Keyword: Cezar-poemotraduko

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • B.Breĥt: Tajloro de Ulm (rimpoemtraduko)

    Breĥt: La tajloro de Ulm (rimpoemtraduko)
    Bertolt Breĥt: Tajloro de Ulm el la jaro 1592 "Episkop', mi flugos", diris tajloro al Moŝt'. "Venu, por moment'." Kaj li grimpis kun flugiloj dum aplaŭdo kaj jubiloj, ĝis la granda granda kirktegment'. Lia Moŝt' nur diris: "Mensogoj, kiel ĉiam. Hom' birdo ne estas. Homoj flugos neniam." La episkopo plu iris. "La tajloro jam ne vivas", diris la homoj ĉe l' Moŝt': "Trois la aŭdac'. La flugiloj frakasiĝis, la tajloro surnaziĝis sur la dura dura kirkoplac'."…

  • Kristin de Margenburg: Tago de ĉiuj Sanktuloj (prozpoemtraduko)

    Ankaŭ tomboŝtonoj mortas iam.
    Ch. v. Margenburg Tago de ĉiuj Sanktuloj noktoprofunda malhelo ŝteliras, portas pelerinon, kaŝas, vualigas longajn ombrojn, kiuj akompanas vin. laca vi estas, kunulo morto. ploroj falas kiel pluvo, torentas el niaj okuloj, niaj animoj trempiĝas en abismojn, nebulvandoj envualigas nin, saturigas nin, la beleco de l' tago forsinkas. mortantaj floroj, kaŝata vizaĝo, rigidiĝis via rideto. amata suno, glacia frido. vi, kunulo morto, ĵetas frostotreme kada…

  • Franz Hodjak (postnaskito al Bertolt Breĥt ): Telegramo en la postmondon

    telegramo
    Franz Hodjak (postnaskito al Bertolt Breĥt) Telegramo en la postmondon Kiu parolas ĉi tie pri indulgo kaj tiel plu? La ŝarĝo de la ordenoj logas el la brusto de tempo al tempo ĝemon tra la gorĝo fluas malsupren alkoholo la kuŝbenkoj staras en la plej favora angulo al la suno neniu venteto moviĝas neniu fingro la rigardo koncentriĝas al sambuka arbusto, gazetoj, cementsakoj, kaj al la propra ventro neniu necerteco, neniu tikado per la okulharoj…

  • La antikva ĉino Dŝaŭ pri la fieco de l' mondo (prozpoemtraduko el germana traduko)

    Sola, ĉu ankaŭ soleca?
    Dŝaŭ I (ĉirkaŭ la jaro 180 p. Kr.) Kolero pri la fieco de l' mondo 1 Kiu povus atendi ĝis klariĝas la malklara rivero? Neniam vivo daŭrus tiom longe! Kiel la herboj, kiuj kliniĝas, kiam vento iras tra ili, tiel oni surgenuiĝas antaŭ riĉo kaj rango. Saketo da moneroj estas dekfoje pli valora ol kapo plena de la plej bonaj ideoj. En la halo sidas la flatuloj kaj estas alte estimataj; tiu, kiu ankoraŭ estas honesta, devas stari ekstere. 2 La potenculoj sukc…

  • Volker de Törne: Matena dono (prozpoemtraduko)

    herbejo kun flava floro
    Volker de Törne MATENA DONO Ĉio por vi La suno La maro La tago kaj la nokto La vito La vinberoj La mevoj En la vento De la ĉielo Alterniĝantaj koloroj La olearbo La tero La roko La akvo En la puto La pano Kaj la salo La odoro De la citronoj Ĉio por vi Ĉio por vi tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Volker von Törne MORGENGABE Alles für dich Die Sonne Das Meer Der Tag Und die Nacht Am Weinstock Die Trauben Die Möwen Im Win…

  • Paul Nougé: Ĉeesto (prozpoemtraduko)

    Paul Nougé: Ĉeesto
    Paul Nougé Ĉeesto La ĝardeno apogas sin kontraŭ la fenestro per sia odoranta abundo. La nokto venas delikate, por apogi sin al la ĝardeno. Manjo (ŝi sidas ĉe la fenestro) malfermas iom sian robon, ŝiaj ŝultroj nudiĝas. Ŝi atendas ĉe la turnokurbiĝo de l' nokto. Ŝi atendas. Ŝi movas fingron lante laŭ siaj lipoj. Ŝiaj fingroj sur ŝiaj lipoj faras la silentosignon. Ŝi atendas. Ŝi tuŝe movas siajn fingrojn laŭ la hararo, trans la brakojn nudajn. Ŝi tenas la okulojn malfermi…

  • Mirko Bonné: En Dassendorf enpluve (prozpoemtraduko)

    Mirko Bonné
    Mirko Bonné En Dassendorf enpluve Unubrakulo kun bulpiedo en Dassendorf en la pluvo portis mian vojaĝsakon kaj rapidis sensukcese malantaŭ mi, sakrante pri mia zigzagado tra la arbaraj vojoj. Ŝtonĵeton antaŭ la tombejo li vidis min, jen mi staris en Dassendorf enpluve, fermtenis mian nazon kaj fermis la okulojn. Ankoraŭ tra la buŝo mi flaris la mortintojn. Mirko Bonné In Dassendorf im Regen Ein Einarmiger mit einem Klumpfuß, in Dassendorf,…

  • Ludoviko Uhland: Vintrovojaĝo (rimpoemtraduko) Ludwig Uhland: Winterreise

    Fulmtrafita arbo  en neĝo
    Ludoviko Uhland Vintrovojaĝo Kiam ventoj fride blovas, sur strat' ne estas hom'. Dum akvoj sin ne movas, mi vagas ekster dom'. Briletas Sun' sen famo, subiras kun rapid'. Finiĝis jam la amo. Al ĝojo mankas fid'. Postfine de l' arbaro vilaĝe haltas mi, varmigas min post faro. Enkoras malpasi'. Ludwig Uhland Winterreise Bei diesem kalten Wehen Sind alle Straßen leer, Die Wasser stille stehen, Ich aber schweif umher. Die Sonne schei…

  • Kristin de Margenburg: Kvieto (prozpoemtraduko)

    Parolanta kvieto (kun Jesuo)
    Kvieto kvieto preskaŭ kvazaŭ metite inter presitaj literoj tio, kio neniam estis skribita, nevidebla, ĉar nur pensita sensona inter miaj kaj viaj frazoj tio, kio neniam estis parolita sensone mallaŭta kvieta ne aŭdebla, ĉar inter via lacigita vortoforto kaj miaj nebulaj linioj mankas la kuraĝo nevideble inter obtuzigitaj literoj mia kaj via senforta rezignado per timo, prudento kaj atentemo kunligita por trempado en plorakvon por kio ree ne e…

  • Lupo Vondraĉek: Sonĝo (prozpoemtraduko)

    bluaj montoj
    Lupo Vondraĉek Sonĝo Sidi sur arbo. Rigardi en la prerion. Ne devi ami. La horizonto malfermiĝas en formo de ino, kiu neniam proksimiĝas. Ne devi ami, tiukaze estus facile ami. trad. Hans-Georg Kaiser El: Kanto pri la amo. Poemoj Wolf Wondratschek Ein Traum Auf einem Baum sitzen. In die Prärie schauen. Nicht lieben müssen. Der Horizont öffnet sich in Form einer Frau, die nie näher kommt. Nicht lieben müssen, es wär dann ein Le…

