Keyword: Cezar-poemo
-
Hans-Georg Kaiser: Papago amas porkinon (poemo) - eltiraĵo de B.Traven: Rozo Blanka
http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/rozo-blanka-cezar-papago-amas-porkinon.html Hans-Georg Kaiser Papago amas porkinon La papago vokas laŭte al la porkin'. Jen ĝia karulino! Manĝon ĵetas ĝi sen fin', ĉar ĝi amas ĝin. Dankas la porkino laŭte eĉ per gruntad' pri l' amo de l' papago. Kia riĉa bona plad' de la kamarad'! PS : Laŭ la ĉineska skemo Pozhenzi (kavalira danco) PSS: Verkita laŭ sceno en…
-
Hans-Georg Kaiser: Voko de l' papilio (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Voko de l' papilio Bela bunta papilio vokis min sen vort' al si. Kia viglo kaj pasio, kia flugo kun graci'! Min fascinis ĝia belo, la perfekta harmoni', ĝia danco en la helo, la flirtado ĉirkaŭ mi. Perpleksigis min la vesto de l' ensorĉa belulin'! Ho, plej bela dam' de l' festo, mi adoras, amas vin!
-
Hans-Georg Kaiser: Ki-vokaloj + A_e_i_o_u (du grafikaj rimpoemoj)
-
Hans Gerlach: Indoneziaj maskoj (foto) + Hans-Georg Kaiser: Masko, morto, rido (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Masko, morto, rido Kiu la vivon fidas, nu, tiu multe ridas. Li ridas eĉ postmorte, el masko, senvorte. Se hom' laŭmaske krudas, sin ties masko trudas; ĉar tia homo mortas kaj nur la masko fortas. Se viv' nur masko estas, la mask' postmorte restas. Se viv' eĉ maske ridas, eĉ Morto ĝin ne bridas. PS: Jen la foto , por kiu mi verkis la poemon. La supra foto estas el la sama serio. (HGK) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Fino de l' superino + Hans-Georg Kaiser: Surgenuen, vira ino! + Hans-Georg Kaiser: Ino (tri rimpoemoj pri inoj)
Hans-Georg Kaiser Fino de l' superino Ha, la vort' 'sinjoro', sonas kiel oro. Sed, se inus viro, iĝus li martiro. Se virino festas, ĉar ŝi vira estas, ŝi nur superstiĉas kaj inec' perdiĝas. Ŝi monoklon petas, ne je robo pretas. Kaj pro la cigaro regas kis-avaro. Ĉar al tia ino, mankus ina sino. Sekvus tuj la fino de la superino. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Surgenuen, virvir-ino! (iro…
-
Hans-Georg Kaiser: Senfineco (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Senfineco Mi amas vin, ho senfinec', volonte vi enombras. Vi tre proksimas min kun dec', neniam ion nombras. Mi amas vin, ho senfinec', vi tiel bele ridas. Pro via kor' de eternec' vi ĉiujn aĵojn fidas. Etere sonas bela kant', de vi, ho, belulino, vi venas el libera land' kaj mi el via sino. Vi foje volas pro volupt', ke stelomilo lumu. Mi vere volus, ke ĉe nupt' vi kise min brakumu. Mi scias, ke ĝi estas rev', ne estos nuptofesto. La senfineco…
-
Hans-Georg Kaiser: Malnovaj domoj (foto + rimpoemo)
-
Hans-Georg Kaiser: Vakaj seĝoj (rimpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Leere Stühle (Reimgedicht), Foto kun permeso de Phl.
Hans-Georg Kaiser Vakaj seĝoj Nun jam vakas ĉiu seĝ', silentiĝis ĉiu preĝ'. Mortis jam la komunum' pro obskuro kaj senlum'. Sindikatoj post sieĝ' fordegelis kiel neĝ'. Mankas unuecbrakum', restas nur poemresum'. PS: Ne mi fotis tion, sed franca ne-esperantisto en ipernity, maljuna fajnsenta afabla homo, nomata Phl., sed ni ne trovis komunan lingvon, bedaŭrinde, tial mi eĉ lian tutan nomon fine forĝesis, mi petas lin pri pardono. Mi scias nur plu, ke li est…
-
David Sn / Hans-Georg Kaiser: Suno kun verdaj okuloj (foto + rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Suno kun verdaj okuloj (por foto de David S) Kun la suno en la koro pli agrablas ĉiu horo. Eĉ frosteca hom' pli fidas, se la brila Suno ridas. Se eĉ hom' laŭ Sun' elkoras, homon tian ni adoras. Eĉ la trista ino Luno brilas hele nur pro Suno. Kaj dum Sun' smeraldokulas, ĉar la koro verde brulas, jen ĝi plenas de espero pri pacverda mond' sur Tero. https://cezarfotoj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Sonĝo en sonĝo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Sonĝo en sonĝo En sonĝo mi eksonĝis, ke sonĝas mi en val'. Mi en la sonĝon plonĝis rokoken post la fal'. La homoj tie dancis, en park' dum karnaval'. Ĉe damoj mi bonŝancis ĝis krakis pafa knal'. Mi tuj en puton saltis ensonĝe en la val'. El lago mi forsaltis, sed jam sub luna pal'. Sed kiam mi min vidis, mi ploris pro la ŝok'. Mi, kiu sonĝojn fidis, fariĝis nun ezok'. