Cezar
Ipernity-glorkanto

(repkante)

Ipernity-lando
estas mondrubando.
Interretsocio,
por kultura ĉio.

Ipernity-ero
el mikslingva sfero
estus nura sporto
sen konvinka forto.

Ipernity-ulo
iĝi por stimulo!
Se vi planlingvumas,
kelkaj eĉ kunzumas.

'Ipern' kun la 'ity'.
estas fakte spiti
al britlingva gloro
kaj usona moro.

Ipernity-emo
estas plua temo:
Ĉu la em' sufiĉas?
Ĉu ne superstiĉas?

Ipernity, tio
estas retsocio,
ne nur france rava,
sed tutmonde grava.

Refreno:
Amikeco eblas,
tio jen palpeblas:
Ipernity-lando
estas mondrubando.


PS: http://en.wikipedia.org/wiki/Ipernity