En la Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vorttrezoro ni trovas:
sark' - sarcler | weed | gäten | полоть | pielić. — [AK] weed (vb.) — [RE].
Pro "[RE]" ni ekscias, ke sark' la unuan fojon estis registrita en la Zamenhofa vortaro Rusa-Internacia de 1889 (RE): полоть sark'.
Kiel kutime poste sekvis la inversigo al la Meza Vortaro Esperanto-Germana de Zamenhof (MV 1889). Sur tiu vojo forfalis nur multaj internaciaj vortoj laŭ la 15-a regulo ("sultano-vortoj") kaj iuj rusismoj, kiel urjadniko ktp., sed ne sark': sark' gäten.
Poste Zamenhof aldonis la francan, polan kaj anglan, tiel ke el MV 1889 fariĝis UV 1893, kiu fariĝis parto de la Fundamento en 1905. Fine sekvis disambiguigo de la angla traduko per la Akademia Korekto - AK 1914 (aldono de la indiko "verbo").
La germana traduko "gäten" estas plia ekzemplo por la Zamenhofa germana, jam malmoderna en la 1890-aj. Tiel ĉe Adelung 1793 kaj lastfoje en la enciklopedio de Pierer 1857. Poste nur plu nia nuna moderna formo "jäten". Strange, ke mankas AK 1914 pri tio. En la norda malalt-germana oni prononcis jäten, sed skribis gäten; en la alt-germana de meza kaj suda Germanio oni elparolas g- kiel g- kaj (fuŝ-)prononcis laŭe; fine oni adaptis la (sudan) altgermanan skribon al la malaltgermana prononco: el gäten fariĝis jäten, tiel ke oni nun ankaŭ en la sudo prononcas "ĝuste".
Sed ni revenu al la signifo. Z. pensis do pri полоть kaj skribis sark'. Stanislavo klarigas al ni, ke ni trovas zamenhof-epokajn signifojn de rusaj vortoj en la gvida vortaro de Vladimir Dal (1801-1871), kiu aperis en kvar volumoj inter 1863 kaj 1866 kaj nun estas rete konsultebla. Laŭ tio en la rusa de ĉ. 1890 eblis sarki legomejon (bedojn) kaj trudherbojn, dum oni nuntempe plej ofte diras "trasarki bedojn, legomejojn" kaj "elsarki herbaĉojn" (detalojn vd. en la komento de Stanislavo malsupre).
En la germana gäten / jäten estas simila kiel en la tiama rusa: Oni povas kaj "einen Garten jäten" (sarki ĝardenon) kaj "Unkraut jäten" (sarki trud-herbon). Ankaŭ en la franca ŝajne estas kiel en la (iama) rusa kaj germana: Ambaŭ objektoj eblas post sarcler (dankon pro via konfirmo aŭ ĝustigo).
Kabe tamen en 1909 notas nur:
Sarki. Purigi de malbonaj herboj: sarki ĝardenon.
dum la senco de "elsarki trud-herbon" mankas.
Ekzistas paŭsa pelo unusencigi, disambiguigi la dusencecon de la vorto, pli konkrete de ĝia aspekto. Pro tio oni aldonis el-. Nun estas tute klare, elsarki oni povas nur la herbon, ne la ĝardenon - elsarki, eltiri, elŝiri la tutan ĝardenon el la tera grundo povus nur fabela giganto malafabla. ...
... Tamen ne! - Tute klare la demando per aldono de el- (por la elŝiro de la herbo) ne fariĝis, ĉar el- mem estas plursenca laŭ la tipoj eltiri / ellerni - jen el- signifas movon eksteren, jen fin-, plen-, tut-.
Elsarki sekvas la eltiri-tipon (movon eksteren, nome la herbon el la grundo), ne la ellerni-tipon (plene, tute, komplete sarki la ĝardenon, fin-sarki la ĝardenon). "Logika" tio ne estas, nur tradicia. PIV 2005 lojale priskribas tiun tradicion [1].
- Kaj kion pri la formo sark- mem?
- Jes vi pravas. Ĝi estas nekutima, probable misa. En la reform-projekto de 1895 Z. prave korektis ĝin al sarkl- (kun la fina -l- forfalita). Sed nun la sen-lo-a sark- estas Fundamenta kaj pro tio "eterna". Ne la sola akcidenteto survoje de la Rusa-Internacia al la Fundamento kaj certe ne la plej grava.
- Jes, mi jam sarkis mian ĝardenon.
- Jes, mi jam elsarkis ĉiujn trud-herbojn.
