Hans-Georg Kaiser
Pri belo, bono kaj amo


(por poetino)

Donu belon, bonon, amon,
sed atendu ne la samon.
Multaj homoj estas fiaj,
nur malmultaj verebriaj.
Homoj fajfas pri la belo,
ridas eĉ pri nobla celo.
Ne esperu vi do bonon,
Hom' kutime celas monon.

Ne atendu vi la samon,
por eviti tuj la dramon.
Nur pri via bono fidu,
Pri promesoj laŭte ridu.
Tenu for vin de l' aĉuloj,
la plej multaj estas nuloj.
Vi ne pro espero fidu.
Tian naivecon bridu.

Lasu ilin fanfaroni,
scii ĉion, vin admoni.
Vi pro krudaj spertoj scias,
ke la homoj ofte fias.
Kelkaj scias korojn rompi,
kelkaj ĉiam volas trompi.
Donu belon, bonon, amon,
sed atendu ne la samon.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/