekvenco oficialaj referenc-lingvoj de OA 4 estas nur la franca, angla kaj germana (oficiale ankaŭ estas la 23 esperantaj difinoj). La tradukoj al la itala, hispana, portugala kaj kataluna estas nur eksterfundamentaj prilaboroj privataj de la teksto oficiale aldonita al la Fundamento.
Ĉar neniu alia OA uzas la katalunan, ĝi do neniam fariĝis referenc-lingvo en iu parto de la Fundamento.
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Jen informcele citaĵo el la enkonduka noto al la neoficiala versio de OA 4 kun la kvar latinidaj lingvoj (miaj substrekoj):
"En la unua kajero (Junio 1929) de Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio ni publikigis la Kvaran Aldonon al U. V., kun francaj anglaj, germanaj tradukoj. Ni [t.e. GM] nun aldonas al ili la italajn, hispanajn, portugalajn kaj katalunajn tradukojn, kiujn ni ŝuldas al S-ro Inglada por la hispana, al S-ro Saldanha Carreira kaj E. Backheuser por la portugala, kaj al S-ro Mario Sola por la kataluna. ...".
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------
La supra teksto baziĝas sur la venonta eldono de Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, kies apero estas planita por Nov. 2015.
La Akademio (ne) respondas aŭ la Direktoro de Nenio
-
Verkante "Akademian Dokumentaron" mi miris, ke mi trovis eĉ ne unu oficialan raporton aŭ alian dokum…
-
24 Aug 2015
Grosjean-Maupin, la junkro
-
Emile Grosjean-Maupin estas plej konata kiel ĉefa aŭtoro de Plena Vortaro (PV 1930), la antaŭulo de…
-
23 Aug 2015
See all articles...
With...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
698 visits
Ĉu la kataluna estas referenc-lingvo de la Fundamento?
"Nu jes, kompreneble, ĝi ja estas uzata en la Kvara Oficiala Aldono de 1929", mi pensis ĝis antaŭ kelkaj tagoj. Sed tio estas malĝusta ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sed Wennergren eĉ ni vidis la demandon nek - konsekvence - liveras iujn argumentoj pri ĝi. Li simple asertas kontraŭ la faktoj, kiel ilin montras la nun retrovitaj oficialaj dokumentoj.
Se AdE volus, ke ankaŭ la latinidaj tradukoj estu oficialaj, ĝi devus voĉdonigi la plenon laŭ la statuta proceduro kaj poste formale komuniku la rezulton al "la esperantistoj".
Praktike tio tamen apenaŭ ion ŝanĝus. La neoficialaj latinidaj tradukoj gardas sian valoron kiel eksterfundamenta interpret-helpo fare de "bonaj verkistoj". Ilia formala statuso estas malpli alta kiel tiuj de la tradukoj francaj, anglaj kaj germanaj. Praktikan ekzemplon, kie la statusa demando estus decida, mi ĝis nun ankoraŭ ne trovis inter la 118 vortoj de OA 4 (tio samtempe estas respondo al la rimarko de Ŭel).
Laŭ mi estus dezirinde kaj sufiĉe, se Wennergren adaptus sian verkon AV.
"Fundamenta estas ĉiu Esperanta lingvoelemento, kiu troviĝas en la verko Fundamento de Esperanto, en ties Universala Vortaro, en ties Ekzercaro, en ties Gramatiko aŭ en ties Antaŭparolo.
Oficiala estas ĉiu lingvoelemento, kiun la Akademio de Esperanto aŭ la antaŭa Lingva Komitato decidis aldoni al la Universala Vortaro."
La diferenco inter "Fundamenta" (celita estas FdE laŭ stato de 1905) kaj "Oficiala" ne ekzistas en FdE. Ĝia Antaŭparolo (A) male klare preskribas:
"Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia
aŭtoritata institucio **enkondukos ilin en la vortaron oficialan**, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2]."
"... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam
ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ... [A 10.4]."
Laŭ la Antaŭparolo ekzistas "Vortaro Oficiala" (VO). Ĝi havas kernon de 1905 kaj - tute samrangaj - postaj aldonoj, "pligrandigoj de la ĝisnuna fundamento".
El tio sekvas, ke ankaŭ vortoj aldonitaj post 1905 tute same fariĝas "netuŝeblaj", do laŭdifine eterne ĝusta Esperanto. Plia konsekvenco estas, ke eĉ AdE ne povas ŝanĝi de si mem (aŭ pli precize de siaj antaŭuloj) aldonitaj vortoj.
Pro tio ankaŭ la klarigoj en la ĉapitro "Forigoj el UV" de AV estas simple malĝustaj: "pligrandigi (neniam ŝanĝi)" (A 10.4) kaj eĉ pli "neniam forigi".
Alludante al la verdikto de Cart pri la vortaro Esperanto-franca de Grosjean-Maupin de 1910: "tiuj klarigoj de AV ne nur estas malbona verko, ili estas malbona faro".
Sign-in to write a comment.