Hans-Georg Kaiser
Suno kun verdaj okuloj


(por foto de David S)

Kun la suno en la koro
pli agrablas ĉiu horo.
Eĉ frosteca hom' pli fidas,
se la brila Suno ridas.

Se eĉ hom' laŭ Sun' elkoras,
homon tian ni adoras.
Eĉ la trista ino Luno
brilas hele nur pro Suno.

Kaj dum Sun' smeraldokulas,
ĉar la koro verde brulas,
jen ĝi plenas de espero
pri pacverda mond' sur Tero.

https://cezarfotoj.blogspot.com/