  • T. Carmi: En tiu ĉi momento - In diesem Augenblick

    Luneklipso en Frohburg / Germanio, Saksujo
    T. Carmi En tiu ĉi momento "Jen tio, kion ni havas, kaj estas bele tiel. Ni ne fordonu nin al iluzio." Mi scias, ke ŝi pravas. Tial mi rigardas rekte al la kalendaro, al la horloĝo, ĉirkaŭcirkulas la lokon sur la faldebla mapo, kontrolas la aer-kaj sangopremon, mezuras la temperaturon de ŝia korpo mezuras mian kaj tiun de tiu ĉi nokto. Jen la granda kvieto en tiu ĉi momento, en precize sama distanco al la plenluno. Jen tio, kion ni havas. trad.…

  • Ringelnac: Dormetkanto (rimpoemtraduko)

    Foto de bebo (kuracistofoto)
    Joachim Ringelnac Dormetkanto Ĉu do poteton? Ĉu do trinkpeton aŭ kolbaspreton? Ek, kapklineton! Ele malicas tiu nokt' fridfremda al ni, manojn faldu, sciu, la ĉemizon kisas Di'. Dormu ci, estas mi panjo via, mem mi lacas kiel vi. Ne plu kriu! Sensciu – Nescieme estu vi – Aŭdu kusene: Ĝi spiras laŭ vi. Ringenatz Schlummerlied Will du auf Töpfchen? Fühlst du ein Dürstchen? Oder ein Würstchen? Senke dein Köpfchen. Draußen die schwarze, kal…

  • F. Hölderlin: Duono de l' vivo (rimpoemtraduko)

    Hölderlin
    Friedrich Hölderlin Duono de l' vivo Per flavaj piroj pendas kun ar' de ruĝaj rozoj terpec' sur la lag'. Graciaj cignoj, ebriaj de kisoj vi trempas vin en akvon sanktan kaj sobran. Ho ve! De kie mi, se vintros, florojn prenu, sunbrilojn do kaj ombrojn de l' tero? Jen muroj nur, senvorta frid', envente klakas la flagoj. trad. Hans-Georg Kaiser Friedrich Hölderlin Hälfte des Lebens Mit gelben Birnen hänget…

  • Jaques Prevert : pour faire le portrait d'un oiseau / Por fari portreton de birdo, tradukis Pierre Chibleur, subtenis lin Wel (Brazilo) Blazio Vaha (Hungario) kaj Cezar (Germanio)

    Oizo Jaques Prevert I
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2014/07/jacques-prevert-por-fari-portreton-de.html Jacques Prevert Por fari portreton de birdo Unue pentru kaĝon kun nefermita pordo poste pentru ion agrablan ion simplan ion belan ion utilan por la birdo poste apogu la pentraĵon kontraŭ arbon en ĝardeno en bosko aŭ en arbareto kaŝu vin malantaŭ la arbo nek diru ion nek moviĝu... fojfoje la birdo venas rapide. sed ĝi ja povas atendigi vin ankaŭ multa…

  • Matenstelo: Tio ja tute ne ekzistas! (prozpoemtraduko de Donjo & Cezar)

    Morgenstern Tio ja ne ekzistas
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/10/kristiano-morgenstern-tio-ja-tute-ne.html Kristiano Matenstelo Tio ja tute ne ekzistas! La bovopasero La kamelanaso La pluvleono La kolobumbombeno La sinstrigo La balenbirdo La meduzocimo La zonotaŭro La pavobovo La lupfantomvulpo La tagtingalo La segocigno La nesalakva mopso La vinpinŝero La ŝtormludo La strigovermo La ĝiraferinaco La rinocerponeo La anserŝmalcflor…

  • Harry Martinson: Anjo (prozpoemtraduko)

    spikokampo
    Harry Martinson Anjo Anjo, brilokulo. Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio ? Ni estis tiam sepjaraj. Ni kaŝis nin en la sekalokampo, sur granda ŝtono, nomata „monteto de l’ gigantoj“. Ĉirkaŭ ni flavis la torento de l’ sekalo. Ĉirkaŭ ni estis la flava golfo de l’ sekalo, kiu ĉirkaŭbrakis la lange longan duoninsulon de l’ abia arbaro. Anjo, ĉu vi ankoraŭ memoras pri la ruĝa buo de l’ kabano sur la kabo Horn de l’ arbaroj ? Ĉirkaŭ nia soleca insulo kaŝe flustris la spikoj, mi kisis via…

  • Edgar Lee Masters: Violonisto Jones (prozpoemo) / Fiddler Jones (prozpoem)

    Violonisto Jones
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/edgar-lee-masters-18681950-spoon-river.html Edgar Lee Masters (1868–1950). Kulerrivero Antologio. 1916. 60. Violonisto Jones La Tero retenas iom de la vibrado tie en via koro, kaj tio estas vi. Kaj se la homoj pensas, ke vi povas violoni, vi devas violoni dum via tuta vivo. Kion vi vidas? Rikolton de trifolioj? Aŭ herbejon, tra kiu kondukas la vojo al la riv…

  • Ludoviko Uhland: La kapelo (Die Kapelle) tradukis E-en Zamenhof kaj Cezar

    La kapelo sur monto kun herbejo  (Wurmlingen)
    cezartradukoj.blogspot.de/2012/06/ludoviko-uland-la-kapelo-rimpoemo.html Ludoviko Uhland La kapelo Supre tronas sur la monto La kapelo en kviet'. Ĉe la valherbej' kaj fonto Ĝoje kantas paŝtknabet'. Jen funebra sonorilo; morne sonas mortkantad'. Finas tuj la kantjubilo De la knabo dum konstat'. En la tombojn surmontete venos ĉiu el la val'; ankaŭ vi, knabet', kviete, tie kuŝos post final'. trad. Cezar Ludw…

  • Günter Kunert: Vespere elegie (prozpoemtraduko)

    Nokta trafiko
    Günter Kunert Vespere elegie Fora strato ne enrigardebla de la fenestro troviĝanta en la tenebro tie preterveturas lumpunkto kometobrilo fizike malaltigita ĉielosigno pereiga anonco pri io reflektora meneteklo kvazaŭ mangesta sciigo revelacio sole al vi sciigita al a postvitra figuranto – el tiu sfero el kiu oni kutime ne ricevas respondon. El: Kiam la vivo estis senkosta. Poemoj tradukis Hans-Georg Kaiser Günter Kunert Abendlich elegisch…

  • Günter Kunert: Nekaptebla realeco - Unfassbare Realität

    Kuehlschrankbewohner - Loĝanto de fridujo
    Günter Kunert Nekaptebla realeco Enloĝantoj de fridujoj ofte demandas sin: Kial cetere fariĝis tiom frida? Kion ni mise faris? La termikajn leĝojn por regi ilin ni studis kaj tamen en ĉiu el ni estas eta frostiĝinta figuro kelkaj vortoj firme gluas sur la lango kiuj neniam plu degelos: "Vi estas la ligno, mi la flamo!* Ili estis malĝustaj nun legeblas en la uzinstrukcioj por enloĝantoj de fridujoj. tradukis Cezar el la poemaro "Survoje al Utopio" Aufbau-eldonejo…

  • Maŝa Kaléko: Sehnsucht nach Anderswo - Sopiro al alia lok' (rimpoemtraduko)

    Birdokaĝo ĉe malferma fenestro
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-sopiro-al-alia-lok-poemo.html Maŝa Kaléko Sopiro al alia lok' Hejme pomoj odoras en ŝrank', bruas kaldron' kun plezuro. Sed monde fajfas la vent' al vagant' kaj kantas la aventuro! Sopiro al alia lok' por ĉiam vin firmtenos, internen, se vi elas ĵus, eksteren, se vi enos. Mascha Kaléko Sehnsucht nach anderswo Drinnen duften die Äpfel im Spind, Pr…

