L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta
Maĉi kaj remaĉi.
Magia rondo.
Malantaŭ barilo kuraĝo esta facila.
Malaperis kiel ŝtono en maron.
Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
Malbona herbo froston ne timas
Malbonon memori oni ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.
Malfeliĉo inviton ne atendas.
Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
Malfeliĉo malofte venas sole.
Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron - grandaj doloron.
Malkovri antaŭ iu sian koron.
Malnova afero en nova livero.
Malpaculo.
Malpaculon ĉiu batas.
Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
Malplena sako tentas al peko.
Malpli da havo, malpli da zorgoj.
Malpli esperu, pli konsideru.
Malpurulo.
Malriĉa kiel muso preĝeja.
Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
Malriĉulo parenconjn ne havas.
Malsaĝa kiel ŝtipo.
Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
Malsano venas rapide, foriras rigide.
Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.
Malsatulon la fabloj ne nutras.
Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.
Mankas klapo en lia kapo.
Mano manon lavas.
Marĉandado aĉeti ne devigas.
Maro da mizeroj.
Matena horo estas plena de oro.
Matura aĝo.
Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
Mensogu, kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
Meti trabojn sur la vojon.
Mezuri laŭ sia metro.
Mia lango - mia malamiko.
Mia loĝejo - mia reĝejo.
Mi blinde pafos, eble trafos.
Mieno fiera al ludo mizera.
Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.
Mi hejme sidis, nenion vidis.
Mi konas miajn homojn.
Minaci per pugno en la poŝo.
Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.
Miraklo inter mirakloj.
Mizero instruas.
Mizero sur mizero.
Mola kiel vakso.
Mono kuras al mono.
Mono mondon regas.
Mono monon naskas.
Monto gravediĝis, muso naskiĝis.
Montradi al si reciproke la dentojn.
Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.
Morgaŭ frue venos plue.
Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.
Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.
Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.
Murmuri tra la dentoj.
PS:
Malgranda aspekte, sed granda intelekte. (HGK) por Zamenhof mem
Hans-Georg Kaiser
Malriĉa, sed...
Malriĉi kiel mus' preĝeja
por kelkaj estas eĉ plagnea.
Tuj kiam la renom' kaputas,
la hom' senĝene ja kondutas.
Hans-Georg Kaiser
Malriĉec' ne estas krimo
Malriĉec' ne estas krimo,
sed kondukas al pavimo,
kie malestim' nur restas
kaj orgojl' partnero estas.
Hans-Georg Kaiser
Mensogu, sed ....
Mensogu kiel kalendar',
aŭ laŭ gazet' dum ĉiu jar',
laŭ funebristparola vir';
sed vortojn notu post la dir'.
https://cezarkulturo.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.