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: La monatoj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser La monatoj Januaro - nova jaro. Februaro - febroaro! Marto, jen prin- tempa starto. En aprilo birdotrilo. Ruĝa maj'- pro iluzio. En junio junas ĉio. En julio - regebrio. En aŭgust' eĉ daŭras tio. En septembro ekaŭtunas kaj oktobre plu eĉ sunas. La novembro tembre petas, ke decembro vintropretas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Anjo (foto) + Hans-Georg Kaiser: Policisto nr-o 285 (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Policisto nr-o 285 Sed kial kape tiu pinto? Nu, estas ŝerca ruza finto. Surzone lia nomo brilas. Ĝi pruvas, ke li ne civilas. La oficist' supera fartas. Kaj se necesas, li do startas. Suspektajn ulojn li kolume tuj kaptas eĉ senpalpebrume. Li kaptus ankaŭ vin plezure, leĝoligita kvazaŭ ŝnure. Kaj se vi lin ne ŝajne ŝatas, la ulo tute senkompatas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Revina (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Revina Revina volus mare veli, la tutan mondon tiel celi, sed car ŝi ne la monon havas, ŝi hejme restas, reve bravas. Se iam helpus al ŝi banko, ŝi tuj forvelus kaj kun danko. Ŝi lasus la amikon hejme, lin adiaŭus senprobleme. Ŝi globotrotus sen programoj, kaj montrus sin en panoramoj. Ŝin viroj sekvus kiel muŝoj, avidaj ĉiuj pri kunkuŝoj. Lastfine kantus ŝi en bando, revenus eĉ al la hejmlando, kaj tie ŝi koncertojn donus - se la amik' ŝin ne malspron…
-
Hans-Georg Kaiser: Lifto por ĉiuj! (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Lifto por ĉiuj "Nia lifto ne funkcias, nur pro preĝo! Tio fias. La progreso tute haltas, eĉ ne iomete saltas." For la ĝenan religion! Ja ĝi bremsu plu nenion. Lifto haltu ne pro io, sed ĝi levu sin dum ĉio. Lift' kunprenu homo ĉiun, ne preferu iun ion. Lift' ne bremsu la socion, ĝi ne gloru religion!arge" h ttps://cezaroriginaloj.blogspot.de/
-
Katalin Kovats (foto de la murtrapasulo) + Hans-Georg Kaiser: Fantomas' (rimpoemo)
Jen verkisto Marcel Aymé, kiu verkis la novelon "Viro iras tra la vando". La plastikon kreis aktoro Jean Marais, kiu ankaŭ rolludis Fantomason. Mi pensis erare, ke la murtrapasulo estas Fantomaso, sed li estas tute alia kaj eĉ bonkora homo, kiu, kvankam li havas la kapablon iri tra vandoj, malfeliĉe estas enamiĝinta al edzinigita damo, kiu ŝatas lin, sed ne povas vivi kun li. Hans-Georg Kaiser Fantomas' Jen iras viro tra muro, en kriminala epok'. timigas nin sen mezuro,…
-
Hans-Georg Kaiser: Nur gastoj surtere (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Nur gastoj surtere Ja eble estas lasta foj', ke mia man' sur via kuŝas, ke mi, migranto sur la voj', do viajn karajn lipojn tuŝas. Vi ridas hele kaj kun ĝoj' kaj tiom softe min karesas. Sed mi, migranto sur la voj', la timon mian nun konfesas. Ni estas gastoj nur sur Ter', eĉ, se ni kiom ajn feliĉas. Pro Morto kaj pro Lucifer' plej rava amo ja finiĝas. Ne por eterne estas am', finiĝos ĉiu kiel ĉio. Kaj ĝuste tial, kara dam', ni amu nin plu kun pasio.…
-
Hans-Georg Kaiser: Mia plaĉo (rimpoemo)
-
Hans-Georg Kaiser: Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (rimpoemo) + David Sn. (foto)
Hans-Georg Kaiser Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (por foto de David el Izraelo) Ĉu mapo de l' land' Kraterio? Ĉu eble Laflandio? Amikoj, mi estas ne Dio. Sed David pli scias pri tio. Respondis do David ĝentile: "Cerbumu ne plu tro subtile, mi diras nun sobre trankvila: jen arbotrunk' renosimila." https://cezarfotoj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Dentradulo (rimpoemo por foto de David S.)
Hans-Georg Kaiser DENTRADULO Mi povas vidi vin en felo, tra via haŭto el mielo. Mi fiksas vin per ŝtalokuloj kaj vidas, ke vi estas nuloj. Maŝina estas mi, ne drola, nur por rezisti tre malmola. Sed, se vi tiel plu min gapos mi vin tuj per martelo frapos. Kaj se vi pensas, ke mi aĉas, jen sciu do, ke vi nur klaĉas. Se estas hom' sen fantazio, li vidas nur sin mem post ĉio. PS: Spontane verkita por tiu ĉi konstruktivisma foto de David Sn. https://ce…
-
Hans-Georg Kaiser: Marĉandistino de kombiloj (rimpoemo)
-
Hans-Georg Kaiser: Sorto kaj destino (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Sorto kaj destino Naskite en hazarda tempo ni vivas en malĝusta lok'. Envintre logas nin printempo. Destina estas la epok'. Jen viro volus esti ino jen ino revas esti vir'. Ĉu sorto estas, ĉu destino? Ĉu ĉio estas nur konspir'? Kaj kial estas ni malriĉaj, naskiĝis ie en vilaĝ'? Ni kial estas superstiĉaj? Pro kio mankas ofte saĝ'? Militoj ĉiam reeksplodas, soldatoj mortas en batal'. Aliaj iam nin marodas, ĉu ĉio tio pro fatal'? Ĉu nur h…
-
