Keyword: vortaro
-
Difinvortaro de Kabe (1910) nun kun landnomoj
Ĵus aperis la dua reeldono de la unua difin-vortaro de Esperanto , tiu de Kabe el 1910. Ĝi nun enhavas ankaŭ la liston de land- kaj propraj nomoj, proponitaj de Kabe same en 1910 ...
-
Rhodes rete - Jozefo kaj la akvovendisto
La vortaro angla-esperanta de Joseph Rhodes fine estas rete konsultebla . Aperinta en 1908, ĝi malfermis la serion de la antaŭmilitaj grandaj vortaroj. Tre detala por la epoko unuflanke, surprize "moderna", sed ankaŭ kortuŝe deknaŭ-jarcenta aliflanke ...
-
Vespero ĉe doktoro Z.
Rakontinte jam iom pri la Granda Vortaro Germana-Esperanta ( GVGE 1894 ) de Zamenhof, mi atentigis pri la germana, arkaa eĉ jam en 1894. Pli proksima rigardo konfirmas: Kiun ajn fonton li uzis kiel bazo, ĝi ĉiukaze ne plu estis aktuala germana de la 1890-aj jaroj.
-
Nia plej enigma hundo: laniario
Kiam mi finis la tekston pri la maljunaj hundoj , mi ne plu havis tempon esploreti ankoraŭ pri laniario , kiun mi ne komprenis. Nu, jen miaj eltrovoj, kiuj eble same surprizas vin, kiel ili mirigis min ...
-
Maljunaj hundoj
Blazio afable reatentigis pri la hundo-artikolo de Petro , mi ĵus iom okulumis al koreaj hundoj . Do ekinteresis min la maljunaj hundoj, preskaŭ naŭdek-jaraj, de mia amiko Christaller, Germana-Esperanta, 1923 . ...
-
Zako kaj zamindaro
Maidi dankinde atentigis pri retejo , kie oni povas senkoste elŝuti Esperanto-vortarojn en formo de pdf, nome Esperanto al kataluna , pola, portugala kaj precipe la dudirektan korean de Li Hajpin (1917-1997). Ili estas aparte ampleksaj, interesaj kaj nepre havindaj ...
-
Butlero, literon D, bonvolu!
La vortaro Esperanto-angla de M.C. Butler de 1967 nun estas disponebla kiel komputile traserĉebla pdf. Kiel oni povus modernigi ĝin? Mi faris provon per peceto el litero D ...
-
Elŝutebla Butlero
La "plej bona angla Esperanto-vortaro" (John Wells en 1967 pri la samjara vortaro de Butler) fine estas senkoste elŝutebla kaj perkomputile traserĉebla . Saĝe uzu ĝin. ...
-
La persa klasikulo: Samimy, Esperanto-Persa Vortaro 1983
Antaŭ preskaŭ du jaroj mi jam iom prezentis al vi la Esperanto-Persan Vortaron de Aref Azari (2000). Kiel kristnaska donaco en 2010 mi fine ankaŭ ricevis ĝian antaŭulon, la samdirektan de B. Samimy (1983). ...
-
DeepDict: vortoj kaj iliaj amikoj
Teorie oni povas preskaŭ senfine kombini vortojn kun aliaj. Fakte iuj vortoj pli verŝajne aperas kuntekste de certaj aliaj. Post "hundo" ni atendas "bojas", ne "kokerikas". Kiujn vortojn la praktiko rilatigas al kiuj aliaj, montras la vortarego DeepDict ...
-
Wörterbuch Chinesisch-Esperanto am umfangreichsten
Das umfangreichste zweisprachige Wörterbuch des Chinesischen hat als Zielsprache Esperanto. Es ist fast doppelt so detailliert wie die Wörterbücher Chinesisch-Englisch oder Chinesisch-Französisch.
-
Via ideala ePIV – kiel ĝi aspektos?
La elektronika PIV eluzos la potencialon de moderna komputoriko, estos havebla en lnterreto, por poŝtelefonoj kaj eble kiel eksterrete instalebla programo. ePIV havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Kaj krome? Kion vi atendas de ĝi? Kion kapablas via ideala ePIV?