- Ne, mi ne elsarkis mian ĝardenon (mi ja ne estas malafabla giganto), sed jes, mi fin-sarkis ĝin. Vintro povas veni nun.
- Nu bone, tiam mi ĝojus, se vi sarkus tiun blogeron kaj elsarkus ĉiujn erarojn. Antaŭdankon al vi!
-------
[1] el- III. Prefikso montranta: 2 Ĝisfinan plenumon de ago: eltrinki botelon (Z); ellerni (Z [ĝuste F]) (tute plene lerni); elkreski (Z); elfini; elĉerpi (Z) (ĉerpi ĝis nenio restas); elkoni; ellabori (Z [ĝuste F]) (labori ĝis perfekteco); elaŭskulti (Z) (ĝisfine); elpagi (Z) tute pagi; elmortigi; elporti (Z) (ĝisfine toleri); eluzi (Z) (uzi ĝisekstreme, difekti per la uzado); elfrotita (Z) (forigita, difektita per la frotado); elbruli (Z); elbaki (Z); neniu povas liajn okulojn elteni (Z). RIM. Oni ne ĉiam povas uzi el en tiu senco, ĉar pova ekzisti konfuzo inter la propra [= montranta direkton de la interno eksteren] kaj la aspekta signifoj de el (ekz. eldoni); oni provis aliajn prefiksojn (tra-, sat- (Biblio), fin- (Biblio), tut-) sed neniu estis sufiĉe taŭga, por ĝeneraliĝi.
Kiel oni facile vidas, plej multaj inter la menciitaj el-kombinoj estas paŭsaĵoj de la germana:
- el'trink'i - aus'trink'en
- el'lern'i - aus'lern'en (kutime nur plu en einen Beruf auslernen = fini meti-lernadon, fariĝi submajstro)
- el'kresk'i - aus'wachs'en (kutime nur plu en ausgewachsen = adultiĝita, plen-aĝa)
- el'fin'i - [--]
- el'ĉerp'i - aus'schöpf'en
- el'kon'i - aus'kenn'en (kutine nur en sich auskennen = tute bone koni urbon, metion, fakon ktp.)
- el'labor'i - aus'arbeit'en
- el'aŭskult'i - [--]
- el'pag'i - aus'zahl'en
- el'mort'ig'i - komparebla, sed laŭstrukture ne identa al aus'rott'en
- el'port'i - aus'halt'en (ekz. dolorojn, ofendojn)
- el'uz'i - aus'nutz'en
- el'frot'it'a - [--]
- el'brul'i - aus'brenn'en
- el'bak'i - aus'back'en
- el'ten'i - aus'halt'en
------
Jen informcele la artikolo pri "el" en la Apudmeta Inventaro. Komparu la el-kombinojn laŭ la tipoj eltiri / ellerni. Ĉe elpensi ne estas tute klara ĉu el- signifas elen venanta aŭ kompletiga. Ĝi estas kalkeo de la germana aus'denk'en - el'pens'i:
el - de, d’entre, é-, ex- | from, out from | aus | изъ | z. — el - de, d’entre, é-, ex- | from, out from | aus | изъ | z [FE 10]. — El [FE 2]. — ... kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo [A 5.3]. ... estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la «Fundamento» [A 7.1]. ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [FE 10.18]. El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa [FE 10.20]. La pli juna filino ... estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11.3]. El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [FE 12.5]. ... unu minuto konsistas el sesdek sekundoj [FE 12.12]. Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj [FE 14.15]. ... “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” [FE 15.7]. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3].
o eldoni — ... la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn [A3.3].
o eldonita — [lernolibroj kaj vortaroj], ... kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj [A 5.3].
o eldono — Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos ... tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]. ... trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia ... [A4.6].
o eliri — “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” [FE 15.7].
o elĵetita — ... tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, ... [A 8.3].
o ellerni — ... por ke li bone ellernu ... [A 5.4].
o el'met' - exposer | expose | ausstellen | выставлять | wystawiać [UV met’].
o el'parol' - prononcer | pronounce | aussprechen | произносить | wymówić [UV parol’].
o el'pend'aĵ' - enseigne | ensign | Aushängeschild | вывѣска | szyld [UV pend’].
o el'pens' - inventer | invent | erfinden | изобрѣтать | wymyśleć [UV pens’].
o el'port' - supporter | bear, support | ertragen | выносить | znosić [UV port’].
o elpuŝi — Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo [A 8.2].
o elsalti — Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3].
o el'spez' - dépenser | spend (expenses) | verausgaben | расходовать | wydawać [UV spez’].
Bernardo has replied to Milokula KatoSign-in to write a comment.