Hans-Georg Kaiser: Sovaĝaj porkoj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Sovaĝaj porkoj Sovaĝa estas mi kaj forta porko, kaj tamen vivas ni ne en Novjorko. En roto sentas mi min kvazaŭ hejme. Sed vivas ni pro vi ne senprobleme. Arbare loĝas ni dum tuta jaro en paca harmoni' sen tro da faro. Se homoj nin ne sovaĝe ĉasus, jen nia viv' ĉe l' fin' pli bone pasus. Ekde novembro sin la aproj ĉasas. Bataloj por aprin' de nun amasas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Ŝipkompaso (rimpoemo)
-
E.Benedetti / Hans-Georg Kaiser: Verda stelo inter steloj (grafikaĵo + rimpoemo)
-
Eder Benedetti (desegnaĵo) + Hans-Georg Kaiser: Freŝa vento! (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Freŝa vento! (por desegnaĵo de Eder Benedetti el Brazilo) Kia sento, freŝa vento! Flughararo pro konsento! Ĝoj' sen pento aŭ fi-dento, brakoparo en la vento! Jen adoro el la koro sur la bilda ĝojfuroro! Gaja horo, suna oro, freŝe milda gajhumoro. Esperanto por ŝatanto vere estas ne nur vanto. Esperanton desegnanto bunte festas per in-kanto. PS: Kara Eder, la bildo est…
-
Hans-Georg Kaiser: Bananbanko kun suno (Prosagedicht) + C.Wilda (Foto)
Hans-Georg Kaiser Bananbanko kun Suno Tio ŝajnas al mi bananeksa, sovaĝkreskante sunbenkeca, bumerange fortika, ja iel multgrimptiga... Korposvingoj vekas ŝutkovritajn sencojn, montras la vojon el la metafiziko. Ĉokolada papero admonas pri la morto. Sovaĝa kontrasto de mortotuko kaj sunkantado. Birdoj komencas paroli rakontojn. PS: Foto de C.Wilda (Wildwuchs) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Bananenbank mi…
-
Hans-Georg Kaiser: Sinteno (rimpoemo)
-
Hans-Georg Kaiser: La fendo de l' mondo (rimpoemo)
-
Hans-Georg Kaiser: Bonaj post la morto (rimpoemo laŭ proverbo de Zamenhof)
Hans-Georg Kaiser Bonaj post la morto Malavarulo kaj la porko estas bonaj post la morto. Pro la mondisip' per forko kaj pro ofta porka sorto. PS: Laŭ proverbo de nia karmemora Zamenhof: "Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto." Kaiser-proverbo: "Tro avara por aĉeti vestojn al si." https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Malriĉa, sed... (rimpoemo laŭ du proverboj de Zamenhof)
-
Hans-Georg Kaiser: La Neuville (rimpoemo por foto de Mike)
-
Hans-Georg Kaiser: Malriĉa, sed... (rimpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Tre povra sed... (rimpoemo) Hans-Georg Kaiser: Malriĉec' ne estas krimo (rimpoemo) – ambaŭ poemoj laŭ Proverbaro de Zamenhof)
povriĝinta federacia germano Hans-Georg Kaiser Malriĉa, sed... Malriĉi kiel mus' preĝeja por kelkaj estas eĉ plagnea. Tuj kiam la renom' kaputas, la hom' senĝene ja kondutas. Hans-Georg Kaiser Tre povra, sed... Tre povra kiel mus' preĝeja, vivanta tamen elizea. Ju malpli iu homo havas, des malpli li je zorgoj sklavas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Malriĉec' ne estas krimo Malriĉec' ne estas krimo, sed kondukas a…
-
Hans-Georg Kaiser: Mensogu, sed.... (rimpoemeto priproverba laŭ Zamenhof)
Hans-Georg Kaiser Mensogu, sed .... Mensogu kiel kalendar', laŭ la gazetoj tra la jar', laŭ funebristparola vir'; sed vortojn notu post la dir'. PS: Jen la Zamenhof-proverboj "Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo." "Mensogu kiom vi volas, sed memoru, kion vi parolas." https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (El litero M) + tri rimpoemoj proverbaj de H.-G.Kaiser
L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero M Maĉi kaj remaĉi. Magia rondo. Malantaŭ barilo kuraĝo esta facila. Malaperis kiel ŝtono en maron. Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. Malbona herbo froston ne timas Malbonon memori oni ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas. Malfeliĉo inviton ne atendas. Malfeliĉo komuna estas malpli premanta. Malfeliĉo malofte venas sole. Malfermita kelo tentas al ŝtelo. Malgranda aspekte, sed granda intelekte. Malgrandaj…
-
Hans-Georg Kaiser: Buso Ikaro (rimpoemo ŝerca) + Hans-Georg Kaiser : Fliegerbus Ikarus (Nonsensgedicht)
Hans-Georg Kaiser Buso Ikaro Kial flugas ne la bus' kun la nomo " Ikarus " ? Flugobus' en flughaveno estus flugbonŝanca beno! Hans-Georg Kaiser Fliegerbus Ikarus Warum fliegt denn nicht der Bus mit dem Namen Ikarus? Könnten diese Busse fliegen, würde ich den Flug noch kriegen! https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ https://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Aŭtorado katdormeja (rimpoemo por foto)
Hans-Georg Kaiser Aŭtorado katdormeja "Por la dorm' loĝeja lok'!" estas ne por mi la vok'. Mi sur aŭtorado dormas; tio korpon bele formas. Restu for pri katkaban', eble eĉ kun kata pan'! Estu mia dorm' agrabla gumomola, ne sursabla. Se min vekos la maten', mi foriĝos tuj sen pen'. Se la aŭto ekveturos, mi per unu salt' surspuros. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Legu ankaŭ poemojn! (prozpoemo) Lies auch Gedichte! (Prosagedicht)
