(postnaskito al Bertolt Breĥt)
Telegramo en la postmondon
Kiu parolas ĉi tie pri indulgo
kaj tiel plu?
La ŝarĝo de la ordenoj logas el la brusto
de tempo al tempo ĝemon
tra la gorĝo fluas malsupren alkoholo
la kuŝbenkoj staras en la plej favora
angulo al la suno
neniu venteto moviĝas
neniu fingro
la rigardo koncentriĝas al sambuka arbusto,
gazetoj, cementsakoj, kaj al la propra ventro
neniu necerteco, neniu tikado per la okulharoj
neniu lasta vorto plu
ĝustatempe
kiel ĉiam
aperas la leterportisto -
monsumoj donas respondon
al la demandoj de la verkistoj
tradukis Hans-Georg Kaiser
PS: Rilatas al la poemo: Al la postnaskitoj de B.Breĥt
Sign-in to write a comment.