Hans-Georg Kaiser
Vera dir' en trajno
(por L.R.Edigmar-Limoeiro Ramon)
Diris al mi vir' en trajno:
"Ne vin tenu al la ŝajno.
La sukces' ne feliĉigas,
se vin amo ne instigas.
Ni ne povas ĉion havi
kaj ne povas ĉiam pravi.
Sed ni amu nian amon,
nian edzon, iun damon.
Ni albrake ilin prenu
kaj en niaj brakoj tenu.
Ne forgesu do la veron,
se vi celas karieron."
PS: La travivaĵon en la trajno havis mia brazila amiko Eder, kaj mi libere metis ĝin por li en versojn. La viro estas poeto, L.R.Edigmar-Limoeiro Ramon, kiu publike vendas sian libron kun poemoj kaj sentencoj.
Sed ni devas ami ĉion, kion ni havas"
diras la bildo
Marcus Aurelianus diris: "Akceptu la aĵojn, kiujn la fato destinis je vi, kaj amu la homojn, kiujn fato al vi kunligis, sed tion faru plenanime."
Sed pri tio oni ĝenerale konsciiĝas kiam estas tromalfrue .
..
Sign-in to write a comment.