  • Maŝa Kaléko: Konsiloj (prozpoemtraduko)

    kofro
    Maŝa Kaléko Konsiloj Forpelu la timojn kaj la timon pro la timoj. Dum tiuj kelkaj jaroj ĉio certe ankoraŭ sufiĉos: La pano en la kesto kaj la kostumo en la ŝranko. Ne diru 'mia'. Ĉio estas pruntedonita al vi. Vivu laŭ tempo kaj atentu, kiom malmulte vi bezonas. Aranĝiĝu. Kaj tenu la kofron manprete. Estas vere, kion ili diras: Kio devos veni, tio venos. Ne iru renkonte al la sufero. Kaj kiam ĝi ĉeestos, rigardu trankvile ties vizaĝon. Ĝi estas efeme…

  • Maŝa Kaléko : La malgranda diferenco / Der kleine Unterschied (rimpoemtraduko)

    respegulo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-la-malgranda-diferenco.html Maŝa Kaléko La malgranda diferenco Parolis al la Goodwill germana enmigrant': "Nu, certe restas same, ĉu diri land ĉu land', ĉu por hejmloko homeland ĉu poem por poem'. Mi certe estas happy , sed sen feliĉ' laŭ tem'. PS: land (angle) = prononcu: lend poem = prononcu: poem happy = prononcu: hepi = tre kontenta, sed ne nepre feliĉa Maŝa Kalé…

  • Maŝa Kaléko : Iu / Irgendwer (rimpoemtraduko)

    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-iu-rimpoemo.html Maŝa Kaléko Iu Iu estas mia pens', spiras, gvidas min laŭ senc', kreas mondon mian, min, portas kaj tenas sin. Kiu estas tiu ĉi? Ĉu li mi? Kaj ĉu mi li? Maŝa Kaléko Irgendwer Einer ist da, der mich denkt. Der mich atmet. Der mich lenkt. Der mich schafft und meine Welt. Der mich trägt und der mich hält. Wer ist…

  • Maŝa Kaléko: La ermito / Der Eremit (rimpoemtraduko)

    Ermito
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-la-ermito-rimpoemo.html Maŝa Kaléko La ermito Per ŝtonoj ĵetis lin ili. Ridetis li dum la dolor'. Li volis nur esti, ne brili. Li tenis ĉiun de l' kor'. Li ŝajne neniam larmis. Foriris dezerten la hom'. La ŝtonoj ĵetitaj svarmis. Li uzis ilin por dom'. Maŝa Kaléko Der Eremit Sie warfen nach ihm mit Steinen. Er lächelte mitten im Schmerz. Er wollte nur sein, ni…

  • Erich Kästner: Suicido en familia marbanado (rimpoemtraduko)

    Balta Maro - Kühlungsborn
    Erich Kästner Suicido en familia marbanado Tie vi kaj tie la natur'. Sed la vojon tien baras kliŝoj. Ĝis al vi kuraĝas ŝvebi nur la parfum' el fuko kaj el fiŝoj. Inter la okuloj kaj la mar' sopiranta esti rigardata kuras homoj ĉien en la ar'. Kaptas kordolor' vin senkompata. Ventroj kaj postaĵoj en liber', homoj staras, kuŝas en la sablo. Dikaj damoj sinkas ĝis la ter' meduzece sablen, ĉe l' diablo! Kien ajn rondiras via vid', la okuloj fermas sin per forto…

  • Franz Hodjak: über fragen / pri demandoj / prozpoemtraduko

    Interparolado ĉe la maro / Gespräch am Meer
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/francjo-hodjak-pri-demandoj-prozpoemo.html franĉjo hodjak pri demandoj demandoj, mi diras, eĉ se ili estas prezentataj kiom ajn agresive, ĉiam havas ion defendeman en si. demandoj, vi metas en la komparativon, neniam sigelis ion neripareblan. ankoraŭ neniam iu pro demando, formulas mi superlative, estas sendita en la morton. tradukis Cezar franz hodjak…

  • Nâzım Hikmet: Yaşamak - Leben - vivo (poemversioj de Hannes Wader, Rana Talu kaj Cezar

    Sola arbo en vintro / Winterwelt
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/05/nazm-hikmet-vivo-rimpoemo.html Nâzım Hikmet Y aşamak (originalo) Yaşamak bir ağaç gibi, tek ve hür, ve bir orman gibi, kardeşçesine, bu bizim hasretimiz! Nâzım Hikmet Vivo Vivo kiel arbo unuope kaj libere kaj frate kiel arbaro, tio estas nia sopiro! tradukis Cezar laŭ la suba traduko de Rana Tal…

  • Nâzım Hikmet: Super la maro la bunta nubo (prozpoemtraduko) - Denizin üstünde ala bulut (turka originalo) - Über dem Meer die bunte Wolke (prozpoemtraduko germanen)

    Marfantazio (konkoj, fiŝo kaj maro)
    Nâzim Hikmet Super la maro la bunta nubo Super la maro la bunta nubo Sur tio la arĝenta ŝipo En ĝi la flava fiŝo En la profundo fuko blua Sur la bordo nuda viro Li staras tie kaj pripensas Ĉu mi estu la nubo? Ĉu la ŝipo? Ĉu la fiŝo? Ĉu eble la fuko? Nek nek! La maro vi estu, filo mia! Kun ties nubo, Kun ties ŝipo, Kun ties fiŝo, Kun ties fuko tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Nâzim Hikmet Denizin üstünde ala bulut…

  • Nâzım Hikmet: La plej multaj (prozpoemtraduko)

    infanlaboro
    Nâzım Hikmet La plej multaj La plej multaj interpuŝigas en la suba ferdeko, veturas kun bileto de la tria klaso, iras piede. Jen la plej multaj. La plej multaj perlaboras sian panon jam okjare, geedziĝas en la aĝo de dudek jaroj, mortas kvardekjaraj. Jen la plej multaj. Ĉiuj, escepte de la plej multaj, havas sufiĉe da manĝo, sufiĉe da rizo, sufiĉe da sukero, sufiĉe da tolo Kaj buteron havas multaj, nur ne la plej multaj. Por la plej multaj ne estas ombro, s…

  • Nâzim Hikmet: Kiam Vera vekiĝas (prozpoemtraduko)

    Kiam Vera vekiĝas
    Nâzim Hikmet Kiam Vera vekiĝas La seĝoj dormas starante, tiel ankaŭ la tablo, la tapiŝo sternis sin kaj dormas sur la dorso; ĝiaj ornamenoj kunfaldas la foliojn, dormas la spegulo, la okuloj de l' fenestroj estas firme fermitaj, la balkono dormas kun pendantaj kruroj, sur la transa tegmento dormas la kamentuboj, la akacioj dormas ĉe la rando de l' strato, kun stelo sur la brusto dormas la nubo, interne de la domo kaj ekstere en la lignotabula kabaneto same dormas la lumo.…

  • Nâzım Hikmet : 24-a de SEPTEMBRO en la jaro 1945 (poemotraduko)

    La plej belan...
    Nâzım Hikmet 24-a de SEPTEMBRO en 1945 La plej belan el ĉiuj maroj ni ankoraŭ ne vidis. La plej bela infano ankoraŭ ne estas naskita. Niaj plej belaj tagoj ankoraŭ ne venis. Kaj la plej belan vorton, kiun mi volis diri al vi, mi ankoraŭ ne diris. PS: laŭ germana traduko el la turka, kiun faris Bernd Jentzsch, fondinto de rokgrupo Renft 24. SEPTEMBER 1945 Das schönste aller Meere, wir haben es noch nicht gesehen. Das schö…

  • Henriko Heine: La papili' al roz' enamiĝis...

