Neniam mi havis la bonŝancon persone ekkoni ŝin. Pli ol dek jarojn mi bezonis por eĉ nur kompreni, ke "la Middelkoop" estis virino, ne viro, kiel mi "nature" supozis. Malgraŭ tio mi sentis min proksima al ŝi. Modernajn vortojn mi kutime serĉis unue en Middelkoop, tiuepoke fine de la 1980-aj jaroj, kiam mi iom pli serioze ekinteresiĝis pri vortaraj kaj terminaraj demandoj.

Dum nur du jaroj, de 1969 ĝis 1971, Adriana laboris pri la unua eldono. Ĝi evidente estis inspirita de la angla Wells-vortaro de 1969. Amplekso, aranĝo, grando kaj pezo de la du poŝvortaroj tre similas, ankaŭ la fakto, ke ambaŭ aperis en renomaj ekstermovadaj eldonejoj, specialigitaj i.a. pri lernolibroj kaj vortaroj. Tamen inter 1969 kaj 1971 situas 1970 kaj do la apero de Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Ne malgranda streĉo trairi jam evoluigitan manuskripton ankoraŭfoje de la komence laŭ la nova kvazaŭnormo. Ne ĉie tio sukcesis. La pafilo musketo restis musketo laŭ la Plena Vortaro de 1930/1934, dum la antaŭ-PIV-a Wells jam informas muskedo, musketo, la PIV-an formon kun -ed eĉ unualoke! Tre takte kaj senbrue Middelkoop kontraŭe jam korektis la Wells-an "panda urskato, pando" kaj notis "pando pandabeer", forlasinte la ĉinan paŭsaĵon urskato. Simile la antaŭ-PIV-a gleĉero el la angla vortaro de Butler transprenita de Wells, de Middelkoop jam estas korektita al la PIV-a kaj nuna glaĉero (kun -a-).

Ĝis 1985 (tiam 72-jara) Adriana Middelkoop daŭrigis la laboron super la unua eldono. Ĉefe la parto nederlanda-esperanta estis plilarĝigitaj pro reagoj de uzintoj. Feliĉe ŝi povis kunordigi grupon de reviziantoj, kiuj forte helpis, ke la pli riĉa dua eldono povis aperi jaron antaŭ la 100-jariĝo de Esperanto en 1986 kaj senŝanĝe esti represita dum la festa jaro 1987. En tiu jaro la germanoj disponis nur pri la "okcident-kapitalistaj" vortaroj de Wingen kaj Butin/Sommer el la 1950-aj jaroj kaj pri la "orient-socialisma" mez-granda vortaro de Krause de 1983. Kion do pri "Mikrowellenofen"? Tro moderna hejma aparato por niaj pioniroj, tro malofta en soc-lando. Krause nur notis mikrobiologio, ~elektroniko (tiuepoke daŭra prioritato transe de la Muro), ~farado, ~filmo (tiam super-hiper-moderna), ~klimato, ~kosmo. Nu, kiam la parolantoj de la orienta dialekto de la nederlanda ankoraŭ ludis la lastajn aktojn de la malvarma milito, la okcident-dialektanoj jam gaje varmigis antaŭpreparitajn manĝaĵojn en "microgolfoven mikroonda forno". -

Post tiu malkovreto mi ŝatis la libron, precipe la parton nederlandan-esperantan, kiu intertempe adoleskiĝis de vortlisto al vortaro, dum la alia parto daŭre estas tre "Wells-a": fanfaro fanfare. Kontraŭe en la parto nl-eo la bestoj komenciĝis ekmuĝi, pepi kaj bleki: mier formiko ... zo arm als de ~en malriĉa kiel muso preĝeja ...

Antaŭ 20 jaroj mi ĉiam atribuis tiajn belaĵojn al doktorino Middelkoop, simple ĉar la libro nomiĝis Middelkoop (aŭ plej ofte nur Middel). Hodiaŭ mi povas imagi ankoraŭ alian fonton el inter la rondo de reviziantoj. Sed ne gravas. El la ateliero Middelkoop eliris disĉiplo, kiu daŭrigis kaj perfektigis la verkon de Adriana. Kaj eĉ la nova kovrilo iom memorigas pri ŝia nun jam klasikaĵo.



Merkurio 1910 - Van Straaten 1933/1936 - Middelkoop 1971/1986 - De Smedt 2004

Dankon pro mikroonda forno kaj la etapo, doktorino Middelkoop. La Esperantistoj de nederlanda lingvo povas fieri pri vi kaj honoru la memoron pri unu el la malmultaj gravaj Esperanto-vortaristinoj.