Hans-Georg Kaiser
Laŭte kaj mallaŭte
Esti mallaŭta ne estas malforto,
se ĝi estas devigita.
Esti laŭta ne estas krimo,
se la cirkonstancoj postulas tion.
Laŭteco estas, ĉar estas mallaŭteco.
Mallaŭtecon oni ne rajtas ordoni,
ĉar tiukaze estus jam nur mortula kvieto,
devigita tombeja paco.
Tiukaze eble estus la frido en la malsanulejo,
la indiferenteco de la parencaro,
la malespero kaj timo
de la neamataj.
Laŭta oni ne estu pro malico,
ĉar tiukaze estus nur senrespekto kaj stulto
esti laŭta.
Oni kisas laŭte kaj mallaŭte.
Mallaŭta kanto povas movi milionojn de homoj.
Sed ankaŭ brua marŝmuziko.
Laŭtaj estas la buldozoj kaj la foirejaj kriistoj,
mallaŭtaj estas enamiĝintoj ĉe finna tango.
Bonŝancaj estas tiuj, kiuj ne devas esti mallaŭtaj.
Malfeliĉaj tiuj, kiuj elkrias sian vunditecon.
Hans-Georg Kaiser
Laut und leise
wenn es aufgezwungen wird.
Laut sein ist kein Verbrechen,
wenn es die Umstände erfordern.
Lautes gibt es, weil es das Leise gibt.
Leise sein darf nicht verordnet werden,
denn dann ist es nur noch Totenstille,
erzwungene Friedhofsruhe.
Dann ist es vielleicht die Kälte im Krankenhaus,
die Gleichgültigkeit der Angehörigen,
die Verzweiflung und die Angst
der Ungeliebten.
Laut sein darf man nicht aus Gemeinheit,
denn dann ist es rücksichtslos und dumm
laut zu sein.
Geküsst wird laut und leise.
Ein leises Lied kann Millionen bewegen,
ein lärmender Marsch aber auch.
Laut sind die Bulldozer und die Jahrmarktschreier,
leise Verliebte beim finnischen Tango.
Glück haben jene, die nicht leise sein müssen.
Unglücklich sind die, die ihre Verletzungen herausschreien.
https://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/
Du homoj dormas
tri homoj dormas
...
milionoj homoj dormas....
Mi havas cent pomojn. ― Mi havas centon da pomoj. (Fundamento)
Ĉu vi scias, ke homoj timas grandajn nombrojn? Grandaj sumoj malcertigas homojn, tial ankaŭ la lingvo pri nombroj konfuziĝas, se ili estas tro grandaj... interese, ke tio okazas ankaŭ en Esperanto. Kaj eĉ mi mem malcertiĝas...;), ĉar mi ne naskiĝis en Rockefeller-familio...
§12
Du homoj povas pli multe fari ol unu. ― Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. ― Li promenas kun tri hundoj. ― Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. ― El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. ― Kvin kaj sep faras dek du. ― Dek kaj dek faras dudek. ― Kvar kaj dek ok faras dudek du. ― Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. ― Mil okcent naŭdek tri. ― Li havas dek unu infanojn. ― Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. ― Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. ― La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. ― La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. ― Kion Dio kreis en la sesa tago? ― Kiun daton ni havas hodiaŭ? ― Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. ― Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
§14
Mi havas cent pomojn. ― Mi havas centon da pomoj. ― Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. ― Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. ― Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. ― Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. ― Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. ― Kvinoble sep estas tridek kvin. ― Tri estas duono de ses. ― Ok estas kvar kvinonoj de dek. ― Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). ― Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. ― Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. ― Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. ― Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. ― Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
El la letero de Lazaro Ludoviko Zamenhof al s-ro Abraham Kofman en Odeso, 28 majo 1901
Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen sufiĉe instruita de la sperto mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, kaj tamen... rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus, nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon "eliros el la modo", ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo Internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.
Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t. e. sen kreo de neŭtrala popolo.
PS: Milionoj da aliaj homoj (skribis Z. interesege!) Mi volonte guglas por trovi ekzemplojn, se mi ne certas pri io...
"Maro de tristeco" tute sufiĉas por emfazi la tristecon de certa maro. Por tia celo oni do ne misuzu la kvantan emfazilon "da". La plej alta leĝo de bona stilo por mi estas ĉiam, esprimi sin kiel eble plej simple kaj tute laŭfundamente. Brecht verkis iel tiel: Ĝi estas ĉiam la simpla, kiu tiom malfacile fareblas. Mi aldonas, ke la simpla ne estas primitiva, tute male. Kiel atingi
lingve la tutan mondon? Per tio, ke oni verkas laŭ la verkistoj de la Biblio, tiuj estis majstroj de bona stilo, kiun tial ĉiuj komprenas.
Sign-in to write a comment.