-
PIV - ĉu enretigota?
Libera Folio raportas pri planoj publikigi PIV 2005 en Internet-datumbazo por ebligi facilajn k onsultadon, k orektadon kaj k ompletigadon - la kutima 3K-programo do.
-
Ventŝirmilfostgarnaĵo
Malneto de " Teknika Aŭtomobil-Vortaro" (TAV) atendas prilaboron kaj publikigon ...
-
La ĉarma mamulet' de l' Ak-prez
Ho ve, Wells daŭrigas sian blogon por diskuti erarojn kaj ellasojn en sia kvar-adjektiva "Konciza" kaj instrui pri vortar-farado - lamulo parolas pri la mulo ..., nu, pli ĝuste pri la sudafrika mamulo meerkat , t.e. surikato...
-
Wells-listoj anoncitaj por marto 2010
La eldonejo Mondial (Novjorko) intertempe anoncis la aperon de la "Konciza Vortaro" de John C. Wells por la 1-a de marto 2010 kaj invitas al "draste rabatitaj" antaŭmendoj ĝis la 28-a de februaro (19,95 eŭrojn anstataŭ la posta regula prezo de 33,95 por la eldono kun mola kovrilo). ...
-
Kristnaska donaco: Minnaja en nova vesto
De kristnasko 2009 ekzistas nova elektronika versio de la Granda Vortaro Itala-Esperanta de Ak. Carlo Minnaja (1996). Per ĝi vi nun ankaŭ trovas fleksiajn formojn de italaj vortoj. Serĉante je so (mi scias) la programo aŭtomate sendas vin al sapere (scii). ...
-
Bayman en Paramaribo
La retejo " La Vortaro " ofertas senkostan vortaran programeton por Vindozo kaj Linukso kaj dudirektajn esperantajn vort-listojn por 29 (!) lingvoj - inter ili tiel "ekzotajn" kiel la latina, luksemburga, eŭska, frisa kaj surinama ...
-
La nestorino mortis
Adriana J. Middelkoop forpasis la 14-an de novembro 2009 en Hilversum (Nederlando) en la aĝo de 96 jaroj. Ŝi estis unu el la malmultaj gravaj inaj vortaristoj de Esperantujo kaj nestoro de la leksikografio de Nederlandlingvujo post la milito.
-
Tra la marĉo de l' Ak-prez
Komenta akompanado de la vortaro-blogo de John Wells fariĝas pli kaj pli teda. Per preskaŭ ĉiu nova artikolo li montras, ke al li mankas eĉ plej bazaj konoj de esperanta leksikografio. Jen nur la plej "ŝokaj" amatoraĵoj lastatempaj.
-
Buno, butoro, buzo: Arkaismoj el Usono
Ailanto dankinde atentigis pri skanaĵo de „ The American Esperanto Book “, Ĉikago 1907, en la publika retejo archives.org. Temas pri lernolibro de la redaktinto de Amerika Esperantisto , Arthur Baker (1877-1973), kun ampleksa dudirekta vortaro angla-Esperanto-angla - fascina laborejo de frua esperanta leksikografio.
-
Anamnezo - se historio estas forgesita
Ekzistas tre malnovaj Esperanto-vortoj, kies signifo kaj formo estas (preskaŭ) sendisputitaj de jardekoj, kiuj tamen mankas en la PIV-oj. Bona ekzemplo estas la medicina termino "anamnezo". Kadre de anamnezo la kuracisto pridemandas la pacienton pri la historio de ties momentaj medicinaj problemoj.
-
La malgrandaj fiŝoj de l’ etfiŝa Ak-prez
Hodiaŭ la Prezidanto de la Akademio klopodas interpreti la Universalan Vortaron (UV) de la Fundamento de Esperanto. Ŝajne ne bone konanta la Fundamenton li plian fojon perdiĝas.
-
Nova "skandalo": John „the List“ Wells pondas vort-trafojn
La Pevaĉ’ malkovris novan „skandalon“ PIV-an, stumblas pri la germana kaj pro tio erar-vagas en la lando de fantazio. Plia bizara amuzaĵeto, kiu ne estus menciinda, se ne aŭtorus ĝin Lia Eminenta Moŝtulo, la Prezidanto de la Akademio de Esperanto (LEMPA).