    Heine: La papili' al la roz' enamiĝis
    Henriko Heine Novaj poemoj Nova printempo (1831) PROLOGO 7 La papili' al la roz' enamiĝis. Flirtadas ĝin kun jubil'. Sed sur ĝi en ora brokat' flirtdancas amante la sunobril'. Al kiu estas la rozo en am'? Mi volus scii ĝin! Ĉu estas pro l' kant' la najtingal', ĉu la vesperostel' je la fin'? Kaj kiun amas la roz' el vi? Amataj, ĉiuj vi: rozo, sunbril', vespera stel', najtingal' kaj papili'.…

  • Henriko Heine: Demandoj (prozpoemtraduko)

    Heinrich Heine: Fragen
    cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/heinrich-heine-demandoj-prozpoemo.html Henriko Heine Demandoj Ĉe l' maro, ĉe l' trista nokta maro Staras junulo-viro, Kun veplena brust', kun duboplena kapo, Kaj kun mornaj lipoj demandas la ondojn: "Ho solvu l' enigmon de l' vivo, La praan turmentantan enigmon, Pri kiu cerbumis jam kelkaj kapoj, Kapoj hieroglifĉapelaj, Kapoj kun turban' aŭ nigra biret', Perukokapoj kaj miloj da pliaj Povraj ŝvitantaj homokapoj…

  • Gene Hill : Just my dog - Nur mein Hund- Simple mia hundo (la laŭdohimnon tradukis Donjo & Cezar)

    Vera amikeco ne ŝanceliĝas. Vincent kun sia hundo Meggy.
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/gene-hill-just-my-dog-origine-angle-nur.html Gene Hill: Just my dog (angle) Nur mein Hund (germane) Simple mia hundo (en Esperanto) Gene Hill He is just my dog He is my other eyes that can see above the clouds; my other ears that hear above the winds. He is the part of me that can reach out into the sea. He has told me a thousand times over that I am his reason for being; by the way he rests against my…

  • Lars Gustafson: Strangaj birdoj flugis (prozpoemtraduko)

    birdotrinkejo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/lars-gustafson-strangaj-birdoj-flugis.html Lars Gustafson Strangaj birdoj flugis Kaj ĉio revenas, speciale nokte, kvazaŭ ĝi scius pri mi ion, kion mi ne scias: la malnova bruna pensiono ĉe la fervoja viadukto, la lignosegejo kun siaj pervapore pelataj segiloj, kiuj de tempo al tempo eligis en la hela tago tiel nekutimajn strangajn sonojn, la lago kun la drivantaj kaj parte jam sinkintaj trunkoj. Ie p…

  • Uwe Greßmann: Einladung - Invito (prozpoemtraduko)

    Uwe Gressmann
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/uwe-gremann-invito-prozpomo.html Uwe Greßmann Invito Jen eliras invitoj; laŭ alparola maniero ili malfermas la buŝon kaj diras, ke la tagordo sekvas Jen la temo: aero, lumo, Tero, ĉielo, Suno... Ilia migrado en la spacoj de l' kosmo, en la senfina domo, kiel oni opinias. Kaj tiu, kiu krome kunsidas tiutempe, lasu lumi sian ampolan "piran kapon" super la tablo; kaj aŭskultu. Parolas…

  • Erik Pac': Vin (prozpoemtraduko)

    Donjo malstreĉita
    Erik Pac' Vin Vin akcepti tia kia vi estas tute tia. Vidi ke vi estas nur vi se vi estas ĉio kio estas vi delikata kaj sovaĝa tio kio volas deŝiri sin kaj tio kio sin volas karese alpremi Kiu amas nur duonon de vi tiu amas vin ne duone sed tute ne tiu volas pritranĉi vin amputi kripligi Vin akcepti tia kia vi estas ĉu tio estas facila aŭ malfacila? Ne dependas de tio kun kiom da antaŭpensado kaj prudento mi akceptas vin sed kun kiom da amo kaj kun k…

  • Erik Pac': Kaŭzoj (prozpoemtraduko)

    Interparolo sen interkompreno
    Erik Pac' Kaŭzoj „Ĉar ĉio ĉi ne helpas Ili faros ja tamen tion, kion ili volas Ĉar mi ne volas bruligi miajn fingrojn ankoraŭfoje Ĉar oni nur ridos: Ĝuste vin ili atendis Kaj kial ĉiam mi? Neniu dankos tion al mi Ĉar tion neniu plu vere komprenas ĉar la afero aĉiĝos en la plej bona kazo eĉ pli. Ĉar ĉiu malbono eble havas ankaŭ sian bonan flankon Ĉar tio estas afero de la vidpunkto kaj cetere, al kiu oni fidu? Ĉar ankaŭ ĉe la aliaj oni kuiras nur per akvo…

  • Erik Pac': Kio ĝi estas (prozpoemtraduko)

    geamantoj en Florenco  /  Fried: Kio ĝi estas
    Erik Pac' Kio ĝi estas Ĝi estas absurda diras la prudento Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas malfeliĉo diras la egoismo Ĝi estas nenio alia krom doloro diras la timo Ĝi estas senŝanca diras la cedemo Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas ridinda diras la fiero Ĝi estas senpripensa diras la memgardo Ĝi estas malebla diras la sperto Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Erich Fried Was es…

  • Ringelnac: Ĉie estas miroland' (rimpoemtraduko)

    Ringelnatz: Ĉie estas miroland'
    Joachim Ringelnac Ĉie estas miroland' Ĉie estas miroland'. Ĉie vivo estas. Ĉe mia onklin' en ŝtrumpruband' ĝi ie apude nestas. Ĉie estas malhelec'. Idoj patroj iĝas. Eĉ nur moment' sufiĉas, kaj jam mortas io je pec'. Ĉie estas eternec'. Se vi spiris al limak', ŝrumpas ĝi endome. Sed limako en konjak' vidas musfantome. tradukis Hans-Georg Kaiser Joachim Ringelnatz Überall ist Wunderland Überall ist Wunderland. Überall ist Leben. Be…

  • Charles Bukowski: "Tra la cellinio" (prozpoemtraduko)

    Posada: biciklistoj, cyclists
    Charles Bukowski Tra la cellinio La mortulĉaro veturas tra la ĉambro, kun la senkapigitoj, la perditoj, la freneziĝintaj vivantoj. La muŝoj estas gluantaj buloj, ili ne povas levi plu la flugilojn. Mi observas oldulinon, kiu batatdas katon kun balailo. La vetero ne estas eltenebla, jen malica truko de la kara Dio. La akvo en la neceseja sidilo solviĝis en aeron, la telefono sonorilas apenaŭ aŭdeble, la malgranda laciĝinta marteleto tremetas ĉe la sonorilo. Mi vid…

  • Bukowski : Recesio (prozpoemtraduko)

    velboato
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/bukowski-recesio-prozpoemo.html Charles Bukowski Recesio Virinoj kun sunfrapo kaj sen viroj je lundo en Santa Monica. La viroj ĉiuj laboraĉas aŭ estas en prizono, kelkaj en sanigejo. Knabino en skafandro el nigra gumo naĝas eksteren kaj atendas je ondo. Domoj glitas de la rifoj kaj mal- aperas en la maro. La koktelejoj estas malplenaj, la omarrestoracioj estas malplenaj, ni havas recesion, oni diras, la bona tem…