Hans-Georg Kaiser Legu ankaŭ poemojn! Vi rapidas, vi hastas. Vi kuras. Vi faras tion, kion ĉiuj faras? Kial vi ne legas poemojn? Forĵetu vian brakhorloĝon. La poemoj pacience atendas vin, kelkaj jam dum longa tempo. Poemoj estas aliaj momentoj. Poemoj estas bluaj fenestroj en grizaj pluvemaj tagoj. Poemoj estas eĥosondiloj aŭ savringoj por dronantoj. Poemoj estas buoj kaj turoj. Poemoj estas miraklokestoj. Formetu la poemskalpelon el viaj lernejaj tagoj. Poemoj…
-
Hans-Georg Kaiser: Laŭ ginkfoli' (rimpoemo)+ Hans-Georg Kaiser: Wie ein Ginkgoblatt (Reimgedicht)
Hans-Georg Kaiser Wie ein Ginkgoblatt Ich bin du, und du bist ich, im Ginkgo-Blatt erkennt man sich. Im Ginkgoblatt sind zwei doch eins, wenn's nicht so wäre, dann wären wir keins. 5.Juli 2005 nach Besuch im Ginkgomuseum in Weimar Hans-Georg Kaiser Laŭ ginkfoli' Mi estas vi, vi estas mi, en ginkfolio videblas ni. Je simetri' kuniĝis ni, du esta…
-
Hans-Georg Kaiser: Laŭte kaj mallaŭte (prozpoemo) Hans-Georg Kaiser : Laut und leise (Prosagedicht)
Hans-Georg Kaiser Laŭte kaj mallaŭte Esti mallaŭta ne estas malforto, se ĝi estas devigita. Esti laŭta ne estas krimo, se la cirkonstancoj postulas tion. Laŭteco estas, ĉar estas mallaŭteco. Mallaŭtecon oni ne rajtas ordoni, ĉar tiukaze estus jam nur mortula kvieto, devigita tombeja paco. Tiukaze eble estus la frido en la malsanulejo, la indiferenteco de la parencaro, la malespero kaj timo de la neamataj. Laŭta oni ne estu pro malico, ĉar tiukaze…
-
Hans-Georg Kaiser: Ne plu sentata kiel forestanto (prozpoemo) Hans-Georg Kaiser: Nicht mehr vermisst (Prosagedicht)
Hans-Georg Kaiser Ne plu sentata kiel forestanto De tempo al tempo oni sentas mian foreston. Sed tiuj, kiuj diras tian, ne vere opinias tion. Ili bezonas nur paŭzoklaŭnon aŭ stultulon, kiu faras la laboron por ili. Aŭ ili simple enuas. Nur mi mem sentas mian foreston ĉeokaze ankoraŭ. Iel mi perdiĝas, ĉar delonge neniu plu sentas mian mankon. Se mi havus kamuflan ĉapon, mi ne bezonus ĝin. Mian foreston ja jam tiel neniu plu sentas. Eĉ mi mem ne plu sentas…
-
Hans-Georg Kaiser: Libereco, egaleco, frateco (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser : Liberté, Égalité, Fraternité (Prosagedicht)
Hans-Georg Kaiser LIBERECO, EGALECO, FRATECO LIBERECON jes ja, sed ĝi devas esti stampita antaŭe. Liberon, ĉu? Jes ja! Sed ne sen iuj limigoj! Ankaŭ la libero devas havi limojn. Tiom liberaj ni ankoraŭ tute ne estas, ke ni povus elteni la liberecon de ĉiuj aliaj. EGALECON jes ja, sed ne en la senco de sama posedo! Egalecon, ĉu? Kial ne? Sed ne tute sen limigo! Ankaŭ la egaleco devas havi limojn. Ĉar ni ankoraŭ tute ne tiom progresis, ke ni povus elteni la egaleco…
-
Eder Benedetti: Esperanto la internacia lingvo (grafikaĵo) + Hans-Georg Kaiser: Verda stelo, nia stelo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Verda stelo, nia stelo (por la nevenkebla duopo Ed & Pris) Verda stelo, verda stelo, lumu ĉiam kaj kun helo! Lumu do en mornaj tagoj. Lumu kontraŭ ĉiuj plagoj! Verda stelo, hela stelo, brilu por enmonda belo. Brilu al amikoj niaj. Brilu al la verebriaj. Verda stelo, bela stelo. Lumu do en la ĉielo. Lumu al ni sur la tero. Lumu plu eĉ en infero. Verda stelo, nia stelo, brilu hele kiel velo. Brilu, se vin stult' disrompas, ĉar vi nin nen…
-
Cezar: Cirkokomenco (prozpoemo) / Hans-Georg Kaiser: Zirkusbeginn (Prosagedicht)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2014/07/cezar-cirkokomenco-prozpoemo.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2012/03/zirkusbeginn-das-kennen-wir-alle-der.html Cezar Cirkokomenco Tion ni spertis ĉiuj: La cirko estas veninta! Jam staras la grandega tendo, ekbrilas ĉie la lumĉenoj, kaj sur la pinto de la tendo lumas alloge la nomo de la cirko. Post la balustrado oni aŭdas jam la trumpetadon de elefanto, el karavano de…
-
Hans-Georg Kaiser: : Mi volas esti via papilio (prozpoemo) Hans-Georg Kaiser : Ich will dein Schmetterling sein (Prosagedicht)
Hans-Georg Kaiser Mi volas esti via papilio Mi volas esti via papilio, lasu min danci sur vi. Ho, amato, karulo, lasu min danci sur via aloga korpo. Lasu min flirti ĉe vi, ĉe via impertinenta buŝo, ĉe viaj bluaj okuloj, sur via nazopinto, sur via amorilo... humm.. Ho, amato, karulo, lasu min danci sur vi. Mi volas esti via papilio. Flirti al vi mi volus. Surflugi vin mi volus. Sur vi danci mi volus. Kaj zigzagi sur vi mi volus, ĝis mi svenus sur vi, tion mi…
-
Hans-Georg Kaiser: Konduti blue (prozpoemo)
