La ordo en la Fundamento laŭ la stato de 1905 estas jena:
1. Antaŭparolo (A)
2. Fundamenta Gramatiko (FG)
3. Ekzercaro (FE)
4. Universala Vortaro (UV)
Tio tamen ne estas la ordo, laŭ kiu la unuopaj partoj estis verkitaj.
Via tasko
1. Reordigu la partojn de la Fundamento (stato de 1905) kronologie (la plej malnova parto unue, la plej nova laste).
2. Indiku la jarojn de la unua publikigo de la unuopaj partoj de l' Fundamento.
Aldona tasko
En Lingva Respondo Zamenhof klarigis, kiu parto de la Fundamento laŭ li estas la plej grava por gardi la unuecon de Esperanto.
3. Kiu parto de la Fundamento laŭ la opinio de Zamenhof estas la plej grava por gardi la unuecon de Esperanto?
... vortoj "komune uzataj de niaj plej bonaj verkistoj" ...
-
En sia raporto al la Pariza Kongreso 1914, la "Direktoro pri la Komuna Vortaro" Th. Cart uzas la s…
-
08 Sep 2015
"Antaŭparolo" al la Fundamento
-
Zamenhof nomis la unuan parton de la Fundamento en 1905 "Antaŭparolo". Tio nur malprecize indikas, k…
-
08 Sep 2015
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
376 visits
La partoj de la Fundamento
La Fundamento konsistas el kvar partoj, verkitaj inter 1887 kaj 1905. Postaj partoj estas de 1909 ĝis 2007 ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
La ĝusta tempa sinsekvo estas:
1. FG - Fundamenta Gramatiko
2. UV - Universala Vortaro
3. FE - Ekzercaro
4. A - Antaŭparolo
Fakte UV kaj FE estis planitaj kiel lernila paro, kaj preskaŭ samtempe senditaj al la cenzurejo. Ili ankaŭ preskaŭ samtempe revenis kun la pres-permeso, sed Z unue publikigis nur UV kaj retenis FE dum jaro.
Mankas ankoraŭ la jaroj. Ĉu iu scias?
Eta helpo: A estas de Julio 1905, do rekte antaŭ UK 1 en Aŭg. 1905. Tio legeblas en la lasta linio de A (A 11.4).
Sed kion pri la tri aliaj partoj? Kaj kial Z retenis FE kaj ne tuj publikigis ĝin kune kun UV laŭ la antaŭa plano? - Eta helpo: Fono estis vigla disputo inter la fruaj esperantistoj, nome ....
En sia „Tria cirkulera letero al la grupoj esperantistaj“ (1907-12-20) li skribis:
... mi [Z] tamen ripetas kaj denove ripetas, ke antaŭ ĉio ni devas senŝanceliĝe stari sur la bazo de la ‚Fundamento’, aŭ pli ĝuste de la antaŭparolo al tiu ĉi verko. ..."
Plenan citaĵon kaj klarigon vd. en BK I, ĉap. "A 11" kaj "Lingvaj Respondoj de Z pri FdE".
esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto
Sign-in to write a comment.