Hans-Georg Kaiser
Mevaj revoj
Revoj estas kiel mevoj,
ne eĉ pensas do pri devoj.
Ili tentas eĉ la decon,
la plej belan edzinecon.
Revoj ja flugilojn donas;
sed la sobra viv' admonas:
"Restu, hom', prefere hejme,
kion ajn vi revas eme.
Kiel ajn sopiro logas,
la espero vin mensogas.
Hejme estas varma forno
kaj ne revo nur sen dorno."
Tamen revoj tre necesas,
tion mi kun ĝoj' konfesas,
Se ne estus mevaj revoj,
restus al ni nur la devoj.
Voltero: Ne ekzistas perfekta lingvo
-
Voltero
Ne ekzistas perfekta lingvo
Ĉiuj vortoj en ĉiuj eblaj lingvoj…
-
31 May 2013
Daniil Charms: Amdeklaro (vodeviltraduko)
-
Daniil Charms
Amdeklaro
Vodevilo
LI: Neniu estas ĉi tie. Ĉi tien m…
-
29 May 2013
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non-Commercial + no derivative
-
1 765 visits
Hans-Georg Kaiser: Mevaj revoj (rimpoemo)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
karapacopanoramo.blogspot.de/2012/10/poemoj-kaj-kanto-pri-mevoj-kaj-revoj-la.html
Sign-in to write a comment.