Kutime oni tuj ekflaras la mikspoton, se iu uzas svagan kaj neprecizan lingvaĵon, ekz. parolas pri (lingvaj) "konvencioj" - kion li celas, ĉu "regulojn" (= "leĝojn") aŭ "rekomendojn" aŭ ambaŭ kategoriojn de la Fundamento (FdE) kune, aŭ eĉ ankoraŭ ion alian, ekz. "stilon"?

Fakte, la distingo ofte ne estas evidenta. Ni do iom rigardu la kategoriojn de FdE.

I. Reguloj

Regulo („leĝo“) estas la plej severa formo de preskribo. Lezado de regulo signifas fari lingvan eraron, do skribi aŭ paroli malĝustan Esperanton.

Ideala vortumo de regulo havas dupartan se-tiam-strukturon (if – then, wenn – dann):
  • la se-parto enhavas kondiĉojn; nur se ili estas plenumitaj, estas aplikenda
  • la tiam-parto; ĝi enhavas la konsekvencon, ofte ordonon, permeson aŭ malpermeson.
Ni rigardu R 12 de la Fundamenta Gramatiko (FG 1887). La francaj, anglaj kaj germanaj versioj havas:
  • fr: S’il y a dans la phrase un autre mot de sens négatif, [c'est que] l’adverbe „ne“ se supprime.
  • en: If there be one negative in a clause, [than] a second is not admissible.
  • de: Wenn im Satze ein Wort vorkommt, das von selbst eine verneinende Bedeutung hat, so [= dann] wird die Negation ne weggelassen.
Forigante la se-tiam-strukturon, Z resumis R 12 en sia traduko en la Fundamenta Krestomatio (FK 1903) jene:
  • eo: Ĉe alia nea vorto la vorto „ne“ estas forlasata.
Pli proksima al la originalaj reguloj estas ekz. tia traduko:
  • Se en frazo jam estas alia nea vorto, [tiam] la vorto „ne“ estas forlasata.
Supraĵe legita, la traduko de Z ŝajnas esti nur iu konstato. Sed ĝia "vera senco" (Antaŭparolo, A 4.3) estas tiu de regulo. La tiam-flanko (konsekvenco- aŭ ordono-parto) de la regulo povas esti vortumita eĉ pli rigore:
  • Se en frazo jam estas alia nea vorto, [tiam] vi ne rajtas uzi la vorton "ne" / [tiam] la uzo de la vorto "ne" estas malpermesata / kontraŭregula / malĝusta / evitenda k.t.p.
Kiel la traduko de R 12 fare de Z en 1903 montras, reguloj ofte estas vortumitaj en alia formo ol per se-kiam-strukturo. Jen la ekzemplo de R 6.2.a):
  • fr: Formes du verbe : a) Le présent est caractérisé par as; ex.: mi far'as - je fais.
  • en: Forms of the Verb: a) The present tense ends in as, e. g. mi far'as, „I do”.
  • de: Formen des Zeitwortes: a) Das Präsens endet auf as; z. B. mi far'as, ich mache.
  • eo [eksterfundamenta traduko de Z el 1903]: Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon "-as".
Kvankam mankas la signal-vorto „se“, tamen temas pri regulo:
  • Se vi volas esprimi la prezencon (tempon estantan), tiam aldonu -as al la fino de verbo.
  • Se al la fino de verbo estas aldonita –as, tiam ĝi esprimas la prezencon.
La se-parto preskribas tri kondiĉojn:
  1. vorto, kiu povas havi la funkcion de verbo (do ekz. ne mi-as, kiu ne signifas mi estas),
  2. aldono de –as,
  3. en la ĝusta pozicio, nome al la fino de la verbo (do am-as ja, as-am ne).

Ĉiuj ekzemploj donitaj ĝis nun koncernis nur ekspliciajtn regulojn. Multe pli oftaj tamen estas implicitaj reguloj. Temas pri "kaŝitaj" aŭ "silentaj" reguloj, kiuj ne estas vortumitaj en FdE, sed ja aplikataj en ekzemple iuj frazoj de la Ekzercaro. Tiajn apliko-ekzemplojn de nevortumitaj reguloj ni nomas "modelojn" (pri kiuj poste). Per interpretado laŭ A 4.5 ni unue devas vortumi eksplicitan regulon. Kaj tipe kaj tre ofte ekestas la demando: ĉu vere temas pri deviga regulo aŭ (nur) pri rekomendo.
Ni ekzemple konstatas, ke en FdE ne troveblas ekzemplo, kie post la vorteto ĉe sekvas vorto kun n-markilo - ĉu el tiu fakto ni rajtas konkludi, ke ekzistas iu kaŝita implicita regulo, ke la frazo "li venis ĉe min" estas malĝusta? Aŭ ĉu ĝi estas ja ĝusta, sed tamen nerekomendinda? Aŭ ĉu ĝi estas ne nur ĝusta, sed eĉ tute bona?

II. Rekomendoj kaj Konsiloj
Rekomendo premisas almenaŭ du ĝustajn, do (gramatike) laŭregulajn formojn kaj esprimas preferon por unu el ili. La Fundamento vortumas rekomendojn i.a. jene
  • „estas pli bone“ (R 15.2),
  • oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se ..., oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, ... [FE 27.5].
  • Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „l’“ ... [FE 27.4].
  • „oni uzu prefere“
Konsilo estas sinonimo de rekomendo. Z uzas la terminon ofte en siaj Lingvaj Respondoj (LR).
Rekomendo okaze estas etapo (prepara ŝtupo) survoje al regulo. Ekzemploj estas pluraj landnomoj, kiujn AdE unue nur rekomendis kaj poste aldonis la FdE ("oficialigis"), post kiam la rekomendita vortformo estis ĝenerale akceptitaj de la esperantistoj (vd. ekz. la vorton Britujo, rekomenditan jam en 1928, sed oficialigitan nur per OA 9 en 2007). La rekomendo do „solidiĝis“ al regulo pri vorto (t.e. kombinaĵo de senco, formo kaj interago-reguloj).

La por la praktiko plej gravaj rekomendoj (aŭ pli precize rekomendaroj, ĉar konsistantaj el multaj unuopaj rekomendoj, kunigitaj en unu dokumento) estas la tri rekomendoj de AdE pri landnomoj (1928, 1989 kaj 2009), vd. en BK II.
Kontraste al oficialigoj (t.e. aldonoj al FdE, enigo en la Fundamenton) rekomendoj principe estas revizieblaj (revokeblaj, nuligeblaj). La limoj kaj konsekvencoj de revizio de rekomendo ne ĉiam estas evidentaj kaj kaŭzas multajn demandojn, kiel ni jam vidis ĉe la ekzemplo de "haŝim-", rekomendita de AdE en 1989 ("Haŝima Reĝolando Jordanio"). Tiun rekomendon posta generacio de akademianoj klopodis nuligi en 2009 - tre probable kontraŭfundamente, ĉar ili ne proponis alternativan formon.

III. Modeloj, motivoj kaj interpretoj

Pri modeloj, motivoj kaj interpretoj legu en posta blogero.