Günter Kunert
Nekaptebla realeco


Enloĝantoj de fridujoj
ofte demandas sin: Kial
cetere fariĝis tiom frida?
Kion ni mise faris?
La termikajn leĝojn
por regi ilin ni studis
kaj tamen en ĉiu el ni
estas eta frostiĝinta figuro
kelkaj vortoj firme gluas sur la lango
kiuj neniam plu degelos:
"Vi estas la ligno, mi la flamo!*

Ili estis malĝustaj
nun legeblas en la uzinstrukcioj
por enloĝantoj
de fridujoj.

tradukis Cezar el la poemaro "Survoje al Utopio" Aufbau-eldonejo Berlino kaj Vimaro 1980

PS
: * aludo al la poemo "Enfant Perdu" de Heinrich Heine: "Mi estas la glavo, mi estas la flamo..."

PSS:
Kafka diris la sekvan: "La libro estas la hakilo por la frostiĝinta maro en ni." Li do konsciis, ke ekzistas enloĝantoj de fridujoj, sed li pensis kaj esperis, ke tio ne devas esti nia sorto, por tio ekzistas libroj, arto kaj scienco. Almenaŭ min tiuj konsolas, kiam mi devas pensi pri multaj malagrablaj tempkunuloj. (Cez)