Charles Bukowski
La fino de Sajver
Sajver estis unu el la plej agresivaj defendantoj
ekde Ĵimi Braŭn kaj li svingis siajn koksojn
kiel nudodancistino — ĝis surkornigis lin
iutage Basil Skronski. Ni elportis lin el la lud-
kampo, sed ankaŭ du aŭ tri ripoj de Skronski
estis rompitaj.
En la sekva jaro Sajver ne tro brilis, eĉ ne dum
la trejnhoroj, li klakis la dentojn pro timo, li ne vere
atakis, iel-tiel fuŝadis, ne povis teni la pilkon
kaj gajnis eĉ ne metron; kvankam li pli frue kuris
la cent metrojn dum dek du sekundoj.
Mi estas kvardek kvin-jara, ne plu atleta, tro da
biero, sed tamen la plej bona trejnisto en la profesia
futbalo. Sed, kion mi eĉ ne povas flari, estas tio:
ulo, kies energio perdiĝas. Mi prenis Sajveron al la
brusto en la vestoŝanĝejo. La tuta teamo ĉe tio
ĉeestis, starante apude. 'Sajver', mi diris, 'iam vi
estis futbalisto. Nun vi estas jam nur malkuraĝa
rato!'
'Tiel vi ne rajtas paroli al mi, Manny!' li diris.
Mi turnis min al li, li ĝuste surtiris la botojn,
kaj mi lanĉis dekstran hokon sur lian mentonon.
Li falis kontraŭ sian ŝrankon. Kaj tiam li ekploris.
La plej bona ekde Braŭn, kaj jen li kuŝis antaŭ sia
ŝranko kun unu boto kaj ploris.
'Ek, viroj, eksteren en la sekvan rondon!' mi diris,
antaŭ ol ni elkuris. Kaj kiam ni revenis, li estis for,
lia ŝranko estis malplena. Ni prizorgis novan defendanton,
junulon el Ilinojso, li prenas la kapon inter la ŝultrojn,
la genuojn alten, la okulojn fermas kaj atakas —
al li ĉio estas egala.
Uloj kiel Sajver finas sian karieron kiel
telerpurigistoj por dolaro dum horo,
kaj ion pli bonan ili efektive ne meritas.
https://cezartradukoj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.