Hans-Georg Kaiser
Ni ĉiuj estas vojaĝantoj
Mi estas vojaĝanto preter lim',
jen tie rande inter nokt' kaj tago.
Jen kie dornoj pikas min dum vago,
kaj kie rozoj sonĝas kun sublim'.
Mi estas vojaĝanto, migra ĥor',
en ĉiu jarsezon' dum la agado.
Mi estas kiel Ŝiva sur la rado,
fremdulo ĉiam, hejme kaj en for'.
Mi revas ofte, sed ne nur pri mi,
proksimas vin, almenaŭ en imago,
vesperojn ŝatas mi ĉe sola lago
kaj tamen mi vojaĝas ja kun vi.
Ni ĉiuj flugas sur planedo Ter'.
Ni ĉiuj estos iam tute mortaj,
post la vojaĝofin' senvortaj,
naskite ĉiuj en la kosma sfer'.
https://karapacopanoramo.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.