Hans-Georg Kaiser Konduti blue Simple konduti blue. Hodiaŭ konduti blue kaj morgaŭ konduti blue kaj postmorgaŭ eventuale blusblue. Pluki la bluan floron. Je la blua horo meti ĝin postorelen kaj lasi flui la Bluan Maron en la bankuvon sur la bluajn ĵinzojn, kiuj ankoraŭ ne estas uzitaj. Glugle gluti kun volupto la mikstrinkaĵon "Delto de Venuso" el blua kuracao, ginsenglikvoro, blanka rumo kaj dolĉa kremo. Pro ĝi bluiĝi. T…
-
David Sn.: Testado (foto) Hans-Georg Kaiser: Knabo ludas kun plastaj trinkujoj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Knabo ludas kun plastaj trinkujoj Ĉu li metu flanken ĉiujn, aŭ nur iun aŭ nur iujn? Li ne scias vere bone. Ĉu prefere tiun fone? Kiel ajn li faros ĝin, mankas iom la rutin'. Ĉu li metu ĉiujn vice, ĉu en aro laŭpolice? Ĉu li lasu ilin sune? Ĉu stakigu ilin kune? Li plu luktas pri decid'. Ĝenu ne per laŭta rid'! Ĉar la knabo ne nur ludas, sed pripensas kaj konkludas, forgesante pri la mondo dum medito pri la rondo. Li konstruas kun cerbum' dum fotad…
-
Hans-Georg Kaiser: Kiu estis Zam? (rimpoemo minimuma)
Hans-Georg Kaiser Kiu estis Zam? Kiu estis Zam? Kuracist' pro am'! Esperant-fondint' kontraŭ homa blind'. PS: La poemeto estas verkita en la "plikurtiga tempo" , en kiu oni ĉion plikurtigas: ekz. perforte la vivon de homoj en militoj, salajrojn de laboristoj, pensiulan monon ktp, eĉ la nomojn de homoj oni plikurtigas, ĉar oni ĉiam devas hasti, neniam havas tempon por eventuale eĉ ĝui ion. Oni eĉ ne havas plu la tempon eldiri nomon de elstaraj personoj en plena lo…
-
Cezar: La kastela fantomo / Hans-Georg Kaiser : Das Gespenst
murdhttp://cezaroriginaloj.blogspot.de/2014/03/cezar-la-kastela-fantomo-prozpoemo.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2006/01/schloss-mordstein.html Cezar La kastela fantomo Flaviĝinta folio el la arkivo de la kastelo Murdoŝtono, apenaŭ plu legebla Dio mia, kiom la ŝtormo hurlas ĉirkaŭ la malnova kastelo, kiun kovras hedero ĉe bukoj. Dio mia, kiel tiu kruela pendolohorloĝo ĉiam noktomeze komenciĝas ekbati, kiu tiam haltis…
-
Eder Benedetti / Hans-Georg Kaiser : Vera dir' en trajno (desegnaĵo kaj rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Vera dir' en trajno (por L.R.Edigmar-Limoeiro Ramon) Diris al mi vir' en trajno: "Ne vin tenu al la ŝajno. La sukces' ne feliĉigas, se vin amo ne instigas. Ni ne povas ĉion havi kaj ne povas ĉiam pravi. Sed ni amu nian amon, nian edzon, iun damon. Ni albrake ilin prenu kaj en niaj brakoj tenu. Ne forgesu do la veron, se vi celas karieron." PS: La travivaĵon en la trajno havis mia brazila amiko Eder, kaj mi…
-
Cezar: Ankro kaj ĉeno (poemo)
Cezar Ankro kaj ĉeno Marist' veturas sur la mar' sen lia amikin'. Sed ankris li ĉe ŝi dum jar'. ĉar ĉenoj logis lin. Nu, ĉeno estis ŝi por li, nur foje ankaŭ ben'. Sed sur la maro nur por si, li revas pri la ĉen'. Ŝi estis longa kiel ŝnur', amore tenis lin. Li estis luda ankro nur kun magra in' sur sin'. Sed mankas ŝipe ankroĉen'. ne eblas ankrohor'. La ŝipon levis flus' sen pen'. Ĝi drivis gaje for. "Mi estas via belulin' sur vasta vasta mar', mi, ho marist', nu…
-
Hans-Georg Kaiser: Survoje al Skarabio (fablo) + Hans-Georg Kaiser: Auf dem Wege nach Käferland (Fabel)
Hans-Georg Kaiser Survoje al Skarabio aŭ: La transformiĝo Ankoraŭ ni vivas. Ankoraŭ ni baraktas, ankoraŭ ni estas homoj laŭ la nomo de nia specio. Sed atendu nur iomete, baldaŭ ankaŭ ni estos nur plu skaraboj, kiuj pro humileco kaj malkuraĝo rampos surgenue en la keloj de niaj perditaj esperoj sen ankoraŭ rigardi al la suno, kun niaj nazoj en la sterko de nia skarabiga sterkosocio. Atendu nur iomete, baldaŭ ankaŭ vi estos nur plu skarabohomo kun uniforma skarabovizaĝo kaj uniform…
-
Hans-Georg Kaiser: Vespero kun junaj rusoj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Vespero kun junaj rusoj Post vodkonokto kaj kun vin' ni pensis, ke ni banu nin kaj naĝis do en lag'. Armeaj rusoj sen kalson' naĝadis laŭte kun reson'. Mi timis en imag'. Sed Donjo restis plu sen tim' kaj same nude banis sin, revenis sen zigzag'. Ŝi drinkis tiom, kiom mi, ni ege lacis pro l' ebri'; finiĝis gaja tag'. Tagmeze venis oficir' surprize, granda kavalir', al ni eĉ kun donac'. Matrjoŝkon li transdonis nin kaj dankis plu pro la inkl…
-
Hans-Georg Kaiser: Postkartenliebe (Prosagedicht)
http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2014/01/hans-georg-kaiser-postkartenliebe.html Hans-Georg Kaiser Postkartenliebe Weisst du, daß ich dich liebe? Ich habe Sehnsucht. Ich denke stets an dich. Ich habe von dir geträumt. Bist du mir auch treu? Ich bin dein, du bist mein. Wann sehen wir uns wieder? Du bist mein Glück. Ich kann dich nicht vergessen. Ich erwarte deine Antwort. Ich komme. Bis bald.
