Se vi atente legis la lastan blogeron ĝis la fino, vi eble stumblis ĉe la citaĵo el la Antaŭparolo al la Fundamento:

"... ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin [la novajn vortojn] en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2]"

Komparu kun la titolo de OA 9 (2007): "Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro". Kaj tute same pri OA 1 ĝis OA 8 (1909-1974). Ĉiuj estas nomitaj Aldono al UV anstataŭ Aldono al FdE kiel preskribas FdE mem. Ĉu el tio sekvas, ke OA 1 ĝis OA 9 estas nevalidaj pro la formala miso en la publikigo? -- Evidente ne! FdE mem montras la solvon: Ni devas trovi la "veran sencon" de la vortumo "al UV" (A 4.3). Ĉar UV estas parto de FdE, ĉiu aldono al UV aŭtomate ankaŭ estas aldono al FdE. La malĝusta titolo do ne gravas. Banale, ĉu? -- Jes, kompreneble. Sed la demandeto montras, ke ne estas evidente, kiujn kondiĉojn laŭorda publikigo devas precize plenumi. Jen la ekzemplo de -ism:

La privata retejo kun la erariga nomo "Akademia Vortaro" (AV) asertas, ke la sufikso -ism estas oficialigita per la Dua Oficiala Aldono (OA 2) en 1919. Ĉu ĝusta aŭ ĉu decido kaj publikigo okazis jam en Julio 1914 kaj la publikigo estis nur ripetita en 1919?

En Marto 1914 estis sendita propono pri oficialigo de la vorto -ism al la membroj de la Lingva Komitato (LK). Ili estis petitaj respondi ĝis komenco de Julio 1914, por ke la decido povu esti komunikota al la esperantistoj en la Kongreso en Aŭg. 1914 en Parizo (UK 10). Fine de Julio 1914 estis publikigita la "Raporto de la Prezidanto [de LK kaj AdE] al la Deka Kongreso" en la tiama organo de la Lingvaj Institucioj, la Oficiala Gazeto Esperantista (OGE). Pri -ism ni legas:
__________________________________________________________________

"Pri la oficiala ENKONDUKO DE LA SUFIKSO « ISM’ », 47 L. R-anoj [el 131] voĉdonis: 43 formale akceptas ĝin; 4 malakceptas.

Sekve la sufikso ISM’ (teorio, sistemo, doktrino, skolo, partio, celado, kaj analogiaj sencoj) estas oficiale akceptita. [Sekvas klarigoj]"
__________________________________________________________________

Ĉu tiu mencio ie en la preskaŭ 20-paĝa oficiala raporto en la oficiala organo plenumas la kondiĉojn de la principo de klareco en la senco de l' Fundamento? Ja mankas la formalaĵo el A 7.2 ("kiel 'Aldono al la Fundamento' "). Ja la vortumo estas neeksplicita ("estas oficiale akceptita" anstataŭ "estas oficiale aldonita al la Fundamento"). Sed ja ankaŭ ĉiuj necesaj elementoj troveblas: la formo -ism kaj ĝia difino. - Ĉu sufiĉa publikigo? - Diskuteble.

La demandeto por ni en la jaro 2015 kompreneble havas neniun praktikan valoron - tutegale ĉu la oficialigo okazis "nur" en 1919 aŭ "jam" en 1914. Sed ĝi bele ilustras la demandojn ĉirkaŭ laŭorda publikigo.

La samo - cetere - validas por OA 2.1, nome la "Definitiva Listo de Internaciaj Vortoj, kiuj laŭ § 15 de l’Fundamento estas Esperantaj". Ĉiuj vortoj el tiu unua parto de OA 2 estas precize unuope publikigitaj en la Raporto de Julio 1914. Pri la dua parto (la "listo de komune uzataj vortoj") estas referenco al la propono, listigitaj kelkaj korektoj kaj fine la noto:
____________________________________________________________________

"La listo de la KOMUNE UZATAJ VORTOJ estas oficialigita kun rezervo de la ĉi supraj korektoj."
____________________________________________________________________

Similaj demandoj revenas en 1974. Tiujare Albault klopodis "kontraŭbandi" iujn formojn (ekz. un' anstataŭ unu) kiel oficialajn. Sed pri tio eble alian fojon.
____________________________________________________________________

Por fini, jen eta cerbuma tasko por vi:

La propono al la LK-anoj pri oficialigo de -ism el Marto 1914 kerne estis jena frazeto (mi ellasas la motivojn, klarigojn kaj procedurajn notojn):

"La Akademio proponas: Ke la sufikso ism estu aldonita (laŭ regulo 15 de Oficiala Gramatiko) al la oficiala listo de l’esperantaj sufiksoj."

1. Imagu, ke vi estas LK-ano kaj devas decidi pri tiu propono per jesne. Notu ĉiujn enhavajn kaj formalajn misojn kaj erarojn de la propono laŭ la kriterioj, sistemo kaj lingvaĵo de la Fundamento de Esperanto.
2. Revortumu la proponon tiel, ke ĝi kongruas kun la sistemo kaj lingvaĵo de la Fundamento.

- Eta helpo: Preskaŭ ĉio en la propono estas malĝusta ;-))