Bernard Binlin Dadié
Mia revo
Mi ne revas
pri la posedo
de vilao en la montaro
kvazaŭ aglonesto ĉe la Kilimanĝaro,
ne pri floropelvoj por sonĝoj
kaj ne pri pargetaj plankoj,
en kiuj speguliĝas oraj lustroj.
pri la posedo
de vilao en la montaro
kvazaŭ aglonesto ĉe la Kilimanĝaro,
ne pri floropelvoj por sonĝoj
kaj ne pri pargetaj plankoj,
en kiuj speguliĝas oraj lustroj.
Mi ne sonĝas
esti soleca giganto
en marmora kastelo,
vojaĝanto de la luksokategorio.
Melodio en la silento de miaj tagoj,
lumobrilo survoje tra la tenebro,
kie nia amo faskiĝas en stelaj bukedoj:
Mi sonĝas
aparteni al vi;
en viaj manoj
senti
la ardon
de mia flamo,
en vi senti
mian am-
frenezon.
El la germanlingva libro
"Versoj por enamiĝintoj"
"Versoj por enamiĝintoj"
Sign-in to write a comment.