-
Bananoj kaj benzino - the Ak-prez at work
Sentime la Pevaĉ', la P lej e minenta v ortlista a ŭtoro ĉ iuepoka, batalis por l' bono de l'afer' kaj kontraŭ la historia mezur-unuo "laŝto". Ĉi-foje li miras pri pizangoj kaj eraras pri fuelo - kaj denove malkaŝas profundan nescion pri esperanta leksikografio, ĉi-okaze pri ties eĉ plej bazaj laboriloj.
-
Laŭdinda maskita faksimilo
Sub tiu titolo la flandra leksikografo Petro de Smedt recenzas la "Malgrandan Vortaron Germanan-Esperanton-Germanan" de Ulrich Matthias kaj Dietrich M. Weidmann (2008, 255 p., 7,95 eŭroj). Legu la tutan tekston en Monato, junio 2009 , p. 25. Du pliajn t.n. "recenzojn de klientoj" vi trovas tie ĉi . Kelkajn paĝojn vi povas rigardi klakante sur la foto de la titolpaĝo tie ĉi .
-
La ĉarelo de l' Ak-prez
Ke John Wells, la Prezidanto de la Akademio, ne scias, de kie venas la vorto "ĉarelo" kaj erare nomas ĝin "kreaĵo de PIV2", kaj krome "stulta elpensaĵo de okcidentaj vortaristoj" kaj "nebezonata balastaĵo", jam mirigis min . Ke li ŝajne ne konas la diferencon inter forklift kaj pallet jack , lasas min senspira.
-
Vortlistoj de Wells bone progresas
Kiel konate John Wells nuntempe revizias siajn vortlistojn Esperanto-anglan kaj angla-Esperanton de 1969 (vd. la foton ), kutime iom erarige nomitajn "Konciza Vortaro". Pri la progreso kaj defioj de la laboro li informas per blogo , kiu enhavas multjan ĝenerale interesajn leksigrafiajn demandojn kaj diskuton kutime subnivelan.
-
Goliato el Vjetnamio
En Berlino vivas multaj homoj el Vjetnamio. Ili eklaboris en iama GDR kiel kontrakt-laboristoj. Post la unuiĝo kun okcidenta Germanio en 1990 granda grupo restis en la lando. La restoracio plej proksima al mia laborejo kaj plej ofte vizitada de mi estas vjetnama (apud ĉina kaj tajlanda). Se mi bezonas ion por la ĉiutaga mastrumado, kiel inkandeska lampo aŭ ŝraŭboj ktp., mi iras al la "vjetnamano", stratangula vendejo, kie oni trovas ĉion imageblan - kaj multajn aĵojn eĉ ne imageblajn. Sufiĉaj kialoj do, foje iom rakonti pri la Granda Vortaro Vjetnam-Esperanta de sinjoro Nguyeân Minh Kín (1914-2002), aperinta en 1999 en Hanojo en amplekso de pli ol 1400 paĝoj en formato de 24 cm ...
-
Glavoj al plugiloj kaj armeo al birdeto
Ĉi-aŭtune pasis jam 20 jaroj de post la falo de la Berlina Muro je la 3-a de oktobro. Okazaĵo, kiu forte ŝanĝis la vivon de milionoj da homoj kaj kompreneble ... vortarojn. El armeo fariĝis birdeto ...
-
... el la supro sonas la laŭdo de Dio
Orgenoj fascinas multajn homojn. La imponaj muzikiloj troveblas en ĉiu iom pli granda kristana preĝejo, en kirkoj kaj katedraloj. El la supro ili majeste disaŭdigas la kredon por kredantoj. Por nekredantoj ili almenaŭ estas objektoj de elstara kultura valoro multaspekta. Iom klere paroli pri ili tamen nur malmultaj fakuloj scias. Feliĉe, ke ni disponas pri Orgena Vortaro ...
