Uwe Greßmann
Invito
Jen eliras invitoj;
laŭ alparola maniero
ili malfermas la buŝon
kaj diras,
ke la tagordo sekvas
Jen la temo:
aero, lumo, Tero, ĉielo, Suno...
Ilia migrado en la spacoj de l' kosmo,
en la senfina domo, kiel oni opinias.
Kaj tiu, kiu krome kunsidas tiutempe,
lasu lumi sian ampolan "piran kapon" super la tablo;
kaj aŭskultu.
Parolas ja
en himna tono
kaj festas, la naturo,
kiu tie estas spirito kaj mondo kaj volo
kaj tamen perdus la sencon,
se oni nur simple rigardus ĝin
sen pensi ion pri tio,
ke tio estas arbo, ĉevalo,
kaj ke tio ĉi estas herbotigo;
Ja, ke io tia efektive ankoraŭ ekzistas
spite al la kamentuboj,
kiuj fumas en la urbo.
Kaj tio eliras kun la invitoj,
alparoli onin pri tio
kaj demandi: Ĉu vi konas la naturon,
kiu estas fremdaĵo inter multaj?
trad. Donjo & Cezar
Uwe Greßmann
Einladung
Da gehen Einladungen hinaus;
In ansprechender Weise
Öffnen sie den Mund
Und sagen
Auf der Tagesordnung steht das
Thema:
Luft, Licht, Erde, Himmel, Sonne...
Ihr Wandel in den Räumen des Kosmos,
Dem unendlichen Haus, wie man meint.
Und: wer da sonst noch tagt,
Lasse seine Birne über dem Tisch leuchten;
Und höre:
Es spricht
Im hymnischen Ton nämlich
Und feiert die Natur,
Die dort Geist und Welt und Wille ist
Und doch den Sinn verlöre,
Sähe man das bloß so an,
Ohne sich dabei etwas zu denken,
Daß das ein Baum, ein Pferd,
Und: das ein Grashalm sein soll
Ja, dass es so was überhaupt noch gibt
Trotz der Schlote,
Die man in der Stadt qualmt.
Und das geht mit den Einladungen hinaus,
Einen darauf anzusprechen
Und zu fragen: Kennst du die Natur,
Die eine Fremde unter vielen ist?
Rimarko: Ĝi estas poemo el GDR = Germana Demokratia Respubliko = DDR. Por mi li estas kavzaŭ poeta filo de Wolfgang Borchert.
Sign-in to write a comment.