Aleksandr Blok
Libera estas la amo
Libera estas la amo, neretenebla birdo.
Tamen mi apartenas al vi.
Krome nenio pli volonte aperos en mia sonĝo
ol via sovaĝeco.
Pri viaj ŝtelĝojaj fingroj
pri la okuloj, malĝojaj pro estonteca malfideleco denove kaj denove
mi sonĝos ĉiun horon kaj ankoraŭ vane
en febro, aĥ, Carmen.
Mi volos priskribi vin, konservi vin
al la tuta mondo.
Mi, lumigato, volos tre elokvente
rakonti al Suno pri via fajro.
Vi estos la plej danĝera ondego
en la rivero de miaj versoj.
Neniam mi forigos
per propra mano de mi
vian parfumon.
Kaj nokte, se estos kviete,
lumos por momento
kun helaj dentoj tio,
kion mi scios ĉiam: via vizaĝo.
Mi ne povos fordoni min al la espero,
ke vi pensas
en fora lando
iam pri mi.
Transe de la ŝtormoj, transe de la maltrankvila tempo,
post neevitebla malfideleco,
la penso simple ĉeestu
kaj blanku kiel strato,
kiu ireblas.
tradukis Cezar
laŭ la germana traduko de
Sarah Kirsch "Frei ist die Liebe"
Sign-in to write a comment.