Hans-Georg Kaiser

Stacidomoj preskaŭ sen homoj

Multaj stacidomoj
estas jam sen homoj.
Nur herbejoj restas,
la peronojn vestas.

Reloj mute revas
aŭ pro frost' diskrevas.
Homoj ilin ŝtelas,
ties vendon celas.

Jam ne estas ridoj,
kuras ne homidoj
ĉe la vagonaroj
kaj ĉe amoparoj.

Nur solulo fotas,
pasintecon notas.
Kuŝas bird' sur relo;
ne plu best' kun felo.

La horloĝo haltas,
ĉar montril' ne saltas.
La traira halo
tristas pro disfalo.

Nur memor' vivigas,
kion temp' forigas.
La giĉeta breto
polvas en kvieto.

Flanke estis ejoj
kun bier' kaj teoj;
foje eĉ bazaroj
kun bizaraj varoj.

Inaj gamboj svarmis,
forte nin alarmis.
Viroj elegantaj,
kelkaj dande vantaj.

Nun nur benkoj dormas,
se ennokte ŝtormas.
El rompita vitro
gapas korv' kun spito.

Al maljunaj homoj
mankas stacidomoj.
Sed pli junaj venas,
pri loĝrajto penas.

Tiel stacidomoj
iĝas loĝodomoj,
foje eĉ hoteloj
apud mortaj reloj.

"Nur stacidomego
indas plu je flego",
tekstas la fervojo
sur l' profit-fi-vojo.


PS:
Mi verkis la poemon pro instigo de tre interesaj fotoj fare de
la brazila esperantisto Fernando Pita, kaj dum la verkado mi memoris pri propraj travivaĵoj. Stacidomoj por mi neniam estis timigaj, sed ĉiam nur revigaj, sopirlokoj por imagataj mondoj, kaj nun ili jam jam estas por mi nostalgiaj memorlokoj. En nia freneza tempo la aŭtoŝoseoj ofte estas plenŝtopitaj de kilometrojn longaj aŭtoĉenoj kaj la trajnoj kaj stacidomoj ofte samtemptempe estas malplenaj, kvankam ni havas eĉ ministerion por trafiko en nia lando. Por kio ili ricevas sian salajron, mi ne povas diri al vi. Ŝajne nur tial, por prudente aspekti kaj por rigardi aŭ eĉ krei ne ekzistantajn paralelmondojn, kiuj laŭdire utilas al ni ĉiuj. (HGK)