  • Charles Bukowski: La predo (prozpoemtraduko)

    Bukowski: La predo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-la-predo.html Charles Bukowski La predo Merdo, li diris kaj tiris ĝin el la akvo, kio tio estas? Dorse kavigita juniobaleno, mi diris. Ne, diris ulo staranta apud ni sur la kajo, estas ondegoventa sablopalpanto. Alia alvenis kaj opiniis: Estas fandango-eskadro sen strioj. Ni forigis la fiŝhokon, kaj la aĵo ekstaris kaj ellasis furzon. Ĝi estis griza kaj kovrita de hararao sur la tu…

  • Charles Bukowski: Laboristoj (poemotraduko)

    Charles Bukowski: Laboristoj (poemotraduko)
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-laboristoj.html Charles Bukowski Laboristoj Ili ĉiam ridas pri io, ili eĉ tiam plu ridas, se trabo falas malsupren kaj frakasas vizaĝon aŭ kripligas korpon; eĉ, se la okuloj en la malhela lumo danĝere paliĝas, ili plu ridas, sulkaj kaj eluzitaj, tro frue oldiĝintaj - ili faras eĉ el tio ŝercon. Viro aspektanta kvazaŭ sesdekjara, diras al vi, ke li aĝas tridek du jarojn, kaj poste i…

  • Charles Bukowski: Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj / Maschinengewehre, Wachtürme und Stechuhren

    Kato de Ungerer
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-masinfusiloj.html Charles Bukowski Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj Mi sentas min mistifita de stultuloj, kvazaŭ la reala mondo estus la propraĵo de etcerbuloj kun feliĉo kaj startavantaĝo, kaj mi sidas en la frido kaj pensas pri violaj floroj ĉe latbarilo; dum ĉiuj aliaj amasigas oron ka j Cadillac -ojn kaj amikinojn, mi pensas pri palmfolioj kaj tomboŝtonoj kaj la al…

  • Charles Bukowski: Klara diferencigo - Eine klare Trennung

    Ŝipfenestro
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-klara-diferencigo.html Charles Bukowski Klara diferencigo Mi vivas en malnova domo, kie nenio subite komencas venkojubilon, kie neniu kvazaŭ voras historilibrojn aŭ plantas foliojn. De tempo al tempo falas mia horloĝo malsupren. Foje foje mia suno estas kiraso, kiu ekflamiĝas. Mi ne volas havi viajn armeojn aŭ viajn kisojn aŭ vian morton. Ĉion ĉi mi havas mem. Miaj manoj h…

  • Dennis Brutus el Suda Rodezio Zimbabvo): Sed la tenero vivos plu / Dennis Brutus aus Südrhodesien (Simbabwe): Aber die Zärtlichkeit wird weiterleben

    Sed la tenero vivos plu
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/03/dennis-brutus-suda-rodezio-zimbabvo-sed.html Dennis Brutus: Suda Rodezio (Zimbabvo) Sed la tenero vivos plu Kaj tamen ni vivos plu; ne velkos la tenero, kvankam oni perfidis ĝin. Avidaj reflektoroj kvazaŭ per ungegoj fosiĝas en niaj nudajn, sendefendajn ombrojn; La monolita dekalogo de faŝistaj malpermesoj fikse rigardas sur niajn kapojn kaj tremas antaŭ la renversiĝo en la abismon; ĉe kadukaj po…

  • Aleksandr Blok: Libera estas la amo...(prozpoemtraduko)

    mevo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/03/aleksandr-blok-libera-estas-la-amo.html Aleksandr Blok Libera estas la amo Libera estas la amo, neretenebla birdo. Tamen mi apartenas al vi. Krome nenio pli volonte aperos en mia sonĝo ol via sovaĝeco. Pri viaj ŝtelĝojaj fingroj pri la okuloj, malĝojaj pro estonteca malfideleco denove kaj denove mi sonĝos ĉiun horon kaj ankoraŭ vane en febro, aĥ, Carmen. Mi volos priskribi vin, konservi vin al la tuta mondo.…

  • ANTONIN BARTUŜEK: Tiuj malmultaj jaroj (prozpoemtraduko)

    Paro en neĝo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/03/antonin-bartusek-tiuj-malmultaj-jaroj.html ANTONIN BARTUŜEK Tiuj malmultaj jaroj Vi ne volas ĉesi kontraŭstari. Ankoraŭ vi esperas. Vi konservas la fingropremaĵojn de ĉiuj katastrofoj. Vi sopiras kapti ilin ĉe delikto. La neĝo falas duoble. Kaj subite ni havas grizan hararon, ambaŭ. tradukis Cezar laŭ traduko de Reiner Kunze: "Diese paar Jahre" PS: Poeto Bartuŝek en la socialisma Ĉeĥoslovakio es…

  • Erik Pac': Kuro de l' vivo (prozpoemtraduko)

    ligna tombokruco kun nova vivo
    Erik Pac' Kuro de l' vivo Mi nek estis ŝtono nek nubo nek sonorilo nek liuto eksonigita de anĝelo aŭ de diablo Mi estis dekomence nenio alia krom homo Kaj mi ankaŭ ne volas esti io alia. Kiel homo mi elkreskis kaj suferis maljustojn kaj kelkfoje maljustis kaj kelkfoje agis bone. Kiel homo mi indigniĝas kontraŭ maljustecoj kaj ĝojas pri ĉiu aludo de espero Kiel homo mi estas vigla kaj laca kaj laboras kaj havas zorgojn kaj malsaton je kompreno kaj je tio esti komprenata…

  • Ingeborg Bachmann: Koncedita tempo (prozpoemtraduko)

    Wedeler Marsch (Bachmann: Koncedita tempo)
    Ingeborg Bachmann Koncedita tempo Venos pli duraj tagoj. La tempo koncedita ĝis la demento fariĝas videbla horizonte. Baldaŭ vi devos laĉi la ŝuojn kaj peli la hundojn reen en la aluviajn kortojn. Ĉar la intestoj de la fiŝoj fariĝis fridaj en la vento. Mizere brulas la lumo de la lupinoj. Via rigardo metas spuron en la nebulon: la tempo koncedita ĝis la demento fariĝas videbla en la horizonto. Transe sinkas via amatino en la sablon, li grimpas ĝis ŝia flirtanta hararo, li i…

  • Ingeborg Bachmann: Reklamo – Reklame (prozpoemtraduko)

    Kriantaj koloroj por ĵazklubo
    Ingeborg Bachmann "Reklamo" (1956) Sed kien ni iras sen zorgo estu sen zorgo se fariĝas malhele kaj se fariĝas fride estu sen zorgo sed kun muziko kion ni faru gaja kaj kun muziko kaj pensu gaje vidalvide al fino kun muziko kaj kien ni portu plej bone niajn demandojn kaj la hororan timon de ĉiuj jaroj en la sonĝolavejon sen zorgo estu sen zorgo sed kio okazas plej bone se mortokvieto komenciĝas. tradukis Hans-Georg Kaiser Ingeborg Bach…

  • Jörg Neugebauer: Pri la neceso nun finfine malfermegi la buŝaĉon (prozpoemtraduko)

    Ege kolera
    Jörg Neugebauer Pri la neceso nun finfine malfermegi la buŝaĉon Nun kiam ĉio dependas de tio oni ja vere ne rajtas silenti nun kiam ĉio dependas de tio malfermegi la buŝaĉon se devas esti ĝis malsupren al la pantalonfendo se devas esti Kelkaj opinias ke tio neniu plu akceptus de ni ĉar ĉiu dirus kial ne jam pli frue ja pli frue pli frue eble simple ne devis esti Ĉiukaze ne tiom kiom nun kiam ĉio dependas de tio malfermegi la buŝaĉon se devas esti tu…

