Dŝaŭ I

(ĉirkaŭ la jaro 180 p. Kr.)

Kolero pri la fieco de l' mondo


1

Kiu povus atendi ĝis klariĝas la malklara rivero?
Neniam vivo daŭrus tiom longe!
Kiel la herboj, kiuj kliniĝas, kiam vento iras tra ili,
tiel oni surgenuiĝas antaŭ riĉo kaj rango.
Saketo da moneroj estas dekfoje pli valora
ol kapo plena de la plej bonaj ideoj.
En la halo sidas la flatuloj kaj estas alte estimataj;
tiu, kiu ankoraŭ estas honesta, devas stari ekstere.

2

La potenculoj sukcesas lude facile pri ĉio.
Ĉiu vorto estas rigardata kiel juvelŝtono.
Koro el oro sub la kruda vesto de simplulo
ŝajnas al la simplulo kutima.
Kiel fiherbojn simplulo malestimas orkideojn,
sklavigita al sia malkompreno
kaj ne volas aŭdi kaj ne volas vidi tion,
kion la saĝulo ekkonis delonge.
Mi iras mian padon, iru vi vian.
Neniam mi hastas tra koto kaj polvo
por sekvi malsaĝulojn. Ho ve, vi ne volas kompreni!
Kio faras vin tiom blindaj kaj mutaj?

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro: "Tiel parolis la saĝulo",
Ruetten & Loening, Berlino


Dschau I

um das Jahr 180

Wut über die Schlechtigkeit der Welt


I

Wer kann warten, bis sich der trübe Fluss klärt?
Nie reicht ein Leben so lang!
Wie das Gras, dass sich beugt, wenn der Wind drüber fährt,
kniet man nieder vor Reichtum und Rang.
Ein Säckel voll Münzen ist zehnmal mehr wert
als ein Kopf voll der besten Ideen.
Im Saal sitzt der Schmeichler und wird hoch geehrt;
wer noch ehrlich - muss draussen stehn.

2

Den Mächtigen geht alles leicht von der Hand.
Jedes Wort zählt als Edelstein.
Ein Herz von Gold unterm härnen Gewand
erscheint dem Gemeinen gemein.
Als Unkraut verachten sie Orchideeen,
versklavt ihrem Unverstand,
und wollen nicht hören und wollen nicht sehn,
was der Weise längst schon erkannt.
Ich gehe meinen Pfad, mögt ihr euren gehn.
Nie jag ich durch Schmutz und durch Staub
euch Toren nach. Ach, ihr wollt nicht verstehn!
Was macht euch so blind und so taub?

https://cezartradukoj.blogspot.com/