-
Plezuroj kaj malplezuroj de vortara kompilanto
En februaro 2009 ni jam iom raportetis pri la aperonta nova vortaro dana-Esperanto . Nun sinjoro Jens S. Larsen, unu el la ĉefaj kompilantoj, mem rakontas pri siaj spertoj kaj donas fonajn informojn pri la jam faritaj kaj ankoraŭ farendaj vortaraj laboroj. Gratulon al la danaj samideanoj. Ni esperu, ke la vortaro ankoraŭ aperu en 2009, kiel planita kaj dezirata.
-
Kajpirinjo el Kambukiro
La brazilano Túlio Flores ne nur estas afabla kaj klera esperantisto, kiu honorigis min per sia korespondado de kelkaj jaroj, sed ankaŭ la aŭtoro de solidaj kaj fidindaj vortaroj portugala-Esperanto kaj Esperanto-portugala en la reto. Nun li eklaboras pri nova projekto, iuspecaj "vortoj de la nuntempo". ...
-
Rekorda nano - la Edinburgh-poŝvortaro de Esperanto 1915-1969
Esperanto-vortaroj de disvastigitaj lingvoj kutime gvidas la uzantojn dum ĉirkaŭ unu generacio (ĉ. 25 ĝis 30 jaroj). Sed ekzistas esceptoj. La eble plej interesa estas la Edinburgh-poŝvortaro, aperinta unuafoje dum la vivo-tempo de Zamenhof kaj laste represita en la epoko de la 1968-revolto. Rekorda nano mirinda - kaj eĉ en 2009 ankoraŭ interesa ...
-
PIV - la granda kuirlibro
Sinjoro Claus C. Günkel estis la revizianto de la kulinaraj terminoj kaj krome de la trivialaj kaj vulgaraj vortoj por PIV 2002. En 1996 li iom raportis pri sia laboro kaj spertoj, intertempe jam forgesitaj kaj pro tio aktuale remarĉitaj kiel bifsteko de maljuna bovino. Ĉu ĉiu generacio devas mem bruligi la buŝon?
-
Dorse antaŭen ni rajdas sur delfeno inverse tra l’ vortaro
Dekomence esperantistoj ŝatis poemojn. Pro tio jam tre frue ekzistis helpiloj por forĝi rimojn: rimvortaroj. Se ili celas ne nur versfaradon, sed lingvo-sciencajn studojn, oni nomas ilin inversaj vortaroj. Kaj ili taŭgas al pli ol nura poeziemo.
-
La genealogio de la lampoŝirmilo
Abaĵuro estas simpatia malnova vorto de Esperanto, elradianta afablan lumon en hejma varmo vespera. Ĝi devenas de la franca abat-jour kaj signifas simple lampoŝirmilo. Oni ne devus multe paroli pri ĝi, se ĝi ne instruus al ni pri la familio de abaĵuro-vortaroj.
-
Die Katze hinter der Mauer, die Bekehrung in der Wüste und die Scham des Wörterbuchmachers
Gut gesättigt schickt Petro uns heute zur Katze hinter der Mauer und in die Wüste, er erzählt uns vom östlichen Dialekt des Niederländischen und warum Übersetzungswörterbücher manchmal doch ganz praktisch sind - keep on rolling, Petro!
-
Welch ein Brei: Aus tiefem Pudding ruf’ ich zu Dir ...
Der flämische Wörterbuchmacher Petro de Smet wollte einfach nur rasch nachschlagen, was genau ein Pudding ist. Es war der Beginn einer aberwitzigen Reise ins Land, wo der Pudding wächst, eine Weltenbummelei durch Lexikon, Kochtopf und Missverständnisse ...
-
De Nepalo al Brazilo: ĉirkaŭ la globo tra la lando de vortaroj - (4) Danio
Okcidenten trans la Balta Maro ni vojaĝas de Ruslando al Danlando. La lasta vortaro dana-Esperanto estas tiu de Elisabeth kaj Harald Grønborg de 1949. Eckhard Bick, germano de multaj jaroj vivanta en Danlando, disponigis bazon por la nova, farita per inversigo de sia Esperanta-dana vortaro .
-
De Nepalo al Brazilo: ĉirkaŭ la globo tra la lando de vortaroj - (1) Irano
Esperanta leksikografio ĝojige floras. Ni faru etan mondvojaĝon kaj prezentu aktualajn projektojn kaj atingojn.