  • Ingeborg Bachmann : Ĉiutage (prozpoemo)

    Ingeborg Bachmann ĈIUTAGE La milito ne plu estas deklarata, sed daŭrigata. La nekredebla fariĝis ĉiutaga. La heroo restas for de la bataloj. La malfortulo antaŭenŝoviĝis en la fajrozonojn. La uniformo de la tago estas la pacienco, la premio la pala stelo de la espero super la koro. Oni ricevas ĝin, se okazos nenio plu, kiam silentiĝas la furioza pafado de la mitraloj, kiam la malamiko fariĝis jam nevidebla kaj la ombro de eterna armado kovras la ĉielon. Oni r…

  • Matenstelo: Ekskurso per fervojo (rimpoemtraduko)

    fervojhundo, silenta nulo aŭ hundulo, gardulo
    Kristiano Matenstelo Ekskurso per fervojo Pum, pum, la fervoj', ek al Herbejoplan' kun ĝoj'! En la urb' Herbejoplan' la brasikpapili' estas an'. La brasikpapilia domicil' aspektas kiel sonoril' de blua kloŝflor' pro destin'! Allo g as la brasikpapili' kun in'. Se tintas en vento la kloŝ' pro ĝi, tre ekĝojas gesinjoroj Papili'. Pum, pum, la fervoj' forlasas la urbon kun ĝoj'! Al la arbar' nun kun kontent': kaj ĝis Fon…

  • Matenstelo: Jen dometo ĉe l' fervoj' (rimpoemtraduko)

    Welcome to everybody!
    Kristiano Matenstelo Jen dometo ĉe l' fervoj' Jen dometo ĉe l' fervoj' sur montetoverd' ĉe voj'. Tage, nokte, kiam ajn, preterflugas trajn' post trajn'. Se trajn' tondras laŭ raket', tremas iom la domet'. Kien iras, kie for', ĉiu trajno kun fervor'? Ho, kunprenu dum la rond' la salutojn al la mond'! Ŝrik', stamfad', ruliĝ' kaj fum'. Silenteg' post lasta lum'. Pro l' tondrad' de la rel' tremas iom la parcel'. Chr…

  • Bernard Binlin Dadié: Mia revo (prozpoemtraduko)

    Dĵino kun turbano dancanta sur fajro
    Bernard Binlin Dadié Mia revo Mi ne revas pri la posedo de vilao en la montaro kvazaŭ aglonesto ĉe la Kilimanĝaro, ne pri floropelvoj por sonĝoj kaj ne pri pargetaj plankoj, en kiuj speguliĝas oraj lustroj. Mi ne sonĝas esti soleca giganto en marmora kastelo, vojaĝanto de la luksokategorio. Melodio en la silento de miaj tagoj, lumobrilo survoje tra la tenebro, kie nia amo faskiĝas en stelaj bukedoj: Mi sonĝas aparteni al vi; en viaj manoj senti la…

  • Matenstelo: Kokino (rimpoemtraduko)

    Stacidoma kokino - Bahnhofshuhn
    Kristiano Matenstelo Kokino Stacidome iras en malĝusta lok' la kokin'... Foru ĝi. Kie li? Ĉef' de l' staci'? Ĉu do l' fin' de l' kokin'? Estu esper'! Laŭtu nia vok'! Al ĝi nia tuta simpati'! Eĉ ĉi tie, kie "ĝenas" - ĝi! tradukis Hans-Georg Kaiser Christian Morgenstern Das Huhn In der Bahnhofhalle, nicht für es gebaut, geht ein Huhn hin und her... Wo, wo ist der Stationsvorsteh'r? Wird dem Huhn man nichts tun? Hoffen wir es! Sagen wir es laut: dass ihm…

  • Wolfgang Hilbig: epizodo (kun rimarkoj pri li mem)

    fazano
    Lupiro Hilbig epizodo en la morna kaldronejo en la lumo de fulgokovritaj lampoj subite sidis sur la karbobriketa monto fazano majesta klaŭno arĝenta kaj verda, kun la lumanta ruĝa ringo ĉirkaŭ la kolo, kaj kun neparencaj okuloj kaj la granda flava beko ĝi celis min atenteme ĝi estis pli grandioza kaj pli bela ol surreala pluvombrelo sur kudromaŝino tia kia li sidis tie sur sia nigra montopinto sentime kvankam li perdis la vojon konversacio ne okazis mi moviĝis kaj ĝi…

  • Henriko Heine : Kun obstin' tra l' anim'... (rimpoemtraduko)

    tri rozoj
    Henriko Heine Kun obstin' tra l' anim' iras tintilado. Sonu, kanto kun inklin' monden en beato. Iru son' ĝis la dom', kie floroj ludas. Se jen kreskas roz' en fon', diru: Mi salutas! tradukis Hans-Georg Kaiser Heinrich Heine Leise zieht durch mein Gemüt liebliches Geläute. Klinge, kleines Frühlingslied, kling hinaus ins Weite. Kling hinaus, bis an das Haus, wo die Blumen sprießen, wenn du eine Rose schaust, sag, ich lass sie grüßen. PS…

  • Henriko Heine: Frenezemo (rimpoemotraduko)

    Knalenmetoj
    Henriko Heine Frenezemo Stultaĵojn mi faris, stultaĵojn dum vag'. Stultaĵojn plu mi eĉ faris. Mi faris ilin dum nokt' kaj tag', la noktaj eĉ pli barbaris. Mi faris ilin sur ter' kaj mar', ekstere, krome hejme. Mi faris multajn kaj eĉ kun mensklar', kaj tiujn plej stulteme. Heinrich Heine Narretei Torheiten begangen, Torheiten gemacht, ich mache deren noch immer. Ich hab sie gemacht bei Tag und Nacht, die nächtlichen waren weit schlimmer. Ich hab sie ge…

  • Heinrich Hoffmann von Fallersleben: Ho, kioma frost' ĉe l' pordo - O wie ist es kalt geworden (rimpoemtraduko)

    vintrobranĉoj - Äste
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/heinrich-hoffmann-von-fallersleben-ho.html Heinrich Hoffmann von Fallersleben Ho, kioma frost' ĉe l' pordo Ho, kioma frost' ĉe l' pordo. Nur malgajo, trist', fi-fru'! Blovas raŭka vent' el nordo. Eĉ la Sun' ne brilas plu. Mi montpintojn volus tuŝi, kun rigard' al verda val' kaj sur florherbejo kuŝi, ĝoji pri sunbrilsignal'. Mi la ŝalmojn aŭdi volus, tintiladon de bovband'; subĉiele min konsolus la…

  • Henriko Heine: Lorelaj (rimpoemtraduko) kanto

    Lorelaj ĉe la Rejno, Vikipedio, el de Spitznack
    Heinrich Heine Lorelaj Min kaptas malgajo de l' koro, pro kio tiu trist'? Fabel' el antikva foro ne lasas de mi kun persist'. Aere fridetas, trankvilas, malhelas jam la Rejn'. La monto surpinte brilas vespere en suna scen'. Tre ĉarma feino sidas jen supre por ador'; la ora ornamo ridas; ŝi kombas harojn el or'. Ŝi kombas per ora kombilo kaj kantas kun pasi'; mirigas min la elbrilo kaj forto de l' melodi'. Ŝipisto ŝipeton gvidas. Lin kaptas ve' pro ekzalt'. Li ja…

  • B.Breĥt: Plezuroj (1954) / prozpoemtraduko

    Folidrako dancanta en nubobalo, anĝeloj jadokolore vestitaj kantas iun sfermuzikon!
    Bertolt Breĥt Plezuroj (1954) La unua rigardo el la fenestro matene La retrovita malnova libro Entuziasmaj vizaĝoj Neĝo, la ŝanĝo de la sezonoj La gazeto La hundo La dialektiko Duŝado, naĝado Malnova muziko Oportunaj ŝuoj Ekkompreno Nova muziko Verkado, plantado. Vojaĝado. Kantado Esti afabla. tradukis Hans-Georg Kaiser Bertolt Brecht "Vergnügungen" (1954) Der erste Blick aus dem Fenster am Morgen Das wiedergefundene alte Buch…

  • Bertolt Breĥt kaj Francisko Viljono: Balado pri la agrabla vivo (rimpoemtraduko)

    kvieto, hotelo, Antalya
    Bertolt Breĥt Balado pri la agrabla vivo (Laŭ Francois Villon) La laŭdoj oftas pri la grandsprituloj feliĉaj kun libraĉ' kaj eĉ sen pano, vivantaj kun la ratoj en kabano. Mi diras: restu for pri tiaj uloj! Laŭvivu, kiun plaĉas la imag'. Mi - inter ni – jam satas pri l' admon'. Neniu birdo eĉ ĝis Babilon' eltenus tion eĉ dum nura tag'. Se vivo tristas, helpas ne persvad'. Agrablan vivon donas nur bonstat'! La pastro de Saint John, de l' amo filo, li diras mem, li an…

  • Bertolt Breĥt: Transen de l' montoj (rimpoemtraduko)

    aviadiloj super montoj, en nuboj
    Bertolt Breĥt Transen de l' montoj Transen de l' montoj flugas hom' laŭ plan'. Grandas verkoj, fontoj, Sed por multaj mankas plu la pan'. Ke malsatas plu infan'! Inter kontinentoj telefonas hom' kun hom'. Centmil manoj, sentoj, etendiĝas de dom' al dom'. Homaran'! Se kuniĝos man' kaj man'! tradukis Hans-Georg Kaiser https://cezartradukoj.blogspot.com/

  • Fredrik Vahle: Kanto pri Sankta Nikolao - Lied vom Weihnachtsmann (poemtraduko)

    Sankta Nikolao
    Fredrik Vahle Kanto pri Sankta Nikolao Jen Sankta Nikola' por si: Ne portos sakojn pluajn mi. Mi restos simple en arbar', eĉ, dum ventfajfa frid' dum far'. Jes ja, kaj eĉ en frost kaj neĝ'. Somere trovos publikum' en la arbaro min kun cerbum'! Sed dum la vintro pro apart', jen ege nepras la vir' kun barb'. Jes ja, kaj eĉ en frost kaj neĝ'. Kaj en la urbo la kirlad', eltrovis kiu kamarad'? Ĉe Karstadt mi estis reklamfigur', senpaŭze devis stari nur. Jes ja kaj eĉ' en…

  • Johano R. Becher: Alte super la urbo (rimpoemtraduko)

    turhorloĝo
    Johano R. Becher Alte super la urbo En la kafej' „Jen super la lok'“ Apud la tur' Ĉe la ora cifera blok' Sidis amopar' Kun manten'. Li rigardis sen vort,' Kaj la in' kun kompren'. En la kafej' "Jen super la lok'" En nuboj ĉe l' Sun' Sur la rok' Kuras la vojoj for Tra la land', Poploj staras ĉe l' vojorand'. Vastas la mond', Blovanta al for'. Apud la tur' Kun la tempo el or' Sidis amopar' kun manten'. Ŝi rigardis sen vort' - Kaj la vir' kun kompren'.…

  • W.H. Auden: Beerdigungsblues (Reimgedichtübersetzung)

    sinjorino Ŝtekl (foto)
    W.H. Auden Beerdigungsblues Stoppt all die Uhren, und weg das Telefon. Dem Hund saftige Knochen, von ihm keinen Ton! Klaviere sollen schweigen. Trommelt leis Den Sarg hinaus. Laßt ein den Trauerkreis. Lasst Flugzeuge stöhnend schwirren in der Not, Schreiben in den Himmel den Satz: Er ist tot. Bindet den Tauben Kreppschleifen um den Kragen, Lasst Polizisten schwarze Handschuhe tragen. Er war mein Norden, Süden, Ost und West, Arbeitswoche und das Sonntagsfest, Gespräch,…

  • Georg Weerth: Ĉe l' nigra marĉo estas dom'! (rimpoemotraduko)

    montpado kun feria domo (Bergpfad mit Ferienhaus)
    Georg Weerth 1822-1856 Ĉe l' nigra marĉo estas dom'! Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’! Frosttremis tie vintre hom’, li frostis ne en sekva jar’, sinkinte jam sur mortuloĉar’. Ĉe l’ nigra marĉo apud dom’ frostmortis Jan, oldula hom’, je l’ pord’ sin turnis kun blanka mien’, li ne konsciis eĉ pri la sven’. Li mortis. Sur l’ neĝ laŭ kapreol’ la tag’ eksaltas pro petol’. "Bonan matenon, Jan ! Bonan matenon, Jan !" Jan ne salutas eĉ per man’. Sonoriloj eks…

  • Charles Bukowski: La fino de Sajver (prozpoemtraduko)

    La fino
    Charles Bukowski La fino de Sajver Sajver estis unu el la plej agresivaj defendantoj ekde Ĵimi Braŭn kaj li svingis siajn koksojn kiel nudodancistino — ĝis surkornigis lin iutage Basil Skronski. Ni elportis lin el la lud- kampo, sed ankaŭ du aŭ tri ripoj de Skronski estis rompitaj. En la sekva jaro Sajver ne tro brilis, eĉ ne dum la trejnhoroj, li klakis la dentojn pro timo, li ne vere atakis, iel-tiel fuŝadis, ne povis teni la pilkon kaj gajnis eĉ ne metron; kvankam…

  • Rainer Maria Rilke: La pantero (rimpoemtraduko)

    Nigra pantero
    Rainer Maria Rilke La pantero. En la ĝardeno de plantoj, Parizo Pro l' preterpaso de l' kaĝstangoj fariĝis laca la panter' dum rond'. Li sentas stangomilon ĉe la vangoj sed post la stangomil' ne estas mond'. Kun forta paŝ' elasta kun komplezo turnas la best' sur lok' sin en izol', jen kvazaŭ danc' de forto ĉirkaŭ mezo, en kiu obtuziĝis granda vol'. Nur iafoje, laŭ kurten', pupilo malfermas sin - jen glitas bild' en ĝin, trairas membrojn, streĉon de trankvilo kaj en…

  • Jozefo de Kverkvilaĝo: Lunonokto (rimpoemtraduko)

    Luno rigardas vin
    Jozefo de Kverkvilaĝo Lunonokto Jen kvazaŭ la ĉielo kisetis inon Ter', ke en florbrila helo Ter' sonĝas nun pri l' sfer'. Aer' tra kampoj iris, la spikoj movis sin. Arbaroj flustris, spiris en nokthelklar' dum klin'. Animo mia levis flugile sin kun em', traflugis landojn, revis pri la reflug' ĝis hejm'. trad.Hans-Georg Kaiser Joseph von Eichendorff Mondnacht Es war, als hätt’ der Himmel Die Erde still geküßt, Dass sie im Blütenschimmer Von ihm nu…

  • Ret Marut: ? (rimpoemtraduko )

    Ret Marut ? Vian jupon levu, in', montru viajn surojn, rekta bukla stratulin', donas vi plezurojn. Iras tien, tien ĉi. Haltu, kara mia. Iru ni, mi pagas pli, pli ja ol alia. Via korpo os sen uz', nur ĝojigu min. Ridu al mi por amuz', trinku de la vin'. Mankaresu, kara, min frunte kun rid' kaj favor'. Ĉu vi jam divenas ĝin, kial mi pagas vin per or'? tradukis Hans-Georg Kaiser Ret Marut ? Mädel raff' die Röckelein, Raff' sie bis zur Wade;…

  • Alejandra Pizarnik: De la alia flanko (prozpoemo)

    obskuro
    Alejandra Pizarnik De la alia flanko Jaroj kaj minutoj amoras sin reciproke. Verdaj maskoj sub la pluvo. Preĝejo kun obscenaj vitrofenestroj. Spuro blua sur la muro. Mi ne konas. Mi ne rekonas. Obskuro. Silento. trad. Hans-Georg Kaiser Jen la originala poemo en la hispana, disponigita de Despero: DEL OTRO LADO Años y minutos hacen el amor. Máscaras verdes bajo la lluvia. Iglesia de vitrales obscenos. Huella azul en la pared. No conozco. No reconozc…

  • Matenstelo: Fantomtimtremeto (rimpoemtraduko)

    Morgenstern : Gruselett
    Kristiano Matenstelo Timtremeto (el "Ĉiuj pendumilaj kantoj") La flugilflaglo gaŭstras tra l' tohuvabovorst', la ruĝa fingur' plaŭstras, terure gucas gorst'. tradukis Hans-Georg Kaiser laŭ "GRUSELETT" Rimarkoj Se vi ne ĉion komprernas kaj ne trovas ĉiujn vortojn en PIV, ne afliktiĝu, ili parte ne ekzistas:)! Kaj tamen eĉ tia poemo estas tradukebla en Esperanton. Krome la poemo pruvas, ke eblas redoni impresan dadaisman poemon kun nekonataj aŭ ekzotikaj vortoj…

  • Katalano Manuel Forcano el: La trajno al Bagdado. Poemoj

    Dura Europos citadelo
    Manuel Forcano Perfekte pura osto estis ĉi tie la dezerto, kaj la rivero fluis malĝoje kaj kviete, tiel kiel por surdulo lipoj, kiuj moviĝas. Ĉe la alia bordo imprese etendiĝis la malsuprenŝiritaj fortikaĵaj muroj de Dura Europos : la granda turo 19 disfalis parte, tiel, kiel arbo kun malsanaj radikoj. En la jaro 256 la persaj invadantoj ĉi tie atakis ĝin per tio, ke ili fosis irejon. La romianoj alvenis por serĉi ilin en la tunelo. En la malhelo ili renkonte paŝis reciproke,…

  • Henriko Heine: La sklavoŝipo (rimpoemtraduko)

    Sklavoŝipo
    Henriko Heine La sklavoŝipo 1 La kargkomercist' Mynheer van Koek sidante kunnombras kajute, kalkulas kaj pri la kargvalor' kaj pri l' profito entute. „Bonegas la pipro, bonegas la gum', amason da ili mi havas. Enŝipas oro, eburo eĉ – la nigra varo pli gravas. Sescent negrojn, ridindis la prez', mi prenis al mi Senegale. Pro l' firma karn', kaj ĉiu tenden' elastis kvazaŭ ŝtale. Mi donis en la interŝanĝ' ŝtalaĵojn, bidojn kaj brandon. Okcentprocentos tial…

  • Ljang Hung : Kanto pri la "kvin ho-veoj" (prozpoemtraduko)

    Hung: Kanto pri la kvin ho-veoj /Malpermesita Urbo  rigardata de  la  karbomonteto nordelireje
    Ljang Hung 25-104? KANTO PRI LA "KVIN HO-VEOJ" La norddeklivon mi grimpis enfrue, ho ve! Jen l' imperiestra urbtabuo, ho ve! Palacoj por majesta ĝuo, ho ve! La turoj en alto de l' nuba fluo, ho ve! Ĉe l' plug' la popol' kun ŝvit' sen bruo, ĉe l' plug' la popol' sen spit', sen bruo, ho ve! Ĝis kiam? Ĝis ĝia fortforfluo, ho ve! trad. Hans-Georg Kaiser el la libro: "Tiel parolis la saĝulo" (ĉina pensaro el tri jarmiloj) Ljang Hun…

  • Kristin de Margenburg: Foro flirtas (prozpoemtraduko)

    Optika iluzio sur tegmento (foro flirtas)
    foro flirtas sur la reloj 7 ĝis 8 vomeme alternas trajnoj ĵetiĝas alvenintoj el la sufokigaj vagonoj en la obstine morna violo griziĝas la vespera ĉielo ĝoje brakumas sin lacigitaj vojaĝantoj kun atendintaj sopirfiguroj ili kvazaŭ forsinkante malaperas senvorte nokte en nenion kaj tie ŝteliras la krepusko laŭ la perono blovas al la enirantoj bonfartvolupton sur la nukon la pordoj almozpetas pri pasaĝeroj brue batas la vojaĝsopiro sur la mekanismon la klinko…

  • Fallersleben: Nek esti ĉef' nek ies sklav' (+ germana originalo)

    Fallersleben
    Hoffmann von Fallersleben Nek esti ĉef' nek ies sklav' Nek sklavo volas esti mi nek ies ĉef' kun regmani'. Mi nek martelas nek ambosas. Sen plend' laŭtvoke mi ĝin glosas: Bonegas tiel, hom' de brav', nek esti ĉef' nek ies sklav'. La bird' libera en la mond' sur kampoj flugas en la front'. Se bird' en ora kaĝo sidus, li nek al si nek sekvan fidus: Libera vir' laŭ bird' kun brav' nek estas ĉef' nek ies sklav'. tradukis Hans-Georg Kaiser laŭ poemo de Hoffmann de Fallerleb…

  • Lupo Vondraĉek: Stultaĵoj kaj Mona Lisa -prozpoemtraduko

    Mona Lisa, Leonardo da Vinci, el Vikipedio
    Lupo Vondraĉek Stultaĵoj kaj Mona Liza Mirinde silentaj la homoj tie staras. Ŝi ridetas. Neniu reridetas. Ŝi kostas proksimume tiom, kiom fabriko. Oni eĉ ne scias, ĉu ŝi ridetas. Fluas elektra kurento en ŝi. Kio okazas, se ŝi iutage ĉesos rideti? Ĉu tio eksonorigos la alarminstalaĵon? Ĉu oni elĵetos la muzean estron? Ĉu ĉiuj ridos? Wolf Wondratschek Dummheiten und Mona Lisa Wunderbar stumm stehen die Menschen da. Sie lächelt. Niemand lächelt…

  • Ringelnac: La plumo (rimpoemotraduko)

    hipopotamo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/joachim-ringelnatz-la-plumo-poemo.html Joachim Ringelnac La plumo Plumeton plaĉis flugprogram', sursable jen hipopotam'. "Mi ĝin vekos!" la plumo vokis; volonte ĝi iun provokis. Ĝi do tiklis kun obsedo la dikhaŭtulon sur la ledo. La best' la buŝon ne plu bridis, ĝi monstre sur la sablo ridis. trad. Donjo & Cezar Joachim Ringelnatz Die Feder Ein Federchen flog ü…