Hans-Georg Kaiser
Sorto kaj destino
Sorto kaj destino
Naskite en hazarda tempo
ni vivas en malĝusta lok'.
Envintre logas nin printempo.
Destina estas la epok'.
Jen viro volus esti ino
jen ino revas esti vir'.
Ĉu sorto estas, ĉu destino?
Ĉu ĉio estas nur konspir'?
Kaj kial estas ni malriĉaj,
naskiĝis ie en vilaĝ'?
Ni kial estas superstiĉaj?
Pro kio mankas ofte saĝ'?
Militoj ĉiam reeksplodas,
soldatoj mortas en batal'.
Aliaj iam nin marodas,
ĉu ĉio tio pro fatal'?
Ĉu nur hazarde estas klasoj?
Kaj nia sorto la milit'?
Jam neas tion homamasoj,
kaj pli kaj pli fortiĝas spit'.
La sorton naskas intereso.
Profitojn nutras superstiĉ.
Eĉ homojn voras ŝajnprogreso,
dum kreskas plu la superriĉ'.
Estas mensogo nur la sorto,
kaj la destinon bridu ni.
Ni fidu do pri nia forto,
nin gvidu nia energi'.
https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.