-
Hans-Georg Kaiser: Vulpino (rimpoemo por foto)
-
Peeraerts: Kapdoloroj (foto) + Hans-Georg Kaiser: El la ĉielo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser El la ĉielo (libere laŭ Lutero) El la ĉielo venas mi, alportas bonon nur por vi. De la bonaĵoj, vere multe. Pri tio kantas mi nun stulte. Sur vian kapon fekas mi, ke bone kresku, kara, vi. Mi monumentojn tre beligas aliaĵn birdojn eĉ instigas. PS: Laŭ foto "Kopfschmerzen" de Paŭlo Peeraerts el ipernitio, vidu la foton supre. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Cezar : Kunpoeta saluto al Nazaré Laroca (poemo)
Cezar Kunpoeta saluto por Nazaré Laroca Nazaré Laroca, konata al ni, loĝadas en korpoj pro l' volo de Di'. Mi provas kompreni la sencon de l' sent'. ne devas eĉ peni pri certa konsent'. Mi tamen ja scias pri l' aĉo de l' mond' kaj tial konscias pri mokoj en rond'. 'Ŝi eĉ superstiĉas pri certa magi', ĉar ŝi sin dediĉas al trans' kaj vizi'. Kruduloj ne mankas kun fia humor'. Sed mi ŝin salutas amike el kor'.
-
Hans-Georg Kaiser: Mielo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Mielo Mielo, mielo, gutanta el ĉielo. Se mi la lipojn tuŝas, pleniĝas mia velo. La velo, la velo, forsinkas en ĉielo. Se suĉas mi de l' belo, inundas min mielo. Mielo! Mielo! Vi rajdu sur la velo, fordonu vin en belo, gustumu de l' ĉielo. Ĉielo! Ĉielo! Ŝi flaras laŭ mielo. Se mi la lipojn tuŝas, ŝi krias: "Belo! Belo!" https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
-
Hans-Georg Kaiser: Vivo kaj morto (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Vivo kaj morto I Mi estas, vi estas, ni estas - la vivo mem sin festas. Mi estis, vi estis, ni estis - nur tio fine restos. Ni ĉiuj rapide forpasos kiel vent' aŭ sent'. Nenio en memor' postrestos, ĉar post forges' eĉ ĝi ne estos. II Sed vivo en tutec' pli fortas, dum eternec' neniam mortas. Mortado estas eŭforio, plena de amo iĝos ĉio. Ni estas parto de la forto, atome pluos post la morto. PS: cezaroriginal…
-
Hans-Georg Kaiser: Familio Jokel (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Familie Jockel (Prosagedicht)
Hans-Georg Kaiser Familio Jokel La edzo elsendas la edzinon, ke ŝi alportu botelon da brando. La edzino ne alportas la brandon kaj ankaŭ ne venas hejmen. Jen la edzo elsendas la filinon, ke ŝi tradraŝu la patrinon. La filino ne tradraŝas la patrinon, la patrino ne alportas la brandon kaj ankaŭ ne venas hejmen. Jen la edzo elsendas la hundon Cezar, ke ĝi mordu la filinon. La hundo ne mordas la filinon, la filino ne tradraŝas la patrinon, la patrino ne alportas la…
-
Hans-Georg Kaiser: Ruinosorĉo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Ruinosorĉo Se floras la ruinokult', okulto - kaj sopirostult', se ravas la natur' dum horo kaj arboj gapas kun fervoro, se ĥoro kantas sur la tur' pri am' kaj kavaliroj nur, se inoj sur kanonoj ridas kaj aciduloj rande sidas, kaj tie estas eĉ gastej' bier' kaj mia ina fe', mi ĝuas tion, manĝas lante, kaj pensas, ke mi estas Dante. Se mia kara kun fier' laŭ ŝia propra manier' min plena de amem' rigardas, kaj kandelingoj el ŝi ardas, mi diras tuj ku…
-
Hans-Georg Kaiser: Rimi nur por rimi (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Rimi nur por rimi ( de lumigitaj literaturspecialistoj al poeto) 1 Rimi nur por rimi estas iel krimi. Se vi tamen faras, la poemo 'knaras'. 2 Rimu ne hazarde aŭ bastarde arde. Se poet' porrimas, li perrime krimas. 3 Rimu serioze, ne tro loze roze. SE LAŬ NI vi rimos, ni vin ekestimos! https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Lernu stelojn flari (rimpoemo)
-
Cezar: Ipernity-glorkanto (originala reppoemo en Esperanto)
Cezar Ipernity -glorkanto (repkante) Ipernity -lando estas mondrubando. Interretsocio, por kultura ĉio. Ipernity -ero el mikslingva sfero estus nura sporto sen konvinka forto. Ipernity -ulo iĝi por stimulo! Se vi planlingvumas, kelkaj eĉ kunzumas. 'Ipern' kun la ' ity'. estas fakte spiti al britlingva gloro kaj usona moro. Ipernity -emo estas plua temo: Ĉu la em' sufiĉas? Ĉu ne superstiĉas? Ipernity , tio estas retsocio, ne nur franc…
-
Hans-Georg Kaiser: Stacidomoj preskaŭ sen homoj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Stacidomoj preskaŭ sen homoj Multaj stacidomoj estas jam sen homoj. Nur herbejoj restas, la peronojn vestas. Reloj mute revas aŭ pro frost' diskrevas. Homoj ilin ŝtelas, ties vendon celas. Jam ne estas ridoj, kuras ne homidoj ĉe la vagonaroj kaj ĉe amoparoj. Nur solulo fotas, pasintecon notas. Kuŝas bird' sur relo; ne plu best' kun felo. La horloĝo haltas, ĉar montril' ne saltas. L…
-
Hans-Georg Kaiser: Hotelbluso (rakonto)
Hans-Georg Kaiser Hotelbluso Mi pakis nervoze la kofrojn kaj malaperis. Sed kion mi diru? Estis kvazaŭ tiu damnita hotelo jam firmkroĉiĝis al miaj piedoj kaj en mia cerbo. Estis kvazaŭ inkubo. Io devigis min reveni tien. Ĉu estis la poetino, kiu tiel bele ludis la bluson per sia koncertgitaro? Ĉu estis nur la bluso? Sed kiam mi revenis, ŝi evitis min denove. Ŝi sidis kun la idiotoj gaje je unu tablo kaj lasis adori sin kiel diino. Ĉu mi nur imagis, ke ŝi…
-
Hans-Georg Kaiser: Humaneco (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Humaneco Ju pli altas la moralo des pli bruas posta falo. Spite al asert' stupora, humanec' plu estas fora. Sin kondamnas mem la homoj, ofte en la propraj domoj. Spite al voluptreklamo sankta estu nur la amo. Amon ne nur al amikoj, eĉ al certaj klanoj, klikoj. Amon trovu eĉ pekuloj kaj aldone ulaj nuloj. Amon al prizonkrimuloj, al vizaĝoj en speguloj. Amon al la tuta mondo en tre homafabla rondo. Se ni eĉ falintojn amus, la malamo ne ĉiamus. Sed…
-
Hans-Georg Kaiser: Telumoj el jino kaj jango (rimpoemo) + H.-G. Kaiser: Teelichter ganz im Gleichgewicht (Reimgedicht) +Elbertinum (foto)
Hans-Georg Kaiser Telumoj el jino kaj jango Telumoj ekvilibraj kaj eble eĉ senvibraj. En ĉiu kaz' telumoj sen sed kaj palpebrumoj. Ideo kaj ideo: ekestis nova kreo. La nova kre' nin ravas, ĉar harmonio gravas. Se la ide' utilas, estetike eĉ brilas, ĝi estas ideala kaj krome eĉ reala. Hans-Georg Kaiser Teelichter aus Yin und Yang Und dennoch sind es Lichter, trotz staunender Gesichter. Teelichter stets im Gleichgewicht, aus Yin und Yang, sie…
-
H.-G. Kaiser: Sen just' estas Ter' (rimpoemo )
Hans-Georg Kaiser Sen just' estas Ter' — laŭ ĉineska skemo Busuanzi (aŭguristo) Dikulo manĝas malpli ol sveltul'! Ne helpas eĉ dieto saniga postul'. Sveltulo manĝas multon sen kontrol'. Justeco ne ekzistas. Ne helpas la vol'. Dikulon mokas la svelta ular' eĉ kun laŭta ridado kaj jaron post jar'. Sveltulo mortas pro fia kancer', sed dikuloj plu vivas. Sen just estas Ter'. http://cezaroriginaloj.blogspot.de/
-
Hans-Georg Kaiser: Luno surbranĉa (rimpoemo ĉineska)
Hans-Georg Kaiser Luno surbranĉa Jen sur branĉo sidas Lun', laŭŝajne sen cel', ripozema kaj pozama, kun granda bel'. Luno plena apud arbo, kun blanka hel'. Ni ĝin vidas kun plezuro en noktĉiel'. PS: Renyueyuan (rondiĝo de luno kaj homoj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 5 aŭ 6 versoj kaj 75,444 / 444,444 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xxa / xxa,xxa (x=senrima) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Neĝentila vizitinto (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Neĝentila vizitinto — laŭ ĉineska skemo "ruĝigitaj lipoj" En mia urb' min vizitis hom', kreten', vir' sen kompren' pri mia pen'. La liriko estis por li splen', iluzi'. Kia azen', tute sen seren'! PS: Dianjiangchun (ruĝigitaj lipoj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 4 kaj 5 versoj el 47,4,5 kaj 45,34,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,a,a / xa,xa,a (x=senrima) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Patrolanda biero (prozpoemo)
"La biero apartenas al mia mastro!" Hans-Georg Kaiser Patrolanda biero (bonvolu legu ĝin kiel ironion) La plej bona biero estas el Ĉeĥio. La plej bona biero estas el Germanio. La plej bona biero estas el Svedio. La plej bona biero estas el ... (bonvolu enmeti vian patrolandon.) La plej bona biero do estas la patrolanda. Kiu ne akceptas tion, tiu estu trempita en patrolandan bierbarelon ĝis li drinkis tiom da biero de sia patrolando, ke ankaŭ li k…
-
Hans-Georg Kaiser: Pri belo, bono kaj amo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Pri belo, bono kaj amo (por poetino) Donu belon, bonon, amon, sed atendu ne la samon. Multaj homoj estas fiaj, nur malmultaj verebriaj. Homoj fajfas pri la belo, ridas eĉ pri nobla celo. Ne esperu vi do bonon, Hom' kutime celas monon. Ne atendu vi la samon, por eviti tuj la dramon. Nur pri via bono fidu, Pri promesoj laŭte ridu. Tenu for vin de l' aĉuloj, la plej multaj estas nuloj. Vi ne pro espero fidu. Tian naivecon bridu. Lasu ilin fanfaron…
-
Hans-Georg Kaiser: Kiam Zamĉjo revenos! (rimpoemeto)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-se-zamcjo-revenos-rimpoemo.html Hans-Georg Kaiser Kiam Zamĉjo revenos! Ludoviko iĝis bebo, beba Zamĉjo por la plebo. Kara Zam, renaskrevenu, ni bombonojn prete tenu. Kiam Ludoviko krios, ni neniam al li fios. Kaj anstataŭ nur admonojn, li ricevu do bombonojn!
-
Hans-Georg Kaiser: Misa kiso (rimpoemo)
-
Hans-Georg Kaiser: Preskoboldo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Preskoboldo Homo, skribu senerare, ne tro hastu fuŝe-fare. Se vi vian menson uzas, la koboldo ne plu ruzas. Por l' fiulo tio endas, ke vi fuŝskribitan sendas, tial uzas li fifortojn, tordas, murdas viajn vortojn. Homo, skribu do pli lante, ne sencsene aŭ tro vante. Se vi ĉiam nur pavvortus, la Satano vin forportus! Homoj, se vi iam vidas, ke la preskoboldo ridas, skribu tuj al la aŭtoro pri eraroj sen vervforo! „Fido per si…
-
Hans-Georg Kaiser: LE DRAME DE MARILYN (prozpoemo) + (artikolotraduko)
Hans-Georg Kaiser LE DRAME DE MARILYN (el la vualitaj gazetoj) La steloj en la ĉielo ne estas gravaj en la stelomilito. La stelo de Betlehemo ne estas orumita filmstelulino. Estas multaj filmstelulinoj, sed estas nur unu Marilyn, diras la negocistoj. La seksdiino, la granda usona akto 24 ne rajtas morti. Ŝi vivas plu en fotoj kaj leteroj kaj taglibroj kaj registaraj raportoj. Oni honoras la grandan damon de la filmo kun precipaj poŝtmarkoj. Sao Tome esperas je dolaroj. Morta…
-
Hans-Georg Kaiser: Ni ĉiuj estas vojaĝantoj (poemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-ni-ciuj-estas-vojagantoj-rimpoemo.html Hans-Georg Kaiser Ni ĉiuj estas vojaĝantoj Mi estas vojaĝanto preter lim', jen tie rande inter nokt' kaj tago. Jen kie dornoj pikas min dum vago, kaj kie rozoj sonĝas kun sublim'. Mi estas vojaĝanto, migra ĥor', en ĉiu jarsezon' dum la agado. Mi estas kiel Ŝiva sur la rado, fremdulo ĉiam, hejme kaj en for'. Mi revas ofte, sed ne nur pri mi, proksimas vin, a…
-
Hans-Georg Kaiser: Enigmo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Enigmo Ĝi gvidas vin al foraj landoj kaj hejme restas sur la lok'. Ĝi marŝas eĉ tra fortaj vandoj, al ĉiuj homoj de epok'. Ĝi flugas tra la temp' sen limoj, sur strangajn padojn de montar'. Vojaĝas vi kun ĝi sen timoj, eĉ sur insulo en la mar'. Ĝi portas vin sur sorĉĉevalo al diotemplo en ĉiel'. Ĝi estas via rel' en valo kaj riverege ora fel'. Ĝi estas io, kio ravas, ĝi malaperas dum desper'. Ĝi estas ilo, kiu gravas, en kia ajn pensebla sfer'. Ĉu…
-
Hans-Georg Kaiser: La nigra domo (rimpoemo) + Cseh-metodo
Hans-Georg Kaiser La nigra domo (Por Andreo Cseh) La nigra domo por mortintoj estas ĉambro por mildaj vintroj. Eĉ kvar radoj la domon movas kaj nur unu meblo interne sin trovas. Fridetas ĝi eĉ en somero por novaj gastoj de nia Tero. La kvar lampoj ne pendas plafone; ili lumas ĉiam nur eksterdome. Se ni vizitos tian domon, la homoj nur flustras nian nomon. Nin salutos blankganta sinjoro. Plia ekzamenos nin kun fervoro. La Cseh-metodo por instruistoj…
-
Hans-Georg Kaiser: Se miaj vortoj kriĉas kiel dragiloj (prozpoemo) / Wenn meine Wörter wie Bagger kreischen (Prosagedicht)
Hans-Georg Kaiser Se miaj vortoj kriĉas kiel dragiloj Se miaj vortoj kriĉas kiel dragiloj kaj miaj frazoj tamburas kiel ŝtanciloj, ĉu mi tiukaze estas tro laŭta? Se miaj dozro-hat-tiradoj frakasas krake vilaojn, ĉu mi tiukaze estas tro laŭta? Se mia voĉo volus supersoni la trumpetojn de Jeriĥo, ĉu mi ankaŭ tiukaze estas ankoraŭ tro laŭta? Se mi krias pro tiom da maljusteco, ĉu mi tiukaze vere estas tro laŭta? Se la muroj de l' mondo de mia voĉo ekhavas fendo…
-
Hans-Georg Kaiser: Kial la najtingalo kantas por mi, sed ne por vi? (prozpoemo)
Hans-Georg Kaiser Kial la najtingalo kantas por mi, sed ne por vi? Mi povas klarigi tion al mi nur per tio, ke vi vivas en alia tempuniverso ol mi, laŭ certaj fizikistoj tio ja eblas. Mi diru tiel, mi vivas en la plusa tempo kaj vi en la minustempo, ĉu vi ekkomprenas? Por vi la akvoglaso estas ĉiam duone malplena, por mi ĉiam duone plena... aŭ male, iel tiel.... La idiota mondo, kiun mi ne rigardas kiel mondon mian, en certa senco glitas de mi kiel pizo de…
-
Hans-Georg Kaiser: Mevaj revoj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Mevaj revoj Revoj estas kiel mevoj, ne eĉ pensas do pri devoj. Ili tentas eĉ la decon, la plej belan edzinecon. Revoj ja flugilojn donas; sed la sobra viv' admonas: "Restu, hom', prefere hejme, kion ajn vi revas eme. Kiel ajn sopiro logas, la espero vin mensogas. Hejme estas varma forno kaj ne revo nur sen dorno." Tamen revoj tre necesas, tion mi kun ĝoj' konfesas, Se ne estus mevaj revoj, restus al ni nur la devoj. http://cez…
-
Hans-Georg Kaiser: Tango (rimpoemo laŭ ĉineska versformo)
-
Hans-Georg Kaiser: Sendboten und Seifenblasen (Prosagedicht)
Hans-Georg Kaiser Sendboten und Seifenblasen Wie wir von Seifenblase zu Seifenblase gehen, ohne zu bemerken, dass es immer nur Seifenblasen sind, die zerplatzen! Vergeblich sind sie, wie unsere Illusionen, wie sehr sie uns auch blenden mögen. Geplatzte Seifenblasen erzählen von Verrat, von mangelndem Mut, von zerplatzten Tagträumen von morgen über Utopia und eine bessere Welt. Zerplatzte Seifenblasen, in denen sich die Welt widerspiegelte. Der Rette…