http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/edgar-lee-masters-18681950-spoon-river.html



Edgar Lee Masters (1868–1950).

Kulerrivero Antologio. 1916.

60. Violonisto Jones


La Tero retenas iom de la vibrado
tie en via koro, kaj tio estas vi.
Kaj se la homoj pensas, ke vi povas violoni,
vi devas violoni dum via tuta vivo.
Kion vi vidas? Rikolton de trifolioj?
Aŭ herbejon, tra kiu kondukas la vojo al la rivero?
La vento estas en la greno. Vi frotas viajn manojn,
se vi imagas kiel vi kondukas aŭtune la bovojn al la foirplaco.
Aŭ vi aŭdas la susuradon de la jupoj
simile al la knabinoj, se ili dancas en Little Groves.
Al Cooney Potter kolono el polvo
aŭ kirliĝantaj folioj signifis ruinigan senpluvecon.
Al mi ili aspektis kiel la ruĝharara Samĉjo,
kiu stepdancas sen interrompo laŭ "Toor-a-Loor".
Kiel mi estu pluginta miajn kvardek akreojn?
Por ne paroli pri tio kiel eble avide kunskrapi eĉ pli da ili,
se sinsekvo de kornoj, bassonoj kaj pikoloflutoj
jam komencis ludi, se mi nur ekaŭdis korvon
aŭ ruĝgorĝulon aŭ eĉ nur
la knaradon de ventmuelejo?
Mi en mia tuta vivo ne komencis plugi sen tio,
ke iu haltis ĉe la kamporando
por forkonduki min al danco aŭ al pikniko.
Mi finiĝis kun kvardek akreoj,
mi finiĝis kun disrompita violono,
kun forrompita ridado kaj mil da memoroj -
kaj sen eĉ ununura bedaŭro.

Rimarko: Little Groves = laŭsence tie, kie ĉio nur kresketas, do, loko sen abundo kaj sen riĉo.





Edgar Lee Masters (1868–1950).

Spoon River Antologio. 1916.


60. Violonisto Jones


THE EARTH keeps some vibration going
There in your heart, and that is you.
And if the people find you can fiddle,
Why, fiddle you must, for all your life.
What do you see, a harvest of clover?
Or a meadow to walk through to the river?
The wind’s in the corn; you rub your hands
For beeves hereafter ready for market;
Or else you hear the rustle of skirts
Like the girls when dancing at Little Grove.
To Cooney Potter a pillar of dust
Or whirling leaves meant ruinous drouth;
They looked to me like Red-Head Sammy
Stepping it off, to “Toor-a-Loor.”
How could I till my forty acres
Not to speak of getting more,
With a medley of horns, bassoons and piccolos
Stirred in my brain by crows and robins
And the creak of a wind-mill—only these?
And I never started to plow in my life
That some one did not stop in the road
And take me away to a dance or picnic.
I ended up with forty acres;
I ended up with a broken fiddle—
And a broken laugh, and a thousand memories,
And not a single regret.