Hans-Georg Kaiser
Humaneco
Ju pli altas la moralo
des pli bruas posta falo.
Spite al asert' stupora,
humanec' plu estas fora.
Sin kondamnas mem la homoj,
ofte en la propraj domoj.
Spite al voluptreklamo
sankta estu nur la amo.
Amon ne nur al amikoj,
eĉ al certaj klanoj, klikoj.
Amon trovu eĉ pekuloj
kaj aldone ulaj nuloj.
Amon al prizonkrimuloj,
al vizaĝoj en speguloj.
Amon al la tuta mondo
en tre homafabla rondo.
Se ni eĉ falintojn amus,
la malamo ne ĉiamus.
Sed, se ni nur ĉiam juĝos,
humaneco tute fuĝos.
https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.