Jozefo de Kverkvilaĝo
Lunonokto
Jen kvazaŭ la ĉielo
kisetis inon Ter',
ke en florbrila helo
Ter' sonĝas nun pri l' sfer'.
Aer' tra kampoj iris,
la spikoj movis sin.
Arbaroj flustris, spiris
en nokthelklar' dum klin'.
Animo mia levis
flugile sin kun em',
traflugis landojn, revis
pri la reflug' ĝis hejm'.
trad.Hans-Georg Kaiser
Joseph von Eichendorff
Mondnacht
Es war, als hätt’ der Himmel
Die Erde still geküßt,
Dass sie im Blütenschimmer
Von ihm nun träumen müsst'.
Die Luft ging durch die Felder,
Die Ähren wogten sacht,
Es rauschten leis’ die Wälder,
So sternklar war die Nacht.
Und meine Seele spannte
Weit ihre Flügel aus,
Flog durch die stillen Lande,
Als flöge sie nach Haus.
cezartradukoj.blogspot.de
Die Ähren wogten sacht,
Es rauschten leis’ die Wälder,
So sternklar war die Nacht.
Und meine Seele spannte
Weit ihre Flügel aus,
Flog durch die stillen Lande,
Als flöge sie nach Haus.
cezartradukoj.blogspot.de
Mi jam estis esperantigita ĝin, kaj mi vidas, ke estas ankaŭ alia maniero traduki ĝin, estas ĉiam interesa vidi tion.
mia traduko estis:
LUNNOKTO
Ŝajnis, ke silente ĉiel’
kison al ter’ donis,
ke ŝi meze bril’ de l’floroj
ĉiam revos pri li.
Tra kamp’ milde spiris aer’,
grenoj balanciĝis,
arbaroj sub kares’ tremis
de l’sternklarega nokt’.
Kaj anim’ mia nun streĉis
flugilojn siajn vaste
kaj flugis tra kampar’ silente
kiel al l’lando naska.
Pro Eichendorff la germana lingvo atingis novan poezian dimension, kaj imagu, li ne estis sentaŭgulo, ne vagabondo, sed solida prusa ŝtatoficisto, oni do ne devas esti forstisto dum dek jaroj por verki tiajn belajn poemojn pri la naturo.
Oni simple nur devas ami kaj observi ĝin. kaj oni bezonas la feliĉon vivi en tempo, kiu ankoraŭ iom spiras la aromon de la germana romantiko, kiu plugis potencan spuron en niajn animojn, ĝis nun, kaj kiu ne estis precipe patriota, ne "profunde germana", sed fakte unuavice genia kulto de la naturo. La sopiro pri la blua floro, kiu neniam atingeblas. Utopia sento, kiu ankoraŭ portas nin, se jam la pontoj sub ni, kaj ĉiuj certoj, disrompiĝas. Io, por kio indas vivi.
